Pupo (ludilo)
Pupo estas malgranda homa figuro el tre diversaj materialoj, servanta kiel ludilo por infanoj aŭ kiel aktoro en pupteatro [1]. Teatraj pupoj estas marionetoj kaj gantpupoj.
Pupo similas al iu en ofte eta grandeco. Pupoj estis kreitaj ekde la komenco de la homa civilizo, kaj estis formitaj kun vario de materialoj kiel ŝtono, argilo, ligno, osto, drapo, papero, porcelano, ceramiko, kaŭĉuko kaj plasto.
Pupo povas havi formon ankaŭ de besto, ĉar en pup-spektakloj rolas ankaŭ animaloj, same inter ludiloj amataj de infanoj okupas gravan lokon pupaj bestoj, precipe ursoj. Pluŝa urso, aŭ ursoforma pupo, estas skribita en la libro Winnie-La-Pu.
Pupohejmo aŭ pupejo estas ludila domo farita en miniaturo. Dum la lasta jarcento, pupohejmoj estis ĉefe afero de infanoj (ĉefe infaninoj) sed ties kolekto kaj manfarado estas ankaŭ serioza hobio por multaj plenkreskuloj.
PIF estas la Pupteatra Internacia Festivalo. Komence estis nure e-movada, nun pupteatristoj ludas en multaj lingvoj.
Fama pupteatristo estas Jim Henson, kiu kreis The Muppets-ojn (la Mupetoj) kaj presentis liajn Mupetajn karakterojn en Sesame Street (Sesame Strato).
Enhavo
1 Uzo
2 Ekzemploj de pupoj
3 Referencoj
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Uzo |
- Ludiloj
- Ludila besto (ekz. pluŝa urso)
Furby (puproboto)
- Internaĵo
- Antikva pupo
Matrjoŝka (rusa pupo)
- Spektaklo
- Marioneto
- Gantpupo
Ombroludilo (ekz.Vajango, java puparto)
- Ritoj
Vudua pupo- Fantoma pupo (ekz. Haloveno)
Ĉina paperpupo[2]
- Edukado
- Valdorfpupo
- Manekeno
- Artikita pupo
- Montrofenestra pupo
- Kudrista pupo
- Erotikaj helpiloj
- Enbloviga pupo
- Silikona pupo
Ekzemploj de pupoj |
Margreto
Ĉinino
Bolivianino
Referencoj |
↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
↑ Gvidlibro al ĉinaj funebraj ritoj (angle)
Vidu ankaŭ |
- Pupteatro
- Roboto
- Statuo
- Manekeno
- Muzeo pri pupdomoj (Erfurt)
Eksteraj ligiloj |
Foro sobre la muñeca (Ruse)