14-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 14-a de januaro estas la 14-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 351 tagoj restas (352 en superjaroj).
Je la 14-a de januaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1129: Sinodo en Troyes sub gvido de Bernardo de Clairvaux validigis fondon de la Ordeno de Templanoj
1236: Angla reĝo Henriko la 3-a edziĝis al Eleanora de Provenco
1301: Kun morto de la hungara reĝo Andreo la 3-a formortis Árpád-dinastio
1343: Arnošt z Pardubic iĝis la lasta episkopo de Prago
1392: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo donis urborajton al Chełm
1506: Romo: en vitejo sur Eskvilino estis malkovrita skulpta grupo Laokoonto kaj siaj filoj
1539: Hispanio aneksis Kubon
1701: Unua Mara Lernejo en Rusio fondiĝis
1724: Reĝo de Hispanio Filipo la 5-a, la unua el Burbonoj reganto de Hispanio, abdikis favore al sia filo Ludoviko la 1-a
1761: Durana Imperio: afgana armeo venkis Marathan Imperion en la tria batalo de Panipat (en Harjano)
1797: Napoleonaj Militoj: venko de franca armeo kontrŭ la aŭstra en batalo de Rivoli Veronese
1814: Danio-Norvegio kun Svedio kontraktis Traktaton de Kiel rezulte de kiu Svedio ricevis Norvegion kaj Napoleonaj militoj en Skandinavio finiĝis
1863: Kongresa Pollando: rusoj organizis devigan militservon, kies celo estis malhelpi aranĝon de Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio
1866: Milito de Ĉilio kaj Peruo kun Hispanio komenciĝis
1895: Unua itala-abisinia milito: venko de italoj en batalo de Coatit (Eritreo)
1900: Premiero de la opero Tosca de Giacomo Puccini
1916: Rezulte de tempestego super la golfo Zuiderzee subakviĝis marbordo de Nederlando, kio kaŭzis decidon de la parlamento konstrui fermdigon kaj polderojn en regiono de elfluejo de IJssel
Unua mondmilito:
1917: Provizora Ŝtatkonsilio komencis agadon en Pola Reĝlando, kreita de okupaciaj regopovoj de Germana Imperio kaj Aŭstrio-Hungario
1919: Argentino: Tragedia Semajno en Bonaero finiĝis
1919: Ĉarlota iĝis granddukino de Luksemburgo
1925: Tria kunsido de eksterleĝa Komunista Partio de Laborista Pollando komenciĝis - dum ĝi oni alinomis ĝin al Komunista Partio de Pollando
1930: Berlino: komunisto morte vundigis Horst Wessel, aŭtoron de la teksto al germana-nazia himno
1933: Alexandru Vaida-Voevod la trian fojon iĝis ĉefministro de Rumanio
1938: Norvegio anoncis Landon de Maud sur Antarkto sia dependa teritorio (malgraŭ Antarkta traktato)
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: En oficira germana militkaptitejo en Arnswald estis 2010 polaj oficiroj kaj 328 servosoldatoj; Varsovio: el arestejo de Gestapo aŭdace forkuris komandanto de Batal-Fako de Pola Popola Sendependa Ago Kazimierz Kott, pro tio oni arestis ĉ. 50 personojn
Harbin: "Tygodnik Polski" ricevis leteron de polo el Siberio - datita la 2-an de decembro - komenciĝantan de la vortoj De hodiaŭ oni jam povas korespondi; "Głos Polski" publikigas komunikon de Pola Ruĝa Kruco pri serĉado de familioj informante ke sub la litova okupado oni povas senpere korespondi, sed estas malfacilaĵoj rilatantaj al la soveta okupado; Ministro pri eksteraj aferoj August Zaleski finis en Londono interŝtatan parolon polan-britan, dum kiu anoncis flanke de polaj regopovoj militan helpon al Finnlando batalanta kontraŭ Sovetunio; litovaj regopovoj komencis eldoni por poloj ĵurnalon "Nowe Słowo" (Nova Vorto); Francio: decido de Supera Komandejo pri preteco realigi enir-planon al Belgio
1941: En Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn- En Britio aperis la unua numero de "Przegląd Literatury Polskiej" (Trarigardo de Pola Literaturo); Egiptio: "Ku Wolnej Polsce" (Al Libera Pollando) en vasta artikolo Pola diasporo en Harbin estas informo pri alveno de 14 voluntuloj al Bejruto por batali en pola brigado
1942: Germana polico publike pendumis en Szczakowa pro sabotado 21 polojn kaj judon
Krimeo: 11-a germana armeo transiris al atako apud Teodozio
1943: En Brańszczyk (distrikto Wyszkowski) ĝendarmoj kaj gestapo pafekzekutis 16 judojn kaj 5 sovetajn militkaptitojn; en Poznań germanoj ekzekutis 6 polojn
Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill kaj Charles de Gaulle komencis konferencon de Kazablanko por prilabori strategion de Aliancanoj; Orienta Fronto: armeoj de Sud-Okcidenta Fronto aliris sudan Donec, oriente de Kamensk-Ŝaĥtinskij
1944: Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio diris: Post nia venko en la milito laŭ mia opinio ni povos fari kun poloj, ukrainoj kaj aliaj vagabondoj hakaĵon, fari ĉion laŭ nia volo; diversaj germanaj policoj pafekzekutis: en ruinoj de Varsovia geto 60 virojn kaj kelke da virinoj, en Leokadiów 32 enprizonigitojn de Radom (revenĝe pro helpo al partizanoj), en Lvovo pli ol 20 polojn, en tio 13 oficirojn kaj soldatojn de Pola Enlanda Armeo, en Ostrowiec Świętokrzyski 10 personojn (revenĝe pro mortigo de germana oficiro), en Stara Huta 7 polojn; en Varsovio germanoj murdis profesoron pri neorganika kemio Walenty Dominik; funkciulo de germana sekura polico proponis armisticon al brigado komandata en Vilno-regiono de Zygmunt Szendzielarz kaj komunan batalon kontraŭ sovetaj partizanoj (la propono ne akceptita); Areo Lodzo: partizana taĉmento de Witold Kucharski batalis kun germana puna ekspedicio- Leningrada kaj Volĥova Frontoj komencis atakojn helpataj de Balta Ŝiparo; 59-a armeo atakis apud Novgorod; Orienta Polesio: armeoj de Belorusa Fronto konkeris Mazir kaj Kalinkaviĉi; Britio aeratakis Braunschweig de la 14-a/15-a de januaro; Londono: en deklaro de pola registaro en ekzilo oni forĵetis Curzon-linion kiel bazon por la estonta pola-soveta landlimo
1945: Germanaj regopovoj likvidis en Płaszów apud Krakovo trudlaborejon kaj perpiede pelis lastajn malliberulojn al sia koncentrejo Aŭŝvico; en Wieprz ĝendarmoj pafmortigis 5 personojn; 2-a BelorusaFronto ekatakis de Serock kaj la 1-a de distrikto Kozienicki kaj Puławy
- Meze de Okcidenta Fronto Usono okazigis 2895 aviadilflugoj; Ĉeĥoslovakio: 40-a kaj 27-a armeoj liberigis Lučenec kaj Plešivec; Birmo: maldekstre de Iravadio barata 19-a Infanteria Divizio sekurigis eron de Mandalajo-regiono; armitaj fortoj de Francio konsistis el miliono da soldatoj, en tio 63 mil maristoj
1945: Pollando: inaŭguro de la unua lernojaro ĉe Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin
1953: Josip Broz Tito iĝis prezidento de Jugoslavio
1954: En San-Francisko okazis nupto de Marilyn Monroe kun Joe DiMaggio
1961: Portugala Barato estis aligita al Barato
1962: Eŭropa Ekonomia Komunumo akceptis la unuajn principojn de Komuna Agrikultura Politiko
1965: La unua post 44 jaroj renkonto inter ĉefministroj de Irlando kaj Nord-Irlando
1967: Komenco de la hipia movado: en Golden-Gate-Parko de San-Francisko okazis manifestacio de 250 000 personoj proteste de eksterleĝigo de LSD-uzado kaj unuigo kun politikemuloj de la Universitato de Kalifornio en Berkeley
1972: Margareta la 2-a iĝis reĝino de Danio
1978: En San-Francisko okazis la lasta, antaŭ 18-jara paŭzo,koncerto de brita punka muzikbando Sex Pistols
1980: Barata Nacia Kongreso transprenis regopovon en Barato
1982: Pollando: unua numero de registara gazeto Rzeczpospolita aperis
1996: Jorge Sampaio gajnis prezidentan balotadon en Portugalio
2004: Parlamento de Kartvelio oficialigis novan flagon
2005: Sondilo Huygens sendis unuajn fotojn desur Titano, la plej granda luno de Saturno
2005: Unua vintra grimpo al Shishapangma farita de pol-itala paro
2008: Álvaro Colom Caballeros iĝis prezidento de Gvatemalo
2008: Usona kosmosondilo MESSENGER alproksimiĝis al Merkuro je la distanco de 200 kilometrojn
2010: Aeroflot rezignis pri utiligado de Tupolev Tu-154
2010: Jemeno deklaris malfermitan militon kontraŭ la terorisma grupo Al Kaida
2010: Hor-montriloj ĉe la simbola apokalipsa horloĝo en la Universitato de Ĉikago estis delokitaj de 11:55 al 11:54
2011: Tunizia ribelo: oficanta prezidento Zine El Abidine Ben Ali fuĝis kun sia familio al Sauda Arabio
2011: Papo Benedikto la 16-a anoncis dekreton pri agnosko de la miraklo de Johano Paŭlo la 2-a kaj daton de lia beatigo
2014: 31 personoj pereis kaj pli ol 50 vundiĝis en bomba atenco de sinmortiginto farita de islama terorisma organizaĵo Boko Haram en niĝeria urbo Maiduguri
2017: Solena oficiala bonvenigo de usonaj soldatoj - fare de ĉefministrino Beata Szydło kaj ministro Antoni Macierewicz - alvenintaj kun Kirasita Brigado al Żagań, por defeni orientan landliman regionon de NATO - laŭ decidoj de NATO-pintkunveno en Varsovio julie 2016, kune kun akompanantaj militistaj piknikoj en dekkelkaj provincoj de Pollando sub la slogano Sekura Pollando
Naskiĝoj |
-83: Marko Antonio, romia politikisto kaj militisto reganta kadre de triumviraro, sinmortiginto (m. -30)
-38: Nero Claudius Drusus, romia politikisto kaj militisto batalanta kontrŭ ĝermanoj (m. -9)
1507: Katarina de Kastilio, arkidukino de Aŭstrio, princino de Hispanio (m. 1578)
1659: Jacob Roggeveen, nederlanda mar-esploristo, malkovrinto de Paskinsulo (m. 1729)
1683: Gottfried Silbermann, germana konstruisto de orgenoj (m. 1753)
1699: Jakob Adlung, germana orgenisto, komponisto, muzika verkisto kaj instrumentkonstruisto, membro de Akademio de la komunutilaj sciencoj (m. 1762)
1700: Christian Friedrich Henrici, germana poeto kaj libretisto (m. 1764)
1705: Jean-Baptiste Charles Bouvet de Lozier, franca maristo kaj esploristo (m. 1786)
1751: Corona Schröter, germana muzikistino, aktorino kaj kantistino (m. 1802)
1754: Jacques Pierre Brissot, franca juristo kaj revoluciulo (m. 1793)
1770: Adam Jerzy Czartoryski, pola verkisto kaj politikisto, meceno de arto kaj kulturo, diplomato, gvidanto de pola elmigrantaro post la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio, unu el antaŭuloj de unuigita Eŭropo (m. 1861)
1780: Pierre Jean Robiquet, franca kemiisto kaj apotekisto, kunidentiganto de asparagino kaj kodeino (m. 1840)
1792: Áron Benedek, hungara reformita pastro, poeto (m. 1879)
1800: Ludoviko de Köchel, aŭstra muzikologo, verkisto, botanikisto kaj eldonisto (m. 1877)
1806: Matthew Fontaine Maury, usona astronomo,oceanografo, meteologo, kartografo, historiisto (m. 1873)
1818: Zacharias Topelius, svedlingva finnlandano, verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj historiisto, rektoro de la Universitato de Helsinko (m. 1898)
1829: Ottília Wass, grafino, hungara poetino, mecenatino (m. 1917)
1836: Henri Fantin-Latour, franca realista pentristo influita de Gustave Courbet kaj Édouard Manet (m. 1904)
1841: Berthe Morisot, franca pentristino, reprezentantino de impresionismo (m. 1895)
1850: Pierre Loti, franca oficiro de mararmeo kaj verkisto, vicreĝo de la Insulo de la Fazanoj, rete legebla en esperanto (m. 1923)
1857: Alice Pike Barney, usona pentristino, bahaistino (m. 1931)
1875: Albert Schweitzer, franca-germana filozofo kaj kuracisto, protestanta teologo, muzikologo, gajninto de la Nobel-premio pri paco, esperantigata kaj rete legebla (m. 1965)
1881: István Kiss, hungara historiisto, profesoro, rektoro (m. 1957)
1887: Hugo Steinhaus, pola matematikisto, kunkreinto de Lvova Skolo Matematika, aforisto kaj populariganto de matematiko (m. 1972)
1891: Leo Blaas, aŭstra-germana help-juĝisto, esperantisto, tradukisto (m. 1951)
1892: Martin Niemöller, germana oficiro, teologo, pastoro, radikala pacisto, ekumenisto, kontraŭulo de kontraŭjudismo kaj malvarma milito (m. 1984)
1896: John Dos Passos, usona verkisto kaj ĵurnalisto portugaldevena (m. 1970)
1900: Jenő Barcsay, hungara pentristo, grafikisto (m. 1988)
1901: József Bihari, hungara aktoro, distingita per Kossuth-premio (m. 1981)
1901: Alfred Tarski, pola filozofo, matematikisto kaj logikisto, kreinto de modela teorio kaj semantika difino de vero, profesoro de la Universitato de Kalifornio en Berkeley (m. 1983)
1913: Motoo Tatsuhara, japana futbalisto, reprezentanto de la Japana nacia teamo de futbalo (m. 1984)
1917: Marianna Cel, pola soldato-virino, unusola en partizana taĉmento de majoro Henryk Dobrzański (m. ?)
1919: Giulio Andreotti, ĉefministro de Italio, gvidanto de Itala kristan-demokrata partio, akuzata pri kontaktoj kun sicilia mafio (m. 2013)
1921: Murray Bookchin, usona verkisto, filozofo, anarkiisto, fondinto de socia ekologio kaj unu de la pioniroj de ekologiisma movado, aŭtoro de esperantigita libro Por ekologia socio (m. 2006)
1925: Mishima Yukio, japana verkisto, aktoro, reĝisoro (m. 1970)
1927: Magda Győri, rumania hungara redaktorino
1931: Caterina Valente, itala kantistino, dancistino, gitaristino kaj aktorino
1932: Ernő Albert, rumania hungara etnografo
1934: Marek Hłasko, pola verkisto, kies romano estis ilmigita Bazo de mortintaj homoj (m. 1969)
1937: Hucalo Eŭhen, ukraina verkisto kaj poeto, kies rakonton esperantigis Dmitrij Cibulevskij (m. 1995)
1941: Faye Dunaway, usona aktorino, konata de la filmo Jeanne d'Arc
1941: Milan Kučan, slovena juristo, komunista aganto de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, unua prezidento de Slovenio
1943: Ralph Marvin Steinman, kanada biologo, Nobelpremiita postmorte pro esplorado de dendritaj ĉeloj (m. 2011)
1952: Dénes Máthé, rumania hungara studaĵverkisto, redaktoro
1952: Călin Popescu Tăriceanu, ĉefministro de Rumanio
1953: Attila Ara-Kovács, hungara filozofo, ĵurnalisto, kunlaboranto de la Radio Libera Eŭropo
1955: Zoltán Biró A., rumania hungara sociesploristo, universitata profesoro
1963: Zsolt Balázs, rumania hungara alpa skiisto, trejnisto
1963: Steven Soderbergh, usona reĝisoro, scenariisto, filmproduktoro
1965: Ŝamil Basajev, gvidanto ĉeĉen-avardevena de ĉeĉenaj ribelantoj kontraŭ soveta-rusa agresoj (m. 2006)
1969: Jason Bateman, usona aktoro kaj reĝisoro
1981: Rosa López, hispana kantistino, partoprenantino de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2002
1982: Víctor Valdés, kataluna golulo, reprezentanto de la Hispana nacia teamo de futbalo
1998: Nick Romeo Reimann, germana infana aktoro
Mortoj |
1092: Vratislav la 2-a, reĝo de Ĉeĥio el dinastio Premislidoj (n. post 1032)
1163: Ladislao la 2-a, reĝo de Hungario el Arpad-dinastio (n. 1131)
1235: Sankta Savao, unua ĉefepiskopo de Serbio (naskiĝis ĉirkaŭ 1175/1976)
1301: Andreo la 3-a, reĝo de Hungario, la lasta el Arpad-dinastio (naskiĝis ĉirkaŭ 1265)
1648: Casparus Barlaeus, nederlanda humanisto, teologo, poeto, historiisto (n. 1584)
1676: Francesco Cavalli, itala komponisto, orgenisto kaj kantisto (tenoro) (n. 1602)
1687: Nikolao Merkator, germana matematikisto famiĝinta pri studo de logaritmoj (n. 1620)
1742: Edmond Halley, angla astronomo, terfizikisto, matematikisto, meteologo kaj demografo (n. 1656)
1766: Frederiko la 5-a, reĝo de Danio-Norvegio, filo de Kriastiano la 6-a (n. 1723)
1833: Serafimo de Sarov, rusa monaĥo, mistikulo kaj sanktulo de ortodoksismo (n. 1759)
1841: Ignaz Döllinger, germana anatomo, patro de fama teologo Ignaz von Döllinger (n. 1770)
1867: Jean Auguste Dominique Ingres, franca pentristo de klasikismo (n. 1780)
1874: Philipp Reis, germana instruisto kaj inventisto pri elektrotekniko (telefono) (n. 1834)
1887: Friedrich von Amerling, aŭstra pentristo de portretoj el familio de artmetioj (n. 1803)
1894: Jób Sebesi, hungara poeto, ĵurnalisto, folkloristo (n. 1860)
1898: Lewis Carroll, angla verkisto, matematikisto kaj logikisto, aŭtoro de porinfana verko La aventuroj de Alicio en Mirlando (n. 1832)
1901: Charles Hermite, franca matematikisto kaj teoriisto pruvinta, ke la nombro e estas transcenda nombro, konata de la nocioj polinomo de Hermite aŭ konjugita transpono, instruisto de Henri Poincaré (n. 1822)
1905: Ernst Abbe, germana fizikisto, kunfondinto de la entrepreno Carl Zeiss Jena (n. 1840)
1920: John Francis Dodge, usona pionira fabrikanto de aŭtomobiloj (n. 1864)
1926: August Sedláček, ĉeĥa historiisto, genealogo kaj heraldikisto (n. 1843)
1939: Elisabeth Streller, germana padomigristino kaj regionhistoriistino (n. 1879)
1949: Joaquín Turina, hispana komponisto kaj pianisto (n. 1882)
1954: József Sándor Vitalis, rumania hungara franciskano, provincestro (n. 1884)
1954: Nikodem Sulik, pola komandanto de la Asocio de Armita Batalado en Vilno, brigada generalo de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento (n. 1893)
1957: Humphrey Bogart, usona aktoro, laŭ Usona Kininstituto la plej granda aktoro de ĉiuj tempoj (n. 1899)
1958: Paul Axel Nylén, sveda redaktoro, pioniro de Esperanto, vicprezidanto de Esperanto-kluboj en Uppsala kaj Stokholmo, Esperanto-vortaristo, redaktoro de "Lingvo Internacia", kunfondinto de Sveda Esperanto-Federacio, eldonisto, tradukisto (Per balono al la Poluso), ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, membro de Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (n. 1870)
1959: Béla Entz, hungara kuracisto, patologo (n. 1877)
1960: Ralph Chubb, brita poeto, presisto kaj artisto (n. 1892)
1966: Sergej Korolov, soveta inĝeniero, konstruisto de balistikaj misiloj, organizisto de la raketa-kosma industrio, la patro de kosmonaŭtiko (n. 1907)
1967: Miklós Kállay, hungara juristo, ĉefministro de Hungara reĝlando, kontraŭstaranta al faŝismo, elmigrinto (n. 1887)
1972: Frederiko la 9-a, reĝo de Danio el dinastio Glücksburg (n. 1899)
1972: István Kovács, hungara juĝisto kaj historiisto (n. 1899)
1974: Cassiano Ricardo, brazila verkisto, poeto, kritikisto, membro de Brazila Beletristika Akademio, simpatianto de esperanto (n. 1895)
1977: Anthony Eden, plurfoja ĉefministro de Britio, poligloto (n. 1897)
1978: Kurt Gödel, aŭstra matematikisto ĉeĥdevena, pruvinto de la teoremoj de nekompleteco (n. 1906)
1981: János Fodor, hungara tipografo kaj presisto (n. 1909)
1986: Daniel Balavoine, franca verkisto, komponisto, kantisto (n. 1952)
1987: György Ürögdi, hungara historiisto pri antikva epoko (n. 1904)
1988: Georgij Malenkov, ĉefministro de Sovetunio, politika komisaro, proksima kunlaboranto de Stalin (n. 1902)
1999: Jerzy Grotowski, pola teatro-reformisto, reĝisoro kaj pedagogo, kreinto de aktora metodo, mondkonata de eksperimenta Teatro Laboratorio (m. 1933)
2002: József Mátyás, rumania hungara pentristo (n. 1930)
2008: Ervin Béla Schnedarek, rumania hungara filmfakulo (n. 1920)
2013: Conrad Bain, kanad-usona filma aktoro (n. 1923)
2014: Juan Gelman, argentina poeto kaj ĵurnalisto juddevena, laŭreato de Premio Cervantes (n. 1930)
2016: Alan Rickman, angla aktoro filma kaj teatra, reĝisoro kaj scenaristo (n. 1946)
2017: Zhou Youguang, ĉina lingvosciencisto, kreinto de hanyu pinyin – transskribado de la ĉina lingvo al la latina alfabeto (n. 1906)
2017: Krzysztof Maurin, pola matematikisto kaj matematika fizikisto, spertulo pri grupa prezento kaj Hilberta spaco, antropozofo, esoterulo (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Eklezio: Sankta Nino de Kartvelio
Tagoj de semajno |
La 14-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.