Ĵudo
Korpoĵeto en ĵudo.
Ĵudo (japane: 柔道 [ĝuu-doo] signife "ĝentila vojo") estas moderna luktosporto, batalarto, kiu originis en Japanio. Ĵudo evoluis el ĵuĵicuo (jujitsu) fare de Jigoro Kano (嘉納治五郎) en 1882. Ĵudo ankaŭ estas olimpika sporto. Ties plej elstara karaktero estas ties konkurenca elemento, kies celo estas ĉu ĵeti ĉu premi la korpon de la kontraŭanto algrunden, senmovigi ĝin aŭ aliel venkokontroli kontraŭanton per retenado, aŭ devigi kontraŭanton kapitulaci per luktofermilo aŭ sufoka preno. Atakoj kaj frapoj per manoj kaj piedoj same kiel defendiloj estas parto de ĵudo, sed nur en antaŭ-aranĝitaj formoj (kata, 形) kaj ne estas permesataj ĉe ĵuda konkurencado aŭ libera praktiko (randori, 乱取り). Sportisto kiu praktikas ĵudo estas ĵudisto sed internacie ankaŭ judoka.
La filozofio kaj sekva pedagogio disvolvigita por ĵudo iĝis la modelo por aliaj modernaj japanaj militartoj kiuj disvolviĝis el koryū 古流| aŭ tradiciaj skoloj. La tutmonda etendo de ĵudo kondukis al disvolviĝo de nombraj idoj kiaj Samdo kaj Brazila ĵuĵicuo.
Ĵudo estas somera olimpika sporto, ekde 1964 por viroj kaj ekde 1992 por virinoj.
Enhavo
1 Historio
2 Reguloj
3 Gradoj
4 Vidu ankaŭ
5 Bibliografio
6 Eksteraj ligiloj
7 Notoj
Historio |
Jigoro Kano
En 12-a jarcento dum la samuraja epoko, ĵuĵucuo evoluis kiel unu el militartoj de samurajo. Ĝis fino de la Edo-epoko, sektoj de pli ol 100 naskiĝis.
La fondinto de Ĵudo, Jigoro Kano naskiĝis en Kobeo, Hjogo-prefektujo. Lia avo Jisaku estis Sake-faristo el Ŝiga prefektujo. Tamen, lia patro Jirosaku estis ne la plejaĝa filo kaj ne heredis la komercejon, sed anstataŭe li fariĝis ŝintoa pastro kaj registara oficisto, ĉar tio havigis al sia filo tiom sufiĉan monon ke lia filo eniĝis la 2-a enspeza klaso de Tokia Imperia Universitato.
Kano Jigoro estis malgranda, malfortika knabo, kaj li estis turmentata de pli aĝaj studentoj. Kiam li estis 17-jaraĝa, li unue eklernis Ĵuĵucuon (柔術), tiama vigla arto, sed akiris malmultan sukceson, pro malfacileco trovi instruiston, kiu taksas lin kiel seriozan studenton.
1877, kiam li eniĝis en Tokia Imperia Universitato (nune Tokia Universitato) por studi literaturon, li eklernis ĵuĵucuon. Li evoluigis ĝin al ĵudo. En 1882, li malfermis ĵudo-institucion "Kodokan".
Reguloj |
Japana Ĵudo-Ĉampioneco, 2007 vira finalo
Du konkursas sur kvadrata tatamo (de 8m × 8m ĝis 10m × 10m). Konkurstempo estas 5 minutoj en Olimpikoj sed 3 aŭ 4 minutoj en mez- aŭ altlernejo en Japanio. Ĝenerale, konkursanto venkas per ĵeti kontraŭulon, ruli malsuperen je piedo aŭ subpremi.
La tradiciaj reguloj de ĵudo intencas havigi bazon sub kiu testi lertecon en ĵudo, dum eviti gravan riskon de vundo al la konkursantoj. Aldone, la reguloj intencas ankaŭ plifortigi taŭgan reigi (礼儀?, etiketo). Punon ricevos kiu turnus sin al jeno: pasiveco aŭ evito de progreso en la matĉo; kontraŭsekurecaj praktikoj ekzemple uzante malpermesitajn teknikojn, aŭ pro konduto kiu estas konsiderataj kontraŭ la spirito de ĵudo. La lukto devas esti haltigita se partoprenanto estas for de la markita areo de la tatamo.[1]
Gradoj |
La nivelo de kapableco de ĵudo estas videbla per kolora zono. Oni distingas du grupojn. La unua estas la grupo de kolora zono por la lernantoj (nomita "kjuo" (kyu)) kaj la dua grupo tiu de la majstroj (nomita dano aŭ danno[2] (dan)).
La ordo laŭ progreso estas:
- blanka (sesa kjuo)
- flava (kvina kjuo)
- oranĝa (kvara kjuo)
- verda (tria kjuo)
- blua (dua kjuo)
- bruna (una kjuo)
- nigra (nigra zono estas la unua danno)
Ĝenerale la dannaj zonoj estas nigraj, tamen nuntempe la 10-a danno estas ruĝa.
Vidu ankaŭ |
- Filmo Sanshiro Sugata
- Miksitaj batalartoj
Bibliografio |
Adams, Neil (1991), Armlocks, Judo Masterclass Techniques, London: Ippon Books
Cachia, Jeffrey (2009), Effective Judo, Sarasota, FL: Elite Publishing
Daigo, Toshiro (2005), Kodokan Judo Throwing Techniques, Tokyo, Japan: Kodansha International
De Crée, Carl (2012), The origin, inner essence, biomechanical fundamentals, and current teaching and performance anomalies of Kōdōkan jūdō’s esoteric sixth kata: The Itsutsu-no-kata ―"Forms of five", Rome, Italy: University of Rome
De Crée, Carl; Jones, Llyr C. (2009a), "Kōdōkan Jūdō's Elusive Tenth Kata: The Gō-no-kata - "Forms of Proper Use of Force" - Part 1", Archives of Budo 5: 55–73
De Crée, Carl; Jones, Llyr C. (2009b), "Kōdōkan Jūdō's Elusive Tenth Kata: The Gō-no-kata - "Forms of Proper Use of Force" - Part 2", Archives of Budo 5: 74–82
De Crée, Carl; Jones, Llyr C. (2009c), "Kōdōkan Jūdō's Elusive Tenth Kata: The Gō-no-kata - "Forms of Proper Use of Force" - Part 3", Archives of Budo 5: 83–95
De Crée, Carl; Jones, Llyr C. (2011a), "Kōdōkan Jūdō's Inauspicious Ninth Kata: The Joshi goshinhō - "Self-defense methods for females" - Part 1", Archives of Budo 7: 105–123
De Crée, Carl; Jones, Llyr C. (2011b), "Kōdōkan Jūdō's Inauspicious Ninth Kata: The Joshi goshinhō - "Self-defense methods for females" - Part 2", Archives of Budo 7: 125–137
De Crée, Carl; Jones, Llyr C. (2011c), "Kōdōkan Jūdō's Inauspicious Ninth Kata: The Joshi goshinhō - "Self-defense methods for females" - Part 3", Archives of Budo 7: 137–139
Fromm, Alan; Soames, Nicolas (1982), Judo - The Gentle Way, London: Routledge & Kegan Paul Ltd
Fukuda, Keiko (2004), Ju-No-Kata, Berkeley, California: North Atlantic Books
Harrison, E.J. (1952), Manual of Judo, London: Foulsham
Hoare, Syd (2005), "Development of judo competition rules", sydhoare.com, http://www.sydhoare.com/development.pdf, retrieved September 16, 2012
Hoare, Syd (2009), A History of Judo, London: Yamagi Books
Inman, Roy (2005), The Judo Handbook, UK: Silverdale Books
Inokuma, Isao; Sato, Noboyuki (1987), Best Judo, Tokyo, Japan: Kodansha International
Ishikawa, Takahiko; Draeger, Donn F. (1999), Judo Training Methods, Boston, Massachusetts: Tuttle Publishing
Jones, Llyr C.; Hanon, Michael J. (2010), "The way of kata in Kodokan Judo", Journal of Asian Martial Arts 19: 8–37
Kano, Jigoro (1994), Kodokan Judo, Tokyo, Japan: Kodansha
Kano, Jigoro (2005), Naoki, Murata, ed., Mind Over Muscle: Writings from the founder of Judo, Tokyo, Japan: Kodansha
Kano, Jigoro (2008), Watson, Brian N., ed., Judo Memoirs of Jigoro Kano, Victoria, BC: Trafford Publishing
Kashiwazaki, Katsuhiko (1992), Shimewaza, Judo Masterclass Techniques, London: Ippon Books
Kashiwazaki, Katsuhiko (1997), Osaekomi, Judo Masterclass Techniques, London: Ippon Books
Koizumi, Gunji (April 1947), "1936 Conversation with Jigoro Kano", Budokwai Bulletin
Lowry, Dave (2006), In the dojo. A guide to the rituals and etiquette of the Japanese martial arts, Boston, MA: Weatherhill
Mifune, Kyuzo (2004), The Canon of Judo: Classic teachings on principles and techniques, Tokyo, Japan: Kodansha
Ohlenkamp, Neil (2006), Judo Unleashed: Essential Throwing & Grappling Techniques for Intermediate to Advanced Martial Artists, Maidenhead: McGraw-Hill
Otaki, Tadao; Draeger, Donn F. (1997), Judo Formal Techniques: Complete guide to Kodokan randori no kata (reprint ed.), Clarendon, Vermont: Tuttle Publishing
Takahashi, Masao (2005), Mastering Judo, Champaign, Illinois: Human Kinetics
Eksteraj ligiloj |
- Ĵudo Video
- Monda Esperanta Ligo por Sporto
Notoj |
↑ http://www.rulesofsport.com/sports/judo.html
↑ Tiel la formo en la Japana-Esperanta Vortaro de Miyamoto Masao (1982).
| ||||||