Apokrifaj evangelioj




Apokrifaj evangelioj estas religiaj tekstoj kies enhavoj koncernas Jesuon. La termino “apokrifo”, el la greka απόκρυφοs = "kaŝita", (kaŝenda, rezervita por malmultaj) estis elpensita de la kristanaj komunumoj kiuj rifuzis ilin legigi dum liturgiaĵoj pro enhavoj nekoincidantaj kun la apostola tradicio aŭ liverantaj supozitajn aŭ misterecajn sekretajn tradiciojn kaj ofte pseŭdoepigrafie atribuitaj. Per tiu esprimo “evangelioj apokrifaj”, do, estas indikaj libroj ne akceptitaj kiel kanonaj.


Kutime oni ilin dividas surbaze de la enhavo, genro kaj origina medio. Ĉar de kelkaj el ili estas posedataj nur kelkaj eroj, pli/malpli vastaj, la fakuloj ne akordas pri la nombrado. La sufiĉe kompreneblaj kaj integraj estas 14; multaj pli, estis tamen, tiuj kiuj lasis spurojn. Ĉi-sube estas listigataj ĉiuj.




Enhavo






  • 1 Historieco


  • 2 Uzado


  • 3 Kanonikeco


  • 4 Evangelio de la infanaĝo


  • 5 Judkristanaj evangelioj


  • 6 Gnostikaj evangelioj


  • 7 Evagelio de la Pasiono


  • 8 Kromaj gnostikaj evangelioj


  • 9 Fragmentoj de evangeliaj apokrifaĵoj


  • 10 Apokrifaj evangelioj perditaj aŭ anomimaj


  • 11 Referencoj


  • 12 Literaturo


  • 13 Vidu ankaŭ


  • 14 Eksteraj ligiloj





Historieco |


Ĝenerale la apokrifaj evangelioj ne estas akceptitaj de fakuloj kiel fidinda atestaĵoj de Jesuo “historia” [1], pro ilia malfrua sursceniĝo, el la duono de la 2-a jarcento, kaj ĉe iuj estas konsideritaj nur por rekonstrui la realan medion de la sekvaj jarcentoj post Jesuo[2].



Uzado |


La uzado kaj disvastiĝo estis variaj:



  • apokrifaj evangelioj rilatantaj la infanaĝon, spite de ilia nekanonikeco, ĝuis grandan bonŝancon almenaŭ nivele de arto kaj literaturo: ekzemple, la lokigo de la naskiĝo de Jesuo en groto devenas el la Protoevangelio laŭ Jakobo, dum la ĉeesto de la azeno kaj bovo ĉe la kripo, asociitaj al kristnaskaj reprezentadoj antikvaj kaj modernaj, devenas el la Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo;


  • gnostikaj evangelioj, malkaŝitaj kaj herezaj, neniam estis uzataj, se ne ene de gnostikaj rondoj.


El iuj tiaj rakontoj fariĝis persistaj atributoj en multaj artaj reprezentadoj de la vivo de Jesuo kaj de personuloj al li proksimaj, jam ĉeestaj en la kanonaj evangelioj. Pri tio ne ekscitigis obĵetojn ĝenerale en la eklezioj.



Kanonikeco |


La kvar kriterioj necesigitaj de antikva kristana eklezio kaj poste eĉ de la Katolika Eklezio por konsideri tekston kanonika, do enmetinda inter la libroj de la Nova Testamento, kaj do inverse por establi kiuj devis restadi el la listo de evitendaj apokrifaĵoj, estis jenaj:




  • La sankta tradicio: laŭ kiu tradicio kaj kanonaj libroj (Vidu Dei Verbum II 8-10: "Sacra Traditio ergo et Sacra Scriptura arcte inter se connectuntur atque communicant") reciproke ligiĝas.


  • Apostola patreco: atribuebla al la instruo al la rekta skribo de la apostoloj aŭ de iliaj intimaj kunlaborantoj.


  • Liturgia uzado: tekstoj publike legitaj dum liturgiaj ritoj de la unuaj kristanaj komunumoj.

  • Ortodoksismo: tekstoj kiuj respektas la dogmajn kredverojn (Unueco kaj Triunueco de Dio, Jesuo Kristo vera Dio kaj vera homo...)



Evangelio de la infanaĝo |


La evangelio de infanaĝo ilustras detalojn de la antaŭ-publika vivo de de Jesuo, precipe ties infanaĝon, alimaniere nekonatajn ĉar ignoritajn de la evangelioj kanonaj. Ili prezentas abunde senkiale miraklecan karakteron kiu foje enfluas en magiaj fabelecaĵoj, tute male al sobreco de la kvar kanonaj. Ilin karakterizas ankaŭ manko de kono pri hebreaj kutimoj kaj moroj, aŭ malprecizeco pri historio aŭ geografio, kio malpliigas la valoron de historia dokumento.


Neniu el tiu verkoj aperas en biblia manuskripto aŭ en antikvaj listoj de kanonaj tekstoj, konsideritaj inspirataj.












































































Apokrifaj evangelioj de infanaĝo
Titolo
Atribuo pseŭdoepigrafa
Lingvo
Dato
Enhavo
Notoj
Protoevangelio laŭ Jakobo aŭ Evangelio de la Infanaĝo

Jakobo apostolo kaj unua episkopo de Jerusalemo

greka
mezo de la dua jarcento
mirakla naskiĝo de Maria; ŝia infanaĝo ĉe la templo de Jerusalemo; mirakla edziniĝo al Jozefo: naskiĝo de Jesuo
ekzaltas la virgecon de Maria: prezentas gnostikecajn spurojn

Kodekso Arundel 404 (Liber de Infantia Salvatoris)
-

latina
4-a jarcento
mirakla naskiĝo de Maria; ŝia infanaĝo ĉe la templo de Jerusalemo; mirakla edziniĝo al Jozefo: naskiĝo de Jesuo
malfrua varianto de la Protoevangelio de Jakobo kun ebla matrico en la 6-a jarcento

Evangelio de Tomaso aŭ Evangelio de Pseŭdo-Tomaso

Tomaso apostolo

greka
mezo de la 2-a jarcento
diversaj mirakloj plenumitaj de Jesuo ekde la aĝo de 5 jaroj ĝis tiu de 12
allasas aludaĵojn de gnostikismo

Evangelio de Pseŭdo-Mateo aŭ Matea Evangelio de infanaĝo

Mateo apostolo kaj evangeliisto, tradukita de Hieronimo

latina
8-a aŭ 9-a jarcentoj
mirakla naskiĝo de Maria; ŝia infanaĝo ĉe la Jerusalema templo; eksterordinara edziniĝo al Jozefo; naskiĝo de Jesuo; fuĝo al Egipto; diversaj mirakloj plenumitaj de Jesuo aĝe de 5 ĝis 12 jaroj
repriellaboraĵo de materialoj jam ĉeestaj en la protoevangelio de Jakobo kaj en la evangelio de la infanaĝo de Tomaso kun originala aldono koncerne la fuĝon al Egipto

Araba evangelio de infanaĝo

Kajafas, ĉefsacerdoto

araba kaj siria
8-a aŭ 9-a jarcento (?)
naskiĝo de Jesuo; fuĝo al Egiptio; diversaj mirakloj plenumitaj de Jesuo aĝe de 5 ĝis 12 jaroj.
repliellaboraĵo. Aperas kelkaj elementoj tipaj de la popolaj fabloj

Armena evangelio de infanaĝo
-

armena
fina redaktado de la 19-a jarcento sur antaŭa materialo
mirakla naskiĝo de Maria; ties infanaĝo ĉe la jerusalema templo; ŝia edziniĝo al Jozefo; naskiĝo de Jesuo; fuĝo al Egiptio, diversaj mirakloj plenumitaj de infano Jesuo ĝis la aĝo de 12 jaroj
repriellaboraĵo de materialo jam ĉeesta en la protoevangelio de Jakobo, en la evangelio de infanaĝo de Tomaso kaj en la araba evangelio de infanaĝo. En ĝi troviĝas spuroj de monofizismo

Libro de la naskiĝo de Maria
tradukita de Hieronimo

latina
8-a aŭ 9-a jarcentoj
mirakla naskiĝo de Maria, patrino de Jesuo; ŝia infanaĝo en la jerusalema templo; ŝia mirakla edziniĝo al Jozefo; naskiĝo de Jesuo
resuma repriellaboraĵo de la unuaj 11 ĉ. de la evangelio de Pseŭdo-Mateo

Historio de Jozefo lignaĵisto
-

kopta kaj araba
5-a aŭ 6-a jarcentoj (?)
Geedziĝo de Maria kaj Jozefo; naskiĝo de Jesuo; detala priskribo pri la morto de Jozefo
la unua parto estas repriellaboraĵo de materialoj jam ĉeestaj en la protoevangelio de Jakobo kaj en la evangelio de Tomaso; la dua parto, originala, temas pri la morto de Jozefo


Judkristanaj evangelioj |


La 3 evangelioj diritaj jud-kristanaj, legitaj inter kristanoj de unuaj jarcentoj ligitaj al la juda religia tradicio, bedaŭrinde perdiĝis. Onin atingis nur spuroj pri ili per senperaj kaj okazaj atestaĵoj transdonitaj de iuj Patroj de la Eklezio. Verŝajne temis pri tri malsamaj redaktaĵoj de la unika teksto de la Evangelio laŭ Mateo




































Jud-kristanaj evangelioj
Titolo
Aŭtoro
Lingvo
Dato
Enhavo
Notoj

Evangelio de Ebionitoj

Ebionitoj

aramea?
2-a jarcento
eble varia formo de la evangelio laŭ Mateo senigita de la komenca parto (virga naskiĝo de Jesuo)
perdiĝinta, menciita nur de aludoj de la ekleziaj patroj

Evangelio de nazoreoj (aŭ Nazarenoj aŭ Nazoreoj)
Nazarenoj (jud-kristanoj)
eble aramea
2-a jarcento
eble varianto de la evangelio laŭ Mateo, senigita de la komenca parto koncernanta la virgecan naskiĝon de Jesuo
perdiĝinta, notita nur ĉe kelkaj Ekleziaj patroj

Evangelio de la judoj

jud-kristanoj de Egiptio
eble aramea
2-a jarcento
varianto de formo spuranta la evangelion laŭ Mateo, senigitan je la parto parolanta pri la virga koncipo de la Maria
perdiĝinta kaj konita nur per aludoj de ekleziaj patroj


Gnostikaj evangelioj |


La malsampensaj gnostikaj rondoj de la unuaj jarcentoj de kristanismo (2-a kaj 3-a) produktis diversajn tekstojn rilatajn al la vivo kaj publika instruo de Jesuo. Pro ilia antikva datado kaj aŭtoritatecaj aŭtoroj, la kristana eklezio, eĉ antikva, ĉiam konsideris kanonaj kaj inspiritaj la konitajn 4: nome (Mateo, Marko, Luko, Johano) . Du estas apartaj motivoj kiuj devigas repuŝi la supozitan historiecon de la informoj entenataj en la evangeliecaj dokumentoj de la gnostikuloj:.



  • malfrua epoko. La plej antikvaj aperis en dua duono de la 2-a jarcento, kiam la rektaj atestantoj de la vivo kaj predikado de Jesuo estis jam de longe forpasintaj. Male, la kanonaj evangelioj aperis en la dua duono de la 1-a jarcento kiam la atesto de la disĉiploj kaj eble la evangeliistoj mem pluvivis.

  • naturo esotera (“sekreta”) de iuj revelacioj kontraŭaj al la doktrino ricevita de la unuaj atestantoj.





















































































































































































Gnostikaj evangelioj
Titolo
Atribuo
Lingvo
Dato
Enhavo
Notoj

Apokrifo de Johano aŭ Libro de Johano evangeliisto aŭ Sekreta libro de Johano aŭ Sekreta Revelacio de Johano

Johano evangeliisto, apostolo

kopta
ĉirkaŭ la jaro 185
sekreta revelacio de resurektinta Jesuo al la apostolo Johano, priskribanta la kreon, falon, elaĉeton de la homaro. Elementoj gnostikaj: tri tipoj de homoj (teraj, psikaj, spiritaj); kreo plenumita de Demiurgo; 7 eonoj; dikotomio de lumo/mallumo; dieco enkaptita en la mortema homo
gnostika. Citita de Ireneo, opiniata perdita, ĝi malkovriĝis laŭ tri malsamaj redaktaĵoj inter Kodeksoj de Nag Hammâdi, restaĵo de Pakomia monaĥejo

Dialogo de la Savinto aŭ Dialogo de la Elaĉetinto
-

kopta
2-a jarcento
dialogo inter Jesuo kaj iuj disĉiploj en kiu Jesuo eksponas la gnostikan kosmologion kun kelka spuro de kontraŭvirismo.
gnostika. Opiniata perdita kaj, male, retrovita inter la kodeksoj de Nag Hammâdi

Sektreta libro de Jakobo aŭ Apokrifo de Jakobo

Jakobo la pli aĝa apostolo
kopta
2-a jarcento
sekreta revelacio de resurektinta Jesuo al Jakobo
gnostika. Perdita sed retrovita en Nag Hammâdi

Libro de Tomaso (la Batalanto aŭ Atleto)
Tomaso, apostolo
kopta
unua duono de la 3-a jarcento
sekreta revelacio de resurektinta Jesuo al Tomaso apostolo
gnostika. Opiniata perdita sed retrovita en Nag Hammâdi

Pistis Sophia aŭ Libro de la Savinto
'ni' disĉiploj
kopta
2-a aŭ tri jarcento
sekreta revelacio de resurektinta Jesuo al la disĉiploj kaj ekzaltado de la rolo de la Maria Magdalena, enkarniĝo de Sophia
gnostika. Perdita sed retrovita en Nag Hammâdi

Evangelio de Apelle

Apelle
-
mezo de la 2-a jarcento
-
citita de la ekleziaj patroj, eble identigebla kun la verko Vortoj de Apelle de gnostika Apelle de la 2-a Jarcento

Evangelio de Bardesano

Bardesano
kopta
2-a jarcento
Gnostika enhavo
Perdita, sed citita de iuj ekleziaj patroj. Eble identigebla kun la kanona Johano (integra aŭ modifita, aŭ kun la Diatessaron de Taciano el Asirio

Evangelio de Bazilido

Bazilido
greka
2-a jarcento
gnostika
perdita, menciita en patristikaj citaĵoj

Evangelio de Egiptoj aŭ Sankta libro de la granda nevidebla Spirito
-
kopta
3-a aŭ 4-a jarcento
Jesuo enkarniĝo de Set por liberigi la diajn animojn el la enkaptejo de la karno
gnostika. Trovita en Nag Hammâdi

Greka evangelio de Egiptoj
-
greka
duono de la 2-a jarcento en Egipto
dialogo de resurektinta Jesuo kun la disĉiplino Salomeo (disĉiplino de Jesuo. Seksa asketismo de Enkratitoj
gnostika. Perdita sed menciita en citaĵoj de ekleziaj patroj


Evangelio laŭ Evo
-
-
2-a aŭ 3-a jarcento (?)

Evo provis akiri la scion, do la savon, per la manĝo de la frukto de la arbo de la sciado por la bono kaj malbono. Ekzaltado de la Interrompita koito kaj englitado de spermo kiel religia ago
gnostika. Perdita sed konigita per la citaĵoj de la ekleziaj patroj, eble ĝi koincidas kun la Evangelio de la perfekteco

Evangelio laŭ Filipo
Filipo apostolo
kopta, eble greka prototeksto perdita
mezo de 2-a jarcento
Diversaj diroj de Jesuo, multaj pri la sakramentoj; Jesuo Kristo kaj Maria Magdalena, geedezoj, sed spiritesence: ili estas respektive enkarniĝo de eonoj kvazaŭ emanadoj de Dio. Kristo kaj Sophia generis ekde la eterneco ĉiujn anĝelojn.
gnostika. Perdita, sed retrovita inter la kodeksoj de Nag Hammâdi

Evangelio laŭ Judaso Iskarioto [1] pubblicazioni

Judaso Iskarioto, apostolo perfidinta
kopta, eble prototeksto perdita
mezo de la 2-a jarcento, eble de 180 ĉirkaŭ
Jesuo mem ordonis al Judaso lin perfidi. Priskribas la gnostikan kosmologion
gnostika. Perdita, citita de la ekleziaj patroj kaj retrovita ĉe al-Minya (Egipto) en 1978

Evangelio laŭ Maria aŭ Evangelio de Maria Magdalena
-
kopta, eble el greka prototeksto perdita
mezo de la 2-a jarcento
ekzaltas la rolon de Maria Magdalena
gnostika. Perdita, citita de la ekleziaj patroj, greklingve kaj koptlingve kaj fragmente retrovita

Evangelio laŭ Matiaso aŭ Tradukaĵoj de Matiaso

Matiaso, apostolo anstatuanto de Judaso Iskarioto
greka
duono de la 2-a jarcento
sekreta revelacio de Jesuo al la apostolo Matiaso
gnostika, uzata de Bazilido (2-a jarcento). Perdita, sed citita de la ekleziaj patroj

Evangelio de la Perfekteco
-
-
-
-
gnostika. Perdita, sed citita, eble identa al evangelio laŭ Evo

Evangelio de la kvar Ĉielaj Regnoj
-
-
-
-
gnostika. Perdita sed citita de la ekleziaj patroj

Evangelio de la Savinto aŭ Evangelio de Berlino
-
kopta, el greka prototeksto perdita
2-a aŭ 3-a jarcentoj
dialogo inter la Savinto (Jesuo) kaj liaj disĉiploj
gnostika. Konservita en la fragmenta papiruso Berolinensis 22220 datebla je la 4-a jarcento, esplorita ekde 1999

Saĝo de Jesuo Kristo aŭ Sofia de Jesuo Kristo
-
kopta
2-a aŭ 3-a jarcento
dialogo inter Jesuo kaj kelkaj liaj disĉiploj
gnostika. Perdita, retrovita inter la kodeksoj de Nag Hammâdi

Evangelio de Tomaso, aŭ evangelio de Didimo Tomaso aŭ Kvina evangelio

Tomaso, apostolo
kopta. Eble el greka perdita prototeksto
2-a jarcento
kolekto de diroj de Jesuo, eble similaj al Loghia (Diroj de la Sinjoro)
Perdita, retrovita en Nag Hammâdi

Evangelio de Vero
-
kopta, el greka prototeksto, perdita
mezo de la 2-a jarcento
disertacio pri iuj esencaj punktoj de gnostikismo
gnostika. Perdita, citita de ekleziaj patroj (Ireneo ĝin atribuas Valenteno), retrovita en Nag Hammâdi


Evagelio de la Pasiono |












































Apokrifaj evangelioj de la pasiono
Titolo
Pseŭdepigrafa atribuo
Lingvo
Dato
Enhavo
Notoj

Evangelio laŭ Gamalielo

Gamalielo, estimata hebrea majstro
kopta, eble repriellaboraĵo de antaŭa greka teksto
4-a jarcento
priskribas eventojn de la Pasko okazintajn depost la resurekto de Jesuo kaj laŭdegas la figurojn de Pilato kaj ties edzino Klaŭdia Prokula
originas la “scion” pri “kristaniĝo de Pilato kaj ties edzino, konsideritaj “sanktuloj” en la kopta kaj ortodoksa eklezioj

Evangelio laŭ Nikodemo

Nikodemo, disĉiplo de Jesuo
greka
2-a jarcento
rakontas la pasionon de Jesuo senkulpigante Pilaton
-

Evangelio laŭ Petro

Petro, apostolo

greka
mezo de la 2-a jarcento
priskribas la pasionon de Jesuo senkulpigante Pilaton
perdita, citita de la ekleziaj patroj, grandfragmente retrovita (1887) en Akhmim (Egiptio)

Deklaro de Jozefo el Arimateo

Jozefo de Arimateo, disĉiplo de Jesuo
greka
antaŭ la 12-a jarcento
priskribas la pasionon de Jesuo haltante sur la du “rabistoj” Dema kaj Gesta
-


Kromaj gnostikaj evangelioj |












































Kromaj apokrifaj evangeliaĵoj
Titolo
peŭdoepigrafa atribuo
Lingvo
Dato
Enhavo
Notoj

Interrogatio Johannis aŭ sekreta vespermanĝo aŭ libro de Johano evangeliisto

Johano, apostolo kaj evangeliisto
latina
12-a jarcento aŭ tuj antaŭe
sekreta revelacio de Jesuo al Johano dum la lasta vespermanĝo
devenante el la mezepoka dualisma herezo bulgara de Bogomiloj, afina al la okcidenta Katara

Evangelio de Barnabaso

Barnabaso, apostolo
hispana
24-a jarcento
priskribas Jesuon kiel simplan homon (ne Dion) antaŭveninton de Mohamedo
islama origino. Laŭ islamaj fakuloj ĝi reprenas antaŭan apostolan tekston

Evangelio laŭ Bartolomeo aŭ Problemaro de Bartolomeo

Bartolomeo, apostolo
greka kun latinaj, antikvslavaj kaj koptaj aldonoj
3-a aŭ 4-a aŭ 5-a jarcentoj (?)
5 heterogenaj sekcioj: 1. Resurektinta Jesuo rakontas al Bartolomeo sian aliron al la inferaj lokoj; 2. La virgulino Maria rakontas al Bartolomeo la anoncon; 3. Jesuo vidigas al apostoloj la abismon (inferon); 4. Jesuo enscenigas la diablon Belialo, instigas por ke Bartolomeo enketu ĉe la diablo pri diversaj problemoj; 5. Bartolomeo petas al Jesuo klarigojn rilate la “pekon kontraŭ la Sankta Spirito”
-

Evangelio laŭ Judaso Tadeo

Judaso Tadeo, apostolo
greka
2-a jarcento
-
Perdita, retrovita en 1997 ĉe Tel-al-Faron (Egiptio)


Fragmentoj de evangeliaj apokrifaĵoj |


La arkeologiaj trovitaĵoj de la 20-a jarcento allumigis iun papirusajn aŭ pergamenecajn fragmentojn de evangelia enhavo nerekondukeblaj al iu ajn apokrifa aŭ kanona evangelio. Pro la mallongeco de la tekstoj kaj la difektiĝo de surskriba materialo, la datado estas aparte malfacila kaj per la profito de la filologiaj metodoj kaj per la normalaj pordatadaj arkeologiaj metodoj (14karbono, ekzemple). Ĉi sube, do estas indikataj nur la datoj plej samopiniataj, kiuj ĉe fakuloj suferas osciladojn.


Krome rezultas neeble determini ĉu temis pri kolekto de materialo poste kunfluita en la kanonajn evangeliojn (ekzemple, Q-Evangelio (=fonto Q) aŭ pri eroj de apokrifaj evangelioj konataj sed perditaj, aŭ restaĵoj de evangelioj tute nekonataj.












































Papirusaj kaj pergamenaj fragmentoj
Titolo
Lingvo
Dato
Malkovro
Enhavo
Notoj

Papirusoj de Osiniĥo 840 kaj 1224
greka
2-a jarcento

Osiriĥo (Egiptio), la decembro 1905
45 linioj aversaj/versaj surpergamenaj. Ĝi raportas pri disputo de Savinto kun farisea ĉefsacerdoto nome Levi kiu lin akuzis pri aliro al templo sen la devigaj ritaj sinlavadoj. Jesuo respondas ke mem kaj liaj disĉiplioj estas jam lavitaj per la vivaj akvoj de la Patro.
mikroskopa skribo kaj tromalgranda formato supozigas ke ĝi estis ero de mikra libreto ĉekola portebla kiel amuleto aŭ devotilo.

Papiruso Egerton 2
greka
50-100
Egiptio 1934
5 fragmentoj aversaj/versaj kun 4 perikopoj (frazoj kun sekvo de pensoj koheraj kaj formantaj unuon): 1. Disputo inter Jesuo kaj porleĝaj homoj kiuj senefike provas lin ŝtonigi; 2. sanigo de leprulo; 3. Disputo pri laŭleĝeco de la impostoj; 4. Miraklo (neprecizigita) ĉeborde de rivero Jordano
montras ligojn kun paralelaj eroj de la Evangelio laŭ Johano

Papiruso Fayyum
greka
3-a jarcento
Fayyum (Egiptio) 1886
eta fragmento de dialogo de Jesuo kun la apostoloj dum la lasta vespermanĝo
mallongigita redakto de Marko 14, 26-30 kaj Mateo 26, 30-34

Papiruso de Berlino
greka
6-a jarcento
1923
2 fragmentoj de dialogo de Jesuo kaj Natanaelo
Joh 1, 49


Apokrifaj evangelioj perditaj aŭ anomimaj |












































































Apokrifaj evangelioj perditaj aŭ anonimaj
Titolo
Atribuo
Lingvo
Dato
Enhavo
Notoj

Predikaĵo de Petro aŭ Anonco (Kerigmo) de Petro
Sankta Petro, apostolo
greka
2-a jarcento
apologiaj temoj pri kristanismo
perdita sed aludita de ekleziaj patroj

Evangelio laŭ Andreo

Sankta Andreo, apostolo
-
-
-
citita, eble koincidas kun la apokrifa Agoj de Andreo

Evangelio laŭ Kerinto

Kerinto
greka
komence de la 2-a jarcento
ebionita-gnostika
perdita, sed citita. Eble temas pri repriellaboraĵo de la Evangelio laŭ Mateo aŭ de Evangelio laŭ Johano

Evangelio de la Dekdu (apostoloj)
-
-
2-a jarcento
-
perdita, citita de ekleziaj patroj, eble koincidas kun la perdita Evangelio de Ebionitoj

Evangelio laŭ Mani

Mani (gnostikismo), hereza
persa
3-a jarcento
-
perdita, fragmente retrovita kaj citita

Evangelio laŭ Markiono

Markiono
-
2-a jarcento
hereza
perdita, citita, eble ellaboraĵo de la Evangelio laŭ Luko

Sekreta evangelio laŭ Marko evangeliisto

Marko, evangeliisto
greka
ĉu 2-a jarcento? (aŭ falsaĵo de la 20-a?)
du framentaj pasaĵoj, restintaj, priskribas la resurekton de junulo intervene de Jesuo kaj kroma mallonga pasaĵo koncernas Salomeon disĉiplinon de Jesuo. Tiuj pasaĵoj ne troviĝas en la kanona de Marko
Perdita, citita en manuskripto de la 18-a jarcento (nun mistere perdita kaj do ne plu alirebla) kiu reportus leteron atribuitan al Klemento de Aleksandrio (ĉirkaŭ 150-215), retrovita en 1958 en la monaĥejo de Mar Saba en Betlehemo kaj studita de la prieklezia historiisto Morton Smith. Eble gnostika ampleksigo de la Evangelio laŭ Marko; laŭ aliaj fakuloj temas pri falsaĵo.

Evangelio de Sepdekaj disĉiploj de Jesuo
-
-
-
-
Perdita kaj konita per patristikaj citaĵoj, eble koincidas kun la Evangelio de Mani


Referencoj |





  1. Vidu Moraldi, op. cit., p. 31: pri la apokrifaj, la historia rekta fonteco (nome pri Jesuo kaj la Eklezio de la originoj) estas, ĝeneralkonsidere, ege senkonsista, kaj ofte preskaŭ nula”


  2. Vidu Moraldi, op. cit., p. 31: la apokrifaj “permesas rektan kontakton kun la sentoj, animaj kondiĉoj, reagoj, anksioj, idealoj de multegaj kristanoj de Oriento kaj Okcidento; ili rivelas la inklinojn, fluojn de ideoj moralaj kaj religiaj de multaj regionaj eklezioj, aŭ de iliaj vastaj tavoloj kompletigante, foje korektante, ion kio jam nin atingis tra aliaj vojoj”




Literaturo |



  • Marcello Craveri. I vangeli apocrifi. Milano, Einaudi [1969], 2005. ISBN 978-88-06-17914-4

  • Luigi Moraldi, Apocrifi del Nuovo Testamento, Piemme, 1999.

  • Antonio Pinero, Gesù nei vangeli apocrifi, Bologna, EDB, 2010.



Vidu ankaŭ |



  • Apokrifoj

  • Apokrifoj de la Malnova Testamento

  • Apokrifoj de la Nova Testamento


  • Antilegomena (Kontraŭparolataj libroj)

  • Biblia kanono

  • Kristana literaturo



Eksteraj ligiloj |



  • Evangeliaj apokrifaĵoj pdf

  • Kompleta kplekto de appokrifaj tekstoj itallingvaj




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51