Rusia Konstitucia Asembleo
Tutrusia Konstitucia Asembleo (ruse Всероссийское Учредительное собрание) estis demoktrate elektita konstituci-ellabora organizo en Rusio post la Oktobra revolucio en 1917. Ĝi kunsidis por 13 horoj, en la 5-6-an de januaro 1918. Ĝin disigis la bolŝevika registaro.
Elekta rezulto (12-an de novembro 1917) |
Pli ol 60 procentoj de la civitanoj havis rajton baloti por reprezentantoj de la Konstitucia Asembleo. Tio okazis la 12-an de novembro kun la rezulto
Partio | Balotoj | Nombro de la reprezentantoj |
Socialista Revolucia Partio | 17.100.000 | 380 |
Bolŝevikoj | 9.800.000 | 168 |
Menŝevikoj | 1.360.000 | 18 |
Konstituciaj Demokratoj | 2.000.000 | 17 |
Malplimultoj | 77 | |
Maldekstraj Socialistaj Revoluciuloj | 39 | |
Popolaj Socialistoj | 4 | |
Tute: | 41.700.000 | 703 |
Kunsido kaj dissolvo en Petrogrado (5-6-an de januaro, 1918) |
La Konsitucia Asembleo kunsidis en la Palaco Tauride en Petrograd, inter la 4-a horo posstagmeze kaj 4:40 aŭrore, la 5-6-an de januaro 1918. La prominenta bolŝeviko, Ivan Skvorcov-Stepanov jam sciigis, ke la bolŝevikoj ne
akceptas la Konstitucian Asembleon.
Oni elektis al prezidanto de la Asembleo Victor Ĉernov, gvidanton de la Socialista Revolucia Partio kontraŭ la bolŝevik-apogita Maria Spiridonova. La bolŝevikoj kaj la Maldekstraj Socialistaj Revoluciuloj kunsidis aparte en Sovnarkom kaj decidis dissolvi la Asembleon. Post kiam Fjodor Raskolnikov laŭtlegis la preparitan deklaron, la du frakcioj forlasis la Asembleon.
Ĉernov rapide akceptigis la SR-planitan radikalan agraran reformon, leĝon pri demokratia federacia respubliko kaj peton al la entento al demokratia paco. La Asembleo akceptis kunsidon je 5-a horo posttagmeze, la 6-an de januaro. La reprezentantoj trovis la konstruaĵon fermita je la anoncita tempo. La bolŝevika registaro deklaris la Asembleon dissolvita samtempe.