Nacia Parko Yellowstone
La Nacia Parko Yellowstone estas usona nacia parko ĉefe en la ŝtato Vajomingo. La nomo "Yellowstone" (aŭ Flavŝtono) ekzistas ĉar la rivero Yellowstone fluas tra kanjono kun flavaj ŝtonoj. La saman nomon ankaŭ havas la plej granda parka lago.
En la parko troviĝas pluraj gejseroj, la plej konata estas Old Faithful (la maljuna fidelulo, pro ĝiaj oftaj kaj regulaj erupcioj).
La parko estas listigita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko.
Bildaro |
Afiŝo de 1938 por la Nacia Parko Yellowstone
Vidu ankaŭ |
- Naciaj parkoj de Usono