Marianne
Marianne [marjan] (eo: Marianna) estas virina persona nomo konstruita per kombino de du aliaj : "Marie" kaj "Anne". Tiun nomon ricevis, ekde 1792, per decido de la Konvencio, alegoria plastika prezento de la franca respubliko kaj de ties valoroj : "Libereco, Egaleco, Frateco".
Marianne havas la aspekton de busto de virino kapvestita per friga ĉapo. Ĝi estas videbla en urbodomoj de Francio kaj aliaj reprezentejoj de la franca ŝtato sub formo de skulptaĵo aŭ gipsobildo, sur francaj moneroj kaj poŝtmarkoj.
Ne ekzistas oficiala modelo de Marianne. La Asocio de urbestroj de Francio (AMF) regule elektas modelon inter francaj famulinoj por doni iliajn trajtojn al la vizaĝo de Marianne :
- 1968 : Brigitte Bardot (skulptisto Alain Aslan)
- 1972 : Michèle Morgan
- 1978 : Mireille Mathieu
- 1985 : Catherine Deneuve
- 1989 : Inès de la Fressange
- 2000 : Laetitia Casta (skulptisto Marie-Paule Deville-Chabrolle)
- 2012 : Sophie Marceau
Vidu ankaŭ |
- Gaŭla virkoko
Eksteraj ligiloj |
france Marianne ĉe la prezidenta Palaco de Elizeo (Palais de l'Élysée), kun ilustraĵoj.
france Nacia Asembleo Multaj fotoj aperas en vitrinoj ĉe la retejo de la nacia Asembleo.