Lajos Dézsi
Lajos DÉZSI [lajoŝ dEĵi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dézsi Lajos estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1923).
Lajos Dézsi [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1868 en Debrecen. Li mortis la 17-an de septembro 1932 en Budapeŝto.
Biografio |
Lajos Dézsi komence studis teologion en sia naskiĝurbo, poste li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Berlino. En 1902 li ekinstruis en universitato en Budapeŝto, post 4 jaroj en Universitato de Koloĵvaro. Post la 1-a mondmilito li instruis en universitato de Szeged, kie li atingis la rangon rektoro en 1928. Li okupiĝis pri la hungara literaturo el la 16–a kaj 17-a jarcentoj.
Verkaro (elekto) |
Bogáti Fazekas Miklós élete és költői működése (1895)
Az irodalomtörténet módszerei (Metodoj de la literaturhistorio) (1903)
Miklós Jósika 1916
Erdélyi arcképek és képek (Transilvaniaj portretoj kaj bildoj) (1926)
Fontoj |
- biografio hungare