Fariba Nuri Maĝd




Fariba NURI MAĜD estas irana esperantistino naskigita en 1967. Lernis Esperanton ĉe Aref Azari. Ŝi aktivadis en IREJO kaj dum 3 jaroj estis ĝia vicprezidanto.
En 1998 partoprenis en CSEH-seminario en Den Hag ĉe IEI kaj pasigis la seminariojn A kaj B.


En 2001 ŝi akiris ŝtatan permesilon eldoni dulingvan revuon en la persa kaj Esperanto sub la nomo: Payam-e Sabzandishan (IRANA ESPERANTISTO). Ŝi estas ĉefrespondeculino de la revuo Irana Esperantisto. Ŝi estas UEA fakdelegito ekde 1997 en Teherano.










Popular posts from this blog

Shield only combat

Heinkel He 51

How to get order event after placing order using observer in admin side?