Ralph Lauren











































Ralph Lauren

Ralph Lauren 2013.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

14-an de oktobro 1939 (1939-10-14) (79-jara)
en Bronkso

Ŝtataneco

Usono

Alma mater
Urba Universitato de Nov-Jorko • DeWitt Clinton High School • Baruch College

Profesio
mododezajnisto, entreprenisto, dressmaker

Oficiala retejo

http://www.ralphlauren.com

Lingvoj

angla lingvo
Familianoj

Edz(in)o
Ricky Lauren

Infanoj
Dylan Lauren, Estall, David Lauren







v  d  r


Information icon.svg





Ralph Lauren


Ralph LAUREN, naskiĝis kiel Ralph Lifshitz (Novjorkio, 14-an de oktobro 1939), estas usona vestfasonisto, kiu antaŭ ĉio konatiĝis pro lia varomarko ‘Polo by Ralph Lauren’.


Lauren studis ekonomion je la Urba Kolegio (City College) en Manhatano, Novjorkio, sed ĉesis la studadon mallonge antaŭ la ricevo de la diplomo. Intertempe, dum tiu studado, Ralph laboris kiel vendisto de gantoj, kaj pli poste por kravatofabrikisto, nomita A. Rivetz & Co. Tio inspiris lin por fasoni liajn proprajn kravatojn, kio estis la komenco de lia modokariero.




Ralph Lauren kun sia Porsche GT3 RS (2010)


En 1967 li malfermis lian unuan kravatobutikon. Sekve lia unua kompleta porvira kolekto eldoniĝis en 1968, kaj en 1971 Ralph enkondukis lian porvirinan linion.


Lauren ne plu direktas sin nur al modo; tra lia Polo Ralph Lauren Corporation li ankaŭ surmerkatigas endomaĵojn, farbon, meblojn kaj li havas propran restoracion en Ĉikago.


Ĉirkaŭ la jaro 1997 Lauren jare vendis por pli ol 5 miliardoj da dolaroj, mondvaste havis 155 butikojn, kun pli ol 3000 dungitoj. La kapitalo de Lauren oni taksas je 6 miliardoj
da dolaroj.[1]



Vidu ankaŭ |



  • Polo by Ralph Lauren

  • Polo Ralph Lauren Corporation



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo


Referencoj |





  1. http://www.forbes.com/profile/ralph-lauren/
















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto