Rivero Guadalupe









Disambig-dark.svg
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Guadelupe en Ekstremaduro, Hispanio. Pri aliaj signifoj de la vorto vidu la apartigan paĝon Guadalupe.





































Guadalupe
[[File:Ĉe la enfluo en la riveron Gvadiano|frameless|center]]

Bazaj informoj

Longeco
40,5 km

Akvokolekta areo

379 km²

Averaĝa trafluo
? m³/s
Fluo

- Alteco super marnivelo

1 157 m

Enfluejo

Gvadiano

- Alteco

391 m
Geografio

Alfluantoj

Hispanio







v  d  r


Information icon.svg



Guadalupe estas rivero en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de Hispanio. Ĝi de dekstre enfluas la internacian riveron Gvadiano de Hispanio kaj Portugalio, kiu mem fluas al la Atlantiko. La rivero Guadelupe fontas en la montaro Sierra de Guadalupe, ankaŭ nomata Sierra de Villuercas, en alteco de 1157 metroj super la marnivelo. La fontejo proksimas al la loĝloko Guadalupe, donante sian nomon kaj al la urbo kaj al la kulturhistorie grava Monaĥejo de Guadalupe; kaj de tie al la multaj lokoj en la mondo kun tiu nomo Guadalupe ĉefe en Hispanameriko, sed ne nur. Post vojo de nur 40,5 kilometroj la rivero proksime de la loĝloko Valdecaballeros enfluas la riveron Gvadiano, subenirinte ĝis nivelo de 391 metroj super la marnivelo.



Vidu ankaŭ |


  • hispanaj riveroj





Rivero Guadalupe (Hispanio)

DMS

Blue pog.svg




proksimuma lokiĝo de la rivero Guadelupe (punkteto) kompare al la vojo de la rivero Gvadiano Koordinatoj: 39°N 5°U  /  39°N, 5°U / 39; -5 (Rivero Guadalupe)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto