Navalvillar de Ibor
Navalvillar de Ibor | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10341 [+] | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Francisco Javier Morales Cortijo (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 402 (2008) | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39.583333333333-5.4166666666667Koordinatoj: 39° 35′ N, 5° 25′ U | ||
Alto | 665 m [+] | ||
Areo | 54 54 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Navalvillar de Ibor [+] | |||
Navalvillar de Ibor estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Enhavo
1 Loĝantoj
2 Situo
3 Naturo
4 Demografio
5 Ekonomio
Loĝantoj |
La loĝantoj nomiĝas navalvillotes. La censita populacio en 2008 estis de 402 loĝantoj.
Situo |
Navalvillar de Ibor estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Ibores, je altitudo de 665 m; je 120 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 54,54 km². Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Ibor, kaj estas la unua loko trapasata de tiu rivero post ties naskiĝo en la Montaro de Villuercas. Ĝi estas la plej montara vilaĝo ene de la komarko de la Ibores.
Ĝi limas kun Castañar de Ibor norde, Guadalupe sude, Navatrasierra oriente kaj Navezuelas okcidente.
Naturo |
La ĉirkaŭaĵo karakteras pro abundo de kaŝtanarboj. Estas ankaŭ grandaj etendoj de makiso kaj malfermaj arbaroj de korkokverkoj kaj anzinoj, kun rearbarigo de neindiĝenaj koniferoj, kaj indiĝenaj olivarboj kaj kverkoj.
Grandaj mamuloj kiel apro, cervo, kapreolo ktp elstaras en la faŭno de Navalvillar de Ibor kaj ties ĉirkaŭaĵo.
Demografio |
La demografia evoluo de Navalvillar de Ibor, inter 1996 kaj 2006, aperas en la jena tabulo, el referencoj de informo de la hispana Instituto Nacional de Estadística .
Demografia evoluo de Navalvillar de Ibor inter 1996 kaj 2006 | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1996 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | ||||||||||
573 | 553 | 532 | 515 | 503 | 494 | 474 | 452 | 434 | 420 |
Ekonomio |
Agrikulturo (olivoj, kaŝtanoj, paŝtejoj) kaj brutobredado (kaproj, porkoj, ŝafoj). Produktado de fromaĝo, ĉefe el kapra lakto.