Gyula Feledy
Gyula Feledy [djula feledi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Feledy Gyula (naskiĝis la 13-an de majo 1928 en Sajószentpéter, mortis la 3-an de julio 2010 en Miskolc) estis hungara pentristo kaj grafikisto. Lia kuzo estis Gyula Zoltán Feledy.
Enhavo
1 Biografio
2 Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
3 Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)
4 Verkaro (elekto)
5 Fontoj
Biografio |
Gyula Feledy frekventis gimnazion, sed li lernis ankaŭ pentradon en tiama popola kolegio. Poste la kolegio ĉesis pro politikaĵo, sed li finlernis la pentradon en ĉeflernejo en Budapeŝto, kie li lernis de István Szőnyi, János Kmetty, Gyula Hincz. Inter 1949-1953 li plulernis en Krakovo, kie li edziĝis, baldaŭe havanta 2 filinojn. Hejmenveninta li instruis en ĉeflernejo en Budapeŝto, sed en 1955 li iris al Miskolc, kie li aniĝis al artista rondo. En 1989 la artistoj trovis konvenan domon por ekspozicio. La domo estas konata kiel domo de Feledy. Li ricevis premion Kossuth en 1978, inter 1952-1999 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto) |
1952 Krakovo
1965, 1979, 1980, 1985 Budapeŝto
1966 Vieno, Prago
1967 Romo
1971 Katowice
1973 Torino
1974 Tampere, Miskolc, Budapeŝto
1975 Salgótarján
1980 Berlino, Kazincbarcika, Miskolc
1988 Miskolci (konstanta)
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto) |
- 1953 Oslo
1960 Lugano
- 1965 Ljubljano (Jugoslavio)
- 1966 Krakovo, Tokio
- 1967 São Paulo
2009 Aschaffenburg
Verkaro (elekto) |
Mama (Patrino) 1952
akvaforto pri Albert Schweitzer 1960- ilustraĵoj en bildoj
- pentraĵoj
freskoj en preĝejoj
- dekoraciaĵoj por Nacia Teatro (Miskolc)
Fontoj |
- Hungara Vikipedio