Falschauer
Falschauer (itale: Valsura - germane: Falschauer) | |
---|---|
Falschauer | |
Bazaj informoj | |
Situo | Italio |
Longeco | 41,4 km |
Fluo | |
Fonto | lago Weissbrunn |
- Alteco super marnivelo | 1 872 m |
Enfluejo | Adiĝo |
Geografio | |
La rivero Falschauer (germane:Falschauer, itale:Valsura) estas rivero, kiu troviĝas en la Alpa regiono de Sudtirolo. Ĝia fonto estas la lago Weissbrunn en la orienta parto de montaro Ortler. Ĝi trafluas la tutan valon Ulten. Post 41,4 km tui post la vilaĝo Lana, ĝi enfluas en la rivero Adiĝo.
Laŭlonge la rivero troviĝas pluraj baraĵlagoj kiuj liveras akvon al kvin hidroelektraj centraloj. La ĉerivera arbaro proksime al enfluejo en Adiĝo estas provinca naturrezervejo ekde la jaro 1987
Eksteraj ligiloj |
Civitana reto de Sudtirolo (germane) Falschauer
Civitana reto de Sudtirolo (itale) Torrente Valsura