Loveno














































































Loveno
urbo

Urbodomo

Urbodomo


Flago



Blazono


Flago
Blazono
Administrado

Statuso
Urbo

Lando

Belgio

Provinco

Flandra Brabanto

Poŝtkodo
3000

Kodo laŭ NIS
24062

Retpaĝaro

http://www.leuven.be/
Politiko

Urbestro
Louis Tobback
Demografio

Loĝantaro

99 288  (januaro 2016)

Loĝdenso

1 575 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

50° 52′ N, 4° 42′ O50.8666666666674.7Koordinatoj: 50° 52′ N, 4° 42′ O [+]

Alto

39 m [+]

Areo
56,63 km² (5 663 ha)

Horzono

GMT+1h (+2h somere)





Loveno (Flandra Brabanto)

DEC
Loveno

Situo de Loveno







Loveno (Belgio)

DEC
Loveno

Situo de Loveno


Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Leuven [+]







v  d  r


Information icon.svg



Loveno (nederlande Leuven, france Louvain, germane Löwen) estas municipo en la Belga provinco Flandra Brabanto, de kiu ĝi estas la ĉefurbo. La municipo konsistas el la urbo Loveno kaj la urbetoj Heverlee, Kessel-Lo, Wilsele kaj Wijgmaal. Ĝi ricevis la titolon "urbo" en la jaro 1211. Komence de januaro 2016 la urbo havis 99 288 loĝantojn. Krome ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de la distrikto (aŭ arondismento) Loveno, la orienta parto de la provinco.


La unua konata mencio de la nomo Loveno estis en 891, kiel 'Loven'. En la sama jaro, la vikingoj estis fine venkitaj apud Loveno. La ruĝa-blanka-ruĝa urbflago de Loveno supoze memorigas pri la sangmakulitaj riverbordoj de la rivero Dejlo post ĉi tiu batalo. Loveno situis ĉe ĉi tiu rivero kaj estiĝis grava centro de negoco en la 11-a jarcento kaj restis tia ĝis la 14-a jarcento. Loveno estis grava centro por la produktado de drapo. Ekzemple, la urbo donis ĝian nomon al tipo de linaĵa drapo, konata de la malfrua 14-a jarcento al 15-a jarcento kiel lewyn (pluraj ortografioj: leuwyn, levyne, lewan(e)). En la 15-a jarcento nova orepoko ekis kun la fondo de la plej granda kaj plej malnova universitato de la Malaltaj Landoj: Katholieke Universiteit Leuven (Katolika Universitato de Loveno aŭ KULeuven). En la 18-a jarcento Leuven estiĝis eĉ pli grava pro prospera bierfarejo, kiu poste estiĝis Interbrew, kaj la konstruo de kanalo al Meĥleno.


En la 20-a jarcento, ambaŭ mondmilitoj suferigis gravan damaĝon al la urbo, detruantaj la universitatan bibliotekon dufoje. La mondo ofendiĝis pri ĉi tio kaj la biblioteko estis tute rekonstruita post la Unua mondmilito danke al usonaj karitataj kasoj kaj germanaj militaj kompensoj. Post la Dua mondmilito, la biblioteko estis detruita denove kaj bezonis rekonstruon.


Hodiaŭa Loveno estas "lernanta urbo" de oktobro ĝis junio. Ĝi havas unu el la plej vivantaj drinkejaj scenoj en Belgio. La universitato estas rigardata kiel unu el la plej bonaj en Eŭropo. Tiu universitato estis ĝis la 19-a jarcento latinlingva, poste franclingva. Sed post la leĝoj pri lingva dispartigo de Belgio, la flandroj postulis, ke oni ne plu uzu la francan en tiu universitato, kiu troviĝas sur flandra tereno. Do la franclingvanoj fondis novan universitaton en nova urbo, kiun ili nomis Louvain-la-Neuve (Nov-Loveno), ĉar ili ne volis disiĝi el la familiara kaj prestiĝa historio de Lovena universitato.


Loveno estas ankaŭ bone konata por sia somera rokmuzika festo Marktrock. Internacie, ĝi estas konata kiel la domo de InBev (antaŭe Interbrew), la plej granda bierfareja kompanio en la mondo. Fakte, la bierfarejo Stella Artois de InBev kaj la ĉefaj oficejoj dominas la tutan nordorientan parton de la urbo, inter la fervoja stacidomo kaj la kanalo al Meĥleno.




Enhavo






  • 1 Famuloj de Loveno


    • 1.1 Famuloj de la universitato de Loveno




  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Fotoj


  • 4 Esperanto-movado


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Famuloj de Loveno |



  • Cornelis Gemma

  • Lamberto la 1-a (Loveno)

  • Nikolao de Kastro



Famuloj de la universitato de Loveno |


  • Pastro Georges Lemaître (astronomo, proponinto de la Praeksplodo-teorio.)


Vidindaĵoj |



  • La urbodomo

  • La Granda Placo

  • Martelarenplein

  • De collegiale Sint-Pieterskerk in Brabantse hooggotiek (1425-ca. 1500)

  • Het Tafelrond, het derde (neo)gotische gebouw op de Grote Markt

  • La Fonske, een standbeeld aan de Sint-Pieterskerk

  • De Fiere Margriet (statuo)

  • De Lakenhal (1317-1345)

  • La Arenberg-kastelo

  • La botanika ĝardeno Hortus Botanicus Lovaniensis

  • La stacidomo

  • Abdij van 't Park

  • Het Sint-Donatuspark

  • La M-Muzeo



Fotoj |




Esperanto-movado |




Esperanto-arbo en Loveno


La 8-a Flandra Kongreso de Esperanto okazis en Loveno de la 15-a ĝis la 17-a de majo 1937.[1]


En Loveno okazis en 1982 la 38-a IJK.


Ekde la jaro 1989 funkcias en la urbo Esperanto-klubo Esperanto 3000.


Okaze de la jubilea jaro 2000 la loka Esperanto-klubo plantis Jubilean arbon ("Milleniumboom") en la urbocentro sur bordo de la rivero Dijle, kiu dek jarojn poste devis esti forigita pro alikonstruo de la bordo en tiu loko (el kiu fariĝis la Dijle-terasoj) ĝis ĝi fine trovis sian novan lokon en proksima parko.


En 2002 okazis en Loveno la Internacia Esperanto-Konferenco por OSIEK.



Referencoj |





  1. La Juna Vivo, aprilo 1939 (el Retarkivo 2007), paĝo 21.




Eksteraj ligiloj |




  • Loveno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Loveno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Informoj pri la loka Esperanto-klubo: "Esperanto 3000"


  • Oficiala retejo de la municipo (nederlande)


  • TTT-ejo de Marktrock (nederlande, angle)


  • Katolika Universitato de Loveno (nederlande, angle)












 
Provinco Flandra Brabanto

flago de la provinco Flandra Brabanto

Aarschot | Affligem | Asse | Beersel | Begijnendijk | Bekkevoort | Bertem | Bever | Bierbeek | Boortmeerbeek | Boutersem | Diest | Dilbeek | Drogenbos | Galmaarden | Geetbets | Glabbeek | Gooik | Grimbergen | Haacht | Halle | Herent | Herne | Hoegaarden | Hoeilaart | Holsbeek | Huldenberg | Kampenhout | Kapelle-op-den-Bos | Keerbergen | Kortenaken | Kortenberg | Kraainem | Landen | Lennik | Loveno | Liedekerke | Linkebeek | Linter | Londerzeel | Lubbeek | Machelen | Meise | Merchtem | Opwijk | Oud-Heverlee | Overijse | Pepingen | Roosdaal | Rotselaar | Scherpenheuvel-Zichem | Sint-Genesius-Rode | Sint-Pieters-Leeuw | Steenokkerzeel | Ternat | Tervuren | Tielt-Winge | Tienen | Tremelo | Vilvoorde | Wemmel | Wezembeek-Oppem | Zaventem |
Zemst | Zoutleeuw



Belgio | Provincoj



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51