Radó Kövesligethy
Radó Kövesligethy [koveŝligeti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kövesligethy Radó estis hungara astronomo, terfizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1909).
Radó Kövesligethy [1] naskiĝis kiel Konek Radó la 1-an de septembro 1862 en Verono. Li mortis la 11-an de oktobro 1934 en Budapeŝto.
Biografio |
Radó Kövesligethy frekventis gimnazion en Pozsony, dume li ofte pasis tempojn en observatorio de Miklós Konkoly-Thege. Li lernis astronomion kaj fizikon en universitato de Vieno, poste en 1883 li eklaboris en la jam menciita observatorio. En 1889 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto. Li fondis observatorion pri la skismoj por antaŭindiki la tertremojn. Li gvidis privatan observatorion de Géza Podmaniczky en Kartal. Post la 1-a mondmilito li estis akuzita pro nepruvitaj kontaktoj al Hungara Sovetrespubliko, tial li ne rajtis instrui ĝis 1924. Li ricevis memormedalon „Lóczy Lajos”.
Verkaro (elekto) |
Prinzipien einer theoretischen Astrophysik auf Grund mathemateische Spektralanalyse (1884)
A csillagászati földrajz kézikönyve (Manlibro de la astronomia geografio), (1899)
Seismonomia (1906)
A spektrumanalysis két paraméteregyenlete (1898)
Fontoj |
- biografio kun foto
- hungarlingva biografio