Vitelsbaĥoj
Vitelsbaĥoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono de la vitelsbaĥaj dukoj de Bavario ĉirkaŭ 1300 | ||
Devena nomo | Wittelsbach | |
Apero | 1180 [#] | |
Lando | Sankta Romia Imperio • Bavario [#] | |
Religio | katolikismo; en Svedio luteranismo en Palatinato 1556-1685 luteranismo/kalvinismo, poste denove katolikismo | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | grafo Otto la 1-a de Scheyern [#] | |
Branĉo de | Luitpoldings [#] | |
Branĉoj | Dinastio Palatinato-Simmern • Dinastio Palatinato-Zweibrücken [#] | |
Regadoj | ||
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio | ||
Ludoviko la Bavaro, Rupreĥto la 1-a, Karolo la 7-a | ||
Regado | 1314–1347, 1400–1410, 1742–1745 | |
Reĝo de Hungario | ||
Béla la 5-a | ||
Regado | 1305–1307 | |
Reĝo de Danio, Norvegio, Svedio | ||
Kristoforo de Bavario | ||
Regado | 1440/41/42–1448 | |
Palatinataj grafoj kaj princoj-elektistoj de Palatinato | ||
Regado | 13-a jarcento - 1777 | |
Sekvanto | (unuiĝo kun Bavario) | |
Dukoj, princoj-elektistoj kaj reĝoj de Bavario | ||
Regado | 11-a jarcento - 1918 | |
Sekvanto | (respubliko) | |
Reĝoj de Svedio | ||
Branĉo Palatinato-Zweibrücken | ||
Regado | 1654 – 1720 | |
Antaŭulo | Vasa | |
Sekvanto | Hesia dinastio | |
Reĝo de Grekio | ||
Otto la 1-a | ||
Regado | 1832–1862 | |
Antaŭulo | – | |
Sekvanto | Oldenburga dinastio | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La Vitelsbaĥoj (germane: Wittelsbacher) estas unu el la plej aĝaj nobelaj dinastioj de Germanio. Jam en la jaro 1000 dokumento mencias la grafon Otto la 1-a de Scheyern, latine Otto comes de Skyrum, kiun oni konsideras pra-patron de la Vitelsbaĥoj. El la vitelsbaĥa dinastio venis dum pluraj jarcentoj la regantoj de Bavario kaj de Palatinato. Ilia familia sidejo, mezepoka fortikaĵo, situis en Oberwittelsbach, parto de la urbo Aichach, en la nuna distrikto Aichach-Friedberg de Bavario.
Al la Vitelsbaĥoj apartenis, interalie:
Enhavo
1 Regantoj de la Sankta Romia Imperio
2 Reĝo de Hungario
3 Reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio
4 Princoj-elektistoj de Kolonjo
5 Regantoj de Palatinato
5.1 Grafoj de Palatinato
5.2 Princoj-elektistoj de Palatinato
6 Regantoj de Bavario
6.1 Dukoj de Duklando Bavario
6.2 Princoj-elektistoj de Bavario
6.3 Princoj-elektistoj de Palatinato-Bavario
6.4 Reĝoj kaj princoj-regantoj de Bavario
7 Reĝoj de Svedio
8 Reĝo de Grekio
Regantoj de la Sankta Romia Imperio |
Reĝoj kaj/aŭ Imperiestroj:
- 1314–1347: Ludoviko la 4-a, nomata Ludoviko la Bavaro
- 1400–1410: Rupreĥto la 1-a
- 1742–1745: Karolo la 7-a, aŭ Karolo Albreĥto
Reĝo de Hungario |
- 1305-1307: Otto la 3-a (Bavario), (1290-1312 duko de Duklando Malsupra Bavario), estis 1305-1307 kiel "Béla la 5-a" reĝo de Hungario.
Reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio |
- 1440-1448: Kristoforo la 3-a (Danio, Norvegio kaj Svedio), naskita kiel Christoph von Pfalz-Neumarkt
Princoj-elektistoj de Kolonjo |
1583 - 1761
Regantoj de Palatinato |
Grafoj de Palatinato |
1294 - 1356
Princoj-elektistoj de Palatinato |
ĝis 1623, kaj denove ekde 1648.
- 1610-1623 Frederiko la 5-a, estis ankaŭ reĝo Frederiko la 1-a de Ĉeĥio. Perdas la princo-elektistecon.
1648 La Vestfalia Paco kreas okan elektistecon kaj donas ĝin al la Palatinato. Bavario pluhavas la elektistecon gajnitan en 1623.
Regantoj de Bavario |
Dukoj de Duklando Bavario |
ĝis 1623
Princoj-elektistoj de Bavario |
1623 - 1777
La 25-an de februaro 1623 duko Maksimiliano la 1-a de Bavario ricevis la princo-elektistecon de Palatinato. (Komence nur persone, ekde 1628 eĉ herede.)
1623-1651 Maksimiliano la 1-a, estis ekde 1597 duko Maksimiliano
1651–1679 Ferdinando Maria, regis la unuajn jarojn sub regenteco de sia patrino Maria Anna de Aŭstrio (1610-1665).
1679–1726 Maksimiliano la 2-a Emanuelo, ankaŭ duko de Luksemburgo
1726–1745 Karolo Albreĥto, 1741-1743 ankaŭ reĝo de Bohemio, ekde 1742 Karolo la 7-a (Sankta Romia Imperio), imperiestro
1745–1777 Maksimiliano la 3-a Jozefo
Princoj-elektistoj de Palatinato-Bavario |
1777 - 1806
1777 La bavaria linio de la Vitelsbaĥoj formortas kaj la bavaria elektisteco nuliĝas. La palatinata princo-elektisto heredas la bavarian tronon kaj eknomas sin "princo-elektisto de Palatinato kaj Bavario". (vidu ankaŭ: Milito de bavara sukcedo)
1777-1799 Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario)
1799-1806 Maksimiliano la 4-a, ekde 1806 reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo
Reĝoj kaj princoj-regantoj de Bavario |
1806 - 1918
1806-1825 reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo, estis antaŭe princo-elektisto Maksimiliano la 4-a de Bavario. (Ne konfuzu kun princo-elektisto Maksimiliano la 1-a, 1623-1651.)
1825-1848 reĝo Ludoviko la 1-a
1848-1864 reĝo Maksimiliano la 2-a
1864-1886 reĝo Ludoviko la 2-a, la "fabela reĝo"
1886-1916 oficiale: reĝo Otto (mense malsana)
1886-1912 praktike: "princo reganta" (Prinzregent) Luitpold
1912-1913 praktike: "princo reganta" (Prinzregent) Ludoviko, ekde 1913 ankaŭ oficiale kiel reĝo
1913-1918 reĝo Ludoviko la 3-a
Reĝoj de Svedio |
1654 – 1720
1654–1660 Karolo la 10-a Gustavo
1660–1697 Karolo la 11-a
1697–1718 Karolo la 12-a
1718–1720 Ulrika Eleonora
Reĝo de Grekio |
1832 - 1862
- Otto la 1-a