Perua sturnelo




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Perua sturnelo


Perua sturnelo
Perua sturnelo


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Ikteredoj Icteridae

Genro:

Sturnella

Specio:
'S. bellicosa'



Dunomo


Sturnella bellicosa
(de Filippi, 1847)

Konserva statuso


{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Perua sturnelo









v  d  r


Information icon.svg



La Perua sturnelo (Sturnella bellicosa) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Sturneloj, kiu enhavas speciojn kies maskloj havas nigran aŭ brunan dorson kaj tre etendajn ruĝajn aŭ flavajn subajn partojn.


La Perua sturnelo reproduktiĝas ĉe la marbordo de norda Ĉilio, suda Ekvadoro, kaj ĉefe de Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj de malaltaj teroj aŭ de altaj altitudoj, intertajdaj marĉoj, terkultivejoj kaj paŝtejoj ĉirkaŭ 1,000 m super marnivelo. Senarbarigo de natura habitato permesis disigadon de la specio kiu estis vidata jam ekzemple en suda Kolombio, kie ne estis konita natura teritorio.


Maskloj estas striecbrunaj kun tre brilruĝaj gorĝo kaj brusto. La inoj estas pli senkoloraj kaj pli striecaj ol la maskloj. Ili estas ĝis 20 cm longaj kaj estas karakteraj pro ondeca flugmaniero simila al tiu de pego. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed foje ili manĝas semojn. Ĝi estas pli granda ol la Ruĝbrusta sturnelo, sed diferenciĝas pro ruĝblanka superokula strio kaj dorso nigra skvameca. Ĝi estas ankaŭ simila al la proksime parenca Blankabrova sturnelo, sed tiu havas nur blankan superokulan strion el superokule malantauen dum la Perua sturnelo havas tion kaj krome malgrandan ruĝan sekvon el la bekobazo al superokulo.


Por vidi la teritorion de la Perua sturnelo kliku sur tiu ligilo:
[1]



Referencoj |


  • BirdLife International 2004. Sturnella bellicosa. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.






Portala ikono Portalo pri Birdoj








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51