Maria la 2-a (Portugalio)
Maria la 2-a | ||
---|---|---|
Reĝino de Portugalio | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1819 (1819-04-04) en Rio-de-Ĵanejro | |
Morto | 15-an de novembro 1853 (1853-11-15) (34-jara) en Lisbono | |
Mortokialo | postnaskaj komplikiĝoj [#] | |
Tombo | Monaĥejo de São Vicente de Fora [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Ŝtataneco | Brazilo [#] | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | Dinastio Braganza [#] | |
Patro | Petro la 1-a de Brazilo [#] | |
Patrino | Maria Leopoldina de Aŭstrio [#] | |
Gefratoj | Petro la 2-a de Brazilo • Miguel, Prince of Beira • João Carlos, Prince of Beira • Princess Maria Amélia of Brazil • Franciska de Braganzo • Princess Januária of Brazil • Isabel Maria de Alcântara Brasileira • Paŭlino de Brazilo [#] | |
Edzo | Auguste de Beauharnais • Fernando la 2-a de Portugalio [#] | |
Idoj | Petro la 5-a • Ludoviko la 1-a • Infante João, Duke of Beja • Infanta Maria Anna of Portugal • Infanta Antónia of Portugal • Fernando de Portugalio • Infante Augusto, Duke of Coimbra [#] | |
reĝino de Portugalio | ||
Regado | 1826-1828 | |
Antaŭulo | Petro la 4-a, ŝia patro | |
Sekvanto | Mikaelo, ŝia onklo | |
2-a fojo | ||
Regado | 1834-1853 | |
Antaŭulo | Mikaelo, ŝia onklo | |
Sekvanto | Fernando la 2-a, ŝia edzo | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Maria la 2-a de Portugalio (Rio-de-Ĵanejro, 4-a de aprilo de 1819 - Lisbono, 15-a de novembro de 1853), reĝino de Portugalio, kromnome la Edukistino. Naskiĝinta en Brazilo, ŝi estis la ununura amerika virino kiu estis Ŝtatestro de eŭropa ŝtato, kvankam vere Brazilo en 1819 formis parton de Portugalio.
Ŝi estis la filino de la reĝo Petro la 4-a (Portugalio), kiu estis ankaŭ imperiestro de Brazilo laŭ la nomo de Petro la 1-a, kaj de lia unua edzino, la arkidukino Maria Leopoldina Josefa Carolina de Aŭstrio. Ŝi estis la dua kaj lasta virino kiu ascendis al la trono de Portugalio.
Entroniĝo |
En marto de 1826 mortiĝis la reĝo Johano la 6-a, kio kaŭzis krizon de sukcedo en la lando. Lia heredonto, Petro, estis proklamiĝinta imperiestro de Brazilo en 1822. Johano havis alian filon nome Mikaelo, kiu estis ekzila en Aŭstrio post estrado de serio da insurekcioj kontraŭ lia patro kaj la reĝimon liberalan.
La reĝo nomumis sian preferatan filinon, Isabel Maria, regentino ĝis kiam la "legitima heredonto revenu al la lando". Sed neniam lli precizigis kiu estos tiu heredonto, ĉu Petro, la imperiestro, ĉu Mikaelo, la princo en ekzilo.
Avertita ke la partianoj de lia frato pretis lokigi Mikaelon sur la tronon, Petro abdikis favore de sia plejaĝa filino, Maria de la Gloro, kiu estis nur 7jaraĝa, kondiĉe ke ŝi edziniĝu al sia onko Mikaelo kaj ke tiu akceptu la Liberalan Konstitucion kaj plenumu la regentecon ĝis kiam lia nevino atingu maturaĝon.
Mikaelo ŝajnigis ke li akceptas la proponon, sed kiam li alvenis al Portugalio, eltronigis la estontan reĝinon Maria kaj proklamiĝis reĝo, malvalidigante la liberalan konstitucion. Dum la reĝado de ŝia edzo, Maria vizitis diversajn kortegojn de Eŭropo, inklude tiun de sia avo en Vieno, krom tiujn de Londono kaj Parizo.
Petro abdikis la brazilan tronon en 1831 favore de sia filo Petro la 2-a de Brazilo klopodante reakiri la portugalan tronon. Tiele el sia sidejo en Azoroj atakis Mikaelon, kaj devigis lin abdiki en 1834. Maria la 2-a rehavis la kronon kaj sukcesis akiri la nuligon de la geedzeco kun sia onklo.
Reĝado |
La 26-an de januaro de 1835, kiam ŝi estis 15jaraĝa, edziniĝis al Karlo, duko de Leuchtenberg, filo de Eugène de Beauharnais kaj nepo de la imperiestrino Jozefino. Karlo mortiĝis la 28-an de marto tiujare, du monatojn post la geedzo.
La 1-an de januaro de 1836, Maria edziniĝis al princo Fernando de Saksio-Koburgo kaj Gotao, kiu regis kiel progeedza reĝo. Li ricevis la titolon, laŭ la portugala tradicio, post la nasko de sia unua filo, la heredonto.
Dum ŝia reĝado la reĝino Maria devis frunti insurekcion la 16-an de majo de 1846, kiu estis venkita de la reĝaj trupoj la 22-an de februaro de 1847. Ŝi ankaŭ proklamis leĝon por sekurigi la publikan sanon kaj eviti la etendon de la ĥolero tra la lando. Krome ŝi apogis politikojn kiuj helpis la pliigon de la edukan nivelon de la populacio.
Post diversaj gravedigoj kaj naskoj, la kuracistoj informis la reĝinon Maria pri la danĝero kiun kaŭzus por ŝia sano naski filon ĉiujare. Maria ne atentis la avertojn kaj mortiĝis naskante la princon Eŭgenio en 1853.