Supra Palatinato
Bazaj datumoj | |
---|---|
Federacia lando: | Bavario |
Ĉefurbo: | Regensburg |
Areo: | 9.691,03 km² |
Loĝantoj: | 1 092 339 (fine de decembro 2015) |
Loĝdenso: | 113 / km² |
Retejo: | www.regierung.oberpfalz.de |
Supra Palatinato (germane: Oberpfalz) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2015 ĝi havis 1 092 339 loĝantojn.
Ĉefurbo de la distriktaro estas Regensburg.
La teritorio situas en la orienta parto de Bavario kaj limas al
- kvar aliaj bavariaj distriktaroj: Meza Frankonio, Supra Frankonio, Malsupra Bavario, Supra Bavario;
Ĉeĥa Respubliko.
La nomo de la distriktaro reiras al divido de la dinastio Wittelsbach post la morto de duko Ludoviko la 2-a, "la severa" (ne konfuzenda kun la multe pli posta reĝo Ludoviko la 2-a) en 1294 al du branĉoj: Pfalz (Palatinato) kaj Bayern (Bavario). La palatinata branĉo ricevis teritoriojn en norda Bavario, kiuj poste estis nomitaj "Supra Palatinato en Bavario". Kiam en la 19-a jarcento la administrado de Bavario estis restrukturita, oni nomis parton de la nova reĝlando "Supra Palatinato".
Administra divido |
Supra Palatinato konsistas el sep distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj.
Eksterdistriktaj urboj |
- Amberg
- Regensburg
- Weiden
Distriktoj |
- distrikto Amberg-Sulzbach
- distrikto Cham
- distrikto Neumarkt (Supra Palatinato)
- distrikto Neustadt an der Waldnaab
- distrikto Regensburg
- distrikto Schwandorf
- distrikto Tirschenreuth
|