Rozacoj
Floro de Rosa arvensis | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Subfamilioj | ||||||||||
Rosoideae | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Rozacoj (Rosaceae[1]) estas planta familio el la dukotiledonaj plantoj, el ordo rozaloj (Rosales), kun 100-120 genroj kaj 3-4000 specioj. Al ĝi apartenas ekzemple rozo, pomarbo, pirarbo, prunujo, fragujo k.a..
La specioj estas falfoliaj aŭ ĉiamverdaj arboj, arbustoj aŭ plurjaraj herboj.
Enhavo
1 Karakterizaĵoj
2 Taksonoj
3 Referencoj
4 Vidu ankaŭ
Karakterizaĵoj |
La folioj staras ĉiam dise, kun stipulo. Ili ne havas endospermiojn, nombro de sepaloj kaj petaloj estas same 5. Ĉe tiuj plantoj elformiĝis la kvinronda, kvinnombra (po rondoj) floro. La floroj staras malofte sola, plej ofte grupiĝas en diversaj infloreskoj. La floro estas duseksa, kun aktinomorfa simetrio, kun insekta polenado.
La nombro de stamenoj estas multa aŭ pluroblo de 5. la ovario staras sube, la fruktoj estas foliklo, akeno, drupo aŭ ŝajnfruktoj.
Taksonoj |
- Genro Dukesneo
- Genro Polylepis
Referencoj |
↑ rozacoj en vortaro.net
Vidu ankaŭ |
- Fajrobrulo
- umeo
- geumo
- okpetalulo