Verduno
- Tiu ĉi artikolo temas pri franca urbo. Pri aliaj lokoj de la sama nomo temas artikolo Verduno (apartigilo).
| Verduno | ||
france: Verdun | ||
| urbo | ||
Verduno | ||
| ||
Oficiala nomo: Verdun | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
Regiono | Grand Est | |
Departemento | Meuse | |
| Arondismento | Verduno | |
| Historia regiono | Libera regna urbo | |
| Riveroj | Mozo, Scance | |
| Situo | Verduno | |
| - alteco | 217 m s. m. | |
| - koordinatoj | 49°09′39″N 05°23′18″E / 49.16083°N, 5.38833°O / 49.16083; 5.38833 (Verduno) | |
| Plej alta punkto | ||
| - alteco | 330 m s. m. | |
| Plej malalta punkto | ||
| - alteco | 194 m s. m. | |
| Areo | 31,03 km² (3 103 ha) | |
| Loĝantaro | 18 291 (2011) | |
| Denseco | 589,46 loĝ./km² | |
| Urbestro | Arsène Lux | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 55100 | |
| INSEE | 55545 | |
| Aŭtokodoj | 55 | |
Situo kadre de Verduno de Francio | ||
Situo kadre de Verduno de Loreno | ||
Retpaĝo: verdun.fr | ||
Verduna citadelo
Verdun, en esperanto Verduno[1], estas franca urbo, lokiĝas en la departemento Meuse kaj en la regiono Grand Est. Ĝi estas ĉefurbo de arondismento. Ĝiaj loĝantoj nomiĝas Verdunois en la franca lingvo.
Ĝi estas subprefektejo de la Franca departemento Meuse kun Commercy.
Situo |
Verdun-on trafluas rivero Meuse, en Esperanto nomata Mozo. Ekde Verduno la rivero estis navigebla ĝis Norda Maro.
Ĝis 1970 la oficiala nomo de la urbo estis Verdun-sur-Meuse (Verdun ĉe Mozo).
Historio |
La unua skriba mencio de la urbo datiĝas el la 3-a jarcento kiel Virodunum. Dun estas kelta vorto kiu signifas fortikaĵo kaj ver estas verŝajne eŭska vorto por vadejo aŭ rivero.
La traktato de Verdun estas internacia jura akto redaktita je la 11-an de aŭgusto 843.
La urbo estis komerca. Oni vendis sklavojn al islama Hispanio. Estis verduna komercisto kiu kuniris Johano de Gorzo en Kordovo en 953.
Verduno estas fama pro batalo, kiu okazis dum la Unua Mondmilito, dum dek monatoj de 1916.
Loĝantoj |
Eĉ kun nur ĉirkaŭ 20.000 loĝantoj Verdun estas la urbo kun la plej granda loĝantaro en ĝia departamento.
↑ PIV