Espach-parko
La teritorio de la nuna Espach-parko (germane: Espachpark) en Erfurto, Germanio, havas ravan historion ripozumlokan tuŝantan ankaŭ la pereintan Espach-naĝejon (germane: Espachbad)
Banejo |
En 1899 oni ebligis, ke en la eksa ujo de Gera estiĝus moderna naĝejo aperta kun longeco de 150 metroj kaj larĝeco de 26 metroj; licencon pri la tenado akiris s-ro Ferdinand Zinserling. Sed jam en 1839 estis lupreninta Adam Eichhorn parton de la t.n. Geilfusch-ĝardeno el kiu evoluis naĝejo ekde 1843. Problemo tiam estis ke la reĝa administracio pri remparoj daŭre rezervis al si la rajton je alia uzo en kazo de neceso. Fakte uzis ĝin post 1867 la armeo, ne la erfurtanoj. Ekde 1885 malriĉuloj tamen rajtis banadi surloke, ankaŭ ĉe la apuda Kartuzia muelejo, kies propulsiloj turniĝantaj kirligis la akvon. Supozigis al la gastoj ke moviĝanta akvo havus plian sanan efikon - fakte tri aliaj muelejoj erfurtaj sekve ankaŭ ofertis tiaĵon malsenkoste. Post la malfermo de pluaj publikaj naĝejoj ĉirkaŭ 1900 tiaj "ondaj naĝejoj" ne plu necesis.
Post 1945 la naĝejo alikonstruitis kun sablokesto kaj libera ŝtuparo kondukanta al la porinfana naĝakvujo. Post 1950 alvenis novaj areoj por pligrandigi la ripozumherbaro. Post 1991 la tuto malfunkciis pro kadukiĝo. Je la komencigho de la 21-a jarcento la urba konsilio de Erfurto permesis rearanĝon - ne plu kiel naĝejon sed kiel parkon laŭ severaj reguloj pri monumentprotektado.
Espach-parko |
La restintaĵoj de la naĝejo sole do monumentprotektitis jam en 1998; post necerta periodo la statuso restarigitis sed ne plu por ununura monumentprotektinda objekto sed koncerne la tutan teritorion de la historiaj rempar- kaj kluzozonoj. Kvankam naĝejfarado ne plu permesitis la elemento akvo kontinue gravus kiel ankaŭ la elemento ligno. Pluse integriĝu infanĝardeno (Rasselbande) pro la jam tiam ekzistanta demandego pri infanvartejlokoj enurbaj. La komisiitaj arkitektaj burooj kreu sekve kreive ensemblon kombinan inter pejzaĝa, luda, sporta kaj ekologia parko. Finfarado estis en 2011; rezulto estis deca kaj malsintrudema enurba parko verdega. Defioj grandaj estis la enmeto de moderna infanĝardeno en kvietan parkon kaj la bona uzo de la iamaj akvaj ujoj por superkonstruado, krome la nova, diferenca akvofunkcio enparka. Rimarkitis ke la situo de la parko ĉe malvarmaera zone trovighanta ĝuste ĉe la rando de la urbokerno dum someraj monatoj pozitive influus la enurban bonstaton klimatan.
Ekde 2013 la iama naĝeja ejo servas kiel kafejo. Tiamaniere la decido de la granda urbesto Richard Breslau pri instaligo de flueg-foso farita antaŭ pli ol jarcento nerekte ankaŭ al la moderna urbo de Erfurto alportis novajn ripozumlokojn kaj ensorĉitajn areojn belpezjaĝajn. La plej proskima parko estas Luiza-parko sterniĝanta en la direkto de Erfurt-Hochheim.
Eksteraj ligiloj |
- Gazetartikolo pri kafejstarigo en la eksa naĝeja enirejdomo
- Hejmpaĝo kafeja kun historia superrigardo pri la ĉirkaŭaĵoj