Schrobenhausen
Schrobenhausen | |||||
| |||||
Federacia lando | Bavario | ||||
Distriktaro | Supra Bavario | ||||
Distrikto | Distrikto Neuburg-Schrobenhausen | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 48°32′N 11°16′O / 48.533°N, 11.267°O / 48.533; 11.267 (Schrobenhausen)Koordinatoj: 48°32′N 11°16′O / 48.533°N, 11.267°O / 48.533; 11.267 (Schrobenhausen) | ||||
Alto super la marnivelo | 409 m | ||||
Areo | 75,31 km² | ||||
Loĝantaro | 16979 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 08252 | ||||
Poŝtkodo | 86529 | ||||
Aŭtomobila kodo | ND | ||||
Oficiala Municipokodo | 09185158 | ||||
Komunumestro | Karlheinz Stephan | ||||
Titolo de komunumestro | 1. Bürgermeister | ||||
Partio de komunumestro | CSU | ||||
Adreso de la administrejo | Lenbachplatz 18 | ||||
Oficiala retejo | https://www.schrobenhausen.de/ | ||||
Schrobenhausen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Neuburg-Schrobenhausen kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 16 979 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schrobenhausen, al kiu apartenas la teritorioj de la ĉirkaŭaj komunumoj Berg im Gau, Brunnen, Gachenbach, Langenmosen kaj Waidhofen, sed ne mem la urba teritorio de Schrobenhausen.
En Schrobenhausen naskiĝis la pentristo Franz von Lenbach. Lia naskiĝdomo nun estas muzeo.
La kerno de Schrobenhausen havas grandparte konservitan fortikaĵ-muraron kun pluraj turoj. Oriente de la urbokerno, inter ĝi kaj kvartalo Mühlried, trafluas rivero Paar.
|