Ukronio




Ukronio estas literatura, kaj kinarta ĝenro sed ankaŭ filozofia fako. Ukroniaj rakontoj okazas en realeca medio kiu daŭre fidelas la konitan Historion sed la aŭtoro arbitre almiksigas unu trafan ŝanĝon en la sinsekvo de la eventoj kies konsekvencoj tute modifos la rakonton. La verkisto do reskribas historion baze de vera historia fundamento. Kiel, kial kaj kiam la disiĝo inter vera historio kaj imaga rakonto (t.n. la «diverĝa punkto») okazas do determinas la tutan intrigon.


Ukronia literaturo metas demandon: «Kio okazus se Historio disvolviĝis malsame?». Sub tiu rigardo, Ukronio estas tre maljuna ĝenro, ĉieestanta en filozofio. La plej frua ekzemplo de ukronio aperas en la verko de Tito Livio (59 a.K.-17 p.K.), Historio de Romo ekde ĝia fondiĝo. En livro 9, sekcio 17-19, Tito Livio pripensas la eblecon ke Aleksandro la Granda decidu ekspansii la imperion de sia patro okcidenten anstataŭ orienten kaj sturmataki Romon en la 4-a jarcento a.K.. Lia ĉefa demando estas: «Kio estus la rezulto se Romo militis kontraŭ Aleksandro?»


La unua verko plene ukronia certe estas romano de Louis Napoléon Geoffroy-Château, Napoléon et la conquête du monde, 1812-1832 (1836) (Napoleono kaj la militakirado de la mondo, 1812-1832) ankaŭ konita sub la titolo Napoléon apocryphe (Apokrifa Napoleono). En la libro, Geoffroy-Château postulas ke Napoleono fuĝis el Moskvo antaŭ la fama vintro 1812. Li tiel havis sufiĉe da militfortoj por invadi la mondon.


La ĝenro ukronio konservas firmajn rilatojn kun sciencfikcio, kvankam ĝi ne nepre okazas en la estonteco. Kiam ukronio ankaŭ alpaŝas temojn kiel tempovojaĝo en kiu, dank'al teknikaj rimedoj, eblas vojaĝi estintecen por modifi la sinsekvon de eventoj, ĝi definitive kunfandiĝas kun sciencfikcio.




Enhavo






  • 1 Etimologio


  • 2 Ekzemplo de diverĝaj punktoj


  • 3 Listoj de ukroniaj verkoj


    • 3.1 Libroj


    • 3.2 Filmoj kaj serioj







Etimologio |


Ukronio estas neologismo elfarita baze de la vorto Utopio (Loko kiu ne ekzistas). Ukronio (el la greka οὐ/u = ne, kaj χρόνος/chronos = tempo) do volas diri «tempo kiu ne ekzistas».


La vorton kreis la franca filozofo Charles Renouvier, en 1876, kun la libro Uchronie (l'utopie dans l'histoire) : esquisse historique apocryphe du développement de la civilisation européenne tel qu'il n'a pas été, tel qu'il aurait pu être (Ukronio (utopio en historio) : historia apokrifa skizo de l'evoluo de la eŭropa civilizacio tia kia ĝi ne estis, tia kia ĝi povus esti)..


Ankaŭ aŭditaj estas la esprimoj AlihistorioAlternativa historio rekte el la angla Alternate history. Fakte, Alternativa historio estas pli uzita en ĝermandevenaj lingvoj kaj ukronio en latindevenaj lingvoj. En esperanto, ambaŭ esprimoj estas akcepteblaj.



Ekzemplo de diverĝaj punktoj |



  • Se la dinosaŭroj ne malaperus…

  • Se la Romia imperio ne malaperus…

  • Se la nigra morto tute ekstermus la Eŭropan loĝantaron…

  • Se Kristoforo Kolumbo ne malkovrus Amerikon…

  • Se la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko gajnus la Usonan Enlandan Militon…

  • Se ne ekzistus pli moderna veturilo ol vapormaŝino… (steampunk en la angla)

  • Se la Unua mondmilito neniam okazus…

  • Se la Duan mondmiliton gajnus Adolf Hitler…



Listoj de ukroniaj verkoj |



Libroj |




  • 2004 The plot against America, Philip Roth imagas venkon de Charles Lindbergh kontraŭ Franklin Delano Roosevelt dum usonaj balotoj en 1941, tiel Usono substrekas neagresan pakton kun nazia Germanio...


  • 1969 Ada or Ardor: A Family Chronicle, Vladimir Nabokov okazas en Nord-Ameriko koloniita de cara Rusio.


  • 1962 The Man in the High Castle, Philip K. Dick konsideras la eventualecon ke nazioj kaj japanoj gajnis la duan mondmiliton.


  • 1952 A Sound of thunder, novelo de Ray Bradbury.


  • 1876 Uchronie (l'utopie dans l'histoire) : esquisse historique apocryphe du développement de la civilisation européenne tel qu'il n'a pas été, tel qu'il aurait pu être, Charles Renouvier reskribas mil jarojn de historio per la simpla frazo « se la Antonaj imperiestroj ekzilis kristanoj », tiel Romia imperio ne kristaniĝis sed barbaroj jes.


  • 1836 Napoléon et la conquête du monde, 1812-1832, Louis Napoléon Geoffroy-Château, Napoleono fuĝis el Moskvo antaŭ la fama vintro 1812. Li tiel havis sufiĉe da militfortoj por invadi la mondon.



Filmoj kaj serioj |



  • Sliders estas televida serio kies intrigoj pritraktas paralelajn mondojn, ukroniojn kaj tempovojaĝojn.



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto