Tria koncilio de Konstantinopolo








































Tria koncilio de Konstantinopolo

6-a Ekumena Koncilio
Dato

680
Agnoskita de

katolikoj kaj ortodoksanoj
Antaŭa koncilio

Dua koncilio de Konstantinopolo
Posta koncilio

Dua koncilio de Niceo (katolika), Kvara koncilio de Konstantinopolo (ortodoksa)
Kunvokita de
Imperiestro Konstantino la 4-a
Prezidita de
Imperiestro Konstantino la 4-a
Nombro da partoprenantoj
La dokumentoj havas de 43 al 174 subskriboj.
Ĉeftemo

Monotelismo

La Tria koncilio de Konstantinopolo, okazinta de la 7-a de novembro 680 al la 16-a de septembro 681.
Ĝi estis kunvokita de la romia imperiestro de oriento Konstantino la 4-a, kaj prezidita de li mem. La ĉefaj rolludantoj en tiu ĉi koncilio, la tria okazinta en la sama urbo, estis Konstantino la 4-a kaj la la patriarko Sergio; ankaŭ du papoj: Agatono kaj Leono la 2-a.


La celo de la koncilio, ekde doktrina vidpunkto estis la problemoj pro la herezo monotelismo, kiu rekonis en Jesuo nur unu volon kaj unu naturon: la dia. Ĝi estas sukceda doktrino de la monofizitismo kiu nur akceptas en la homo-dio nur unu naturo: la Logos.


La ĉefa kontribuo de la Tria koncilio de Konstantinopolo estis la dogma difinado laŭ la voloj kaj operacoj de Jesuo. Ĉi tiu koncilio fermas la tiel nomataj "kristologiaj koncilioj". Ĝi resumas la doktrinon pri Kristo tiel kiel la Patroj de la Eklezio komprenis ĝin en la unuaj tempoj.









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto