Adam Oehlenschläger
Adam Oehlenschläger | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de novembro 1779 (1779-11-14) en Kopenhago, Danio | |
Morto | 20-an de januaro 1850 (1850-01-20) (70-jara) en Kopenhago, Danio | |
Lingvoj | dana lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Danio [#] | |
Alma mater | Universitato de Kopenhago [#] | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Joachim Conrad Oehlenschläger [#] | |
Gefratoj | Sophie Ørsted [#] | |
Profesio | ||
Profesio | poeto • dramisto • verkisto • aŭtobiografo • libretisto • universitata profesoro • kantotekstisto [#] | |
Verkoj | The golden horns Der er et yndigt land Aladdin [#] | |
Honorigoj | Pour le Mérite for Sciences and Arts [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Adam (Gottlob) OEHLENSCHLÄGER (naskiĝis la 14-an de novembro, 1779, mortis la 20-an de januaro, 1850) estis dana poeto kaj verkisto de spektakloj. Li ankaŭ estis aktoro kaj profesoro. Oehlenschläger interalie verkis la danan nacian himnon Der er et yndigt land (Ho, vi ĉarmega land') kaj la konatan poemon Guldhornene (La oraj kornoj). Oni konsideras lin la lanĉinto de romantismo en Danion, kaj li freŝe novigis la Danan poezian lingvaĵon.
Vivo |
Oehlenschläger naskiĝis en Vesterbro (nuntempe parto de Kopenhago). Post famiĝo li germanecigis sian nomon en 1803.
Lia provado por esti aktoro de 1797 ĝis 1799 malsukcesis. Li daŭrigis studi, kaj de 1800 li studis juron en la Universitato de Kopenhago. Dum lia jura studo li ankaŭ verkis poemojn. En 1801 li gajnis arĝentan medalon sia universitato per
traktaĵo pri la ebleco anstataŭigi la grekan mitologion per la indiĝena
nordia en la poezio. Li komencis kiel romantisma poeto kaj eldonis en decembro 1802 sian unuan poemaron Digte 1803 ("Poemoj 1803). Tiulibre aperas lia plej fama poemo, Guldhornene, gemo de la Nordia romantismo kaj ankoraŭ legendaĵo en Danaj lernejoj.
En 1810 Adam OEHLENSCHLÄGER profesoriĝis pri estetiko je la
Kopenhaga Universitato. En 1829 li estis laŭrumata en Katedralo de Lund kiel "la poeta reĝo de Nordio".
Li mortis en Kopenhago.
En Esperanto aperis |
Aladdin (parto) ; Hakon Jarl (parto) ; Printempa himno ; La dana nacia himno. - En: Dana antologio ; p. 52 - 72