Distrikto Rastatt


















































Blazono
Mapo

blazono

mapo
bazaj informoj

federacia lando:

Baden-Virtembergo

distriktaro:

Karlsruhe

regiona ligo:

Meza Supra Rejno
administra sidejo:
Rastatt
areo: 738 km²
Loĝantoj:
230 216 (fine de decembro 2017)

Loĝdenso:
302 po km²

Aŭtokodo:
RA (Rastatt)

Oficiala kodo:
08216

La distrikto Rastatt [raŝtat] situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Rastatt. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo Meza Supra Rejno. La distrikto kovras parton de la rejna valo kaj de la norda Nigra Arbaro; la rivero Rejno estas ĝia okcidenta limo kaj dividas Germanion oriente kaj Francion okcidente.


La distrikto havas areon de 738 km², kaj fine de decembro 2017 ĝi havis 230 216 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Karlsruhe norde, Calw oriente, Freudenstadt sudoriente kaj Ortenau sude, krome en nordokcidento kun mallonga komuna limo la distrikto Germersheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. En la okcidento, la rivero Rejno konsistigas naturan limon al la najbara ŝato Francio kun siaj arondismentoj Wissembourg kaj Haguenau ene de la departemento Bas-Rhin. La eksterdistrikta urbo Baden-Baden komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto.




Enhavo






  • 1 Administra divido


  • 2 Partneraj regionoj


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Esperanto en la distrikto


  • 5 Eksteraj ligiloj





Administra divido |


La distrikto konsistas el 23 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.


Urboj:




  1. Bühl (29.499)


  2. Gaggenau (29.579)


  3. Gernsbach (14.621)


  4. Kuppenheim (7.617)


  5. Lichtenau (5.144)


  6. Rastatt (47.645)


Neurbaj komunumoj:




  1. Au am Rhein (3.362)


  2. Bietigheim (6.047)


  3. Bischweier (3.187)


  4. Bühlertal (8.148)


  5. Durmersheim (12.132)


  6. Elchesheim-Illingen (3.273)


  7. Forbach (5.520)


  8. Hügelsheim (4.698)


  9. Iffezheim (4.931)


  10. Loffenau (2.703)


  11. Muggensturm (6.234)


  12. Ötigheim (4.357)


  13. Ottersweier (6.347)


  14. Rheinmünster (6.526)


  15. Sinzheim (11.166)


  16. Steinmauern (2.908)


  17. Weisenbach (2.638)


Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.



Partneraj regionoj |


Partneraj regionoj en Eŭopo estas




  • Flag of Finland.svg la urbo Vantaa (Finnlando)


  • Flago-de-Italio.svg la provinco de Pesaro kaj Urbino (Italio)



Eksteraj ligiloj |


  • oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)


Esperanto en la distrikto |


La distrikta Esperanto-grupo inkluzivas plurajn familiojn movade aktivajn - aparte el la urbo Rastatt kaj la iom pli norda komunumo Durmersheim. En seminariejo de la distrikta ĉefurbo okazis pluraj kongresoj de Germana Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Junularo kaj la Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo, inkluzive de la Germana Esperanto-Kongreso de la movade "jubilea jaro" 1987, dum kiu la internacia lingvo centjariĝis. La distrikta grupo inter alie ankaŭ organizis la tradukon kaj eldonon de la inter germanlingvaj infanoj tre konata libro La malgranda sorĉistino de la aŭtoro Otfried Preussler en Esperanto.






Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Distrikto Rastatt en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Oficiala retejo





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto