Emílio Cid
Emílio Cid | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1960 (1960-04-23) (58-jara) |
Ŝtataneco | Brazilo |
Profesio | esperantisto |
Lingvoj | Esperanto |
Emílio CID, plene Emílio Carlos Vaz CID (naskiĝis la 23-an de aprilo 1960) estas brazila komercisto kaj esperantisto el San-Paŭlo, ekde 2016 estrarano de Universala Esperanto-Asocio.
Li estas instruisto pri la germana, ekinstruis Esperanton en 1981 en la ŝtata universitato UNICAMP, kaj estas diplomita pri sociaj sciencoj ĉe UNIMES. Li estas estrarano de la asocio Libero por la Lingvoj kaj ĉefdelegito de UEA por Brazilo. Emílio Cid estas delonga aktivulo pri informado.
La 23-an de julio 2016 Cid estis elektita en la Estraron de UEA por la oficperiodo 2016–2019[1]. Li respondecas pri informado, Amikoj de Esperanto kaj Zamenhof-Jaro[2].
Referencoj |
↑ La Komitato de UEA elektis en granda unuanimeco – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 628, 2016-07-25.
↑ Respondecoj de la UEA-estraranoj – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 631, 2016-08-20.
Ekstera ligilo |
Emílio Cid ĉe Twitter