Molanasoj
Komuna molanaso (Somateria mollissima) en eklipsa plumaro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Molanasoj estas grandaj birdospecioj de la grupo de maraj anasoj en la genro Somateria. La Stelera molanaso, spite sian nomon, estas en diferenca genro.
Ĉiuj el la tri vivantaj specioj reproduktiĝas en plej malvarmaj latitudoj de la Norda Hemisfero.
La lanugo de molanasoj, kaj ankaŭ de kelkaj aliaj anasoj kaj anseroj, estis tradicie uzataj por plenigi kusenojn, kapkusenojn kaj peplomojn – fakte tio tre ofte nomigas tipon de peplomo konata kiel molanasa peplomo aŭ anaspeplomo.
Specioj |
Komuna molanaso Somateria mollissima
Reĝa molanaso Somateria spectabilis
Okulvitra molanaso Somateria fischeri
Stelera molanaso Polysticta stelleri
Ĉiuj el la tri kvar specioj estas de markata seksa duformismo, kun brunecaj inoj kaj buntaj maskloj de koloraj kapobildoj kaj nigraj flugilpintoj.
Du nepriskribitaj specioj estas konataj el fosilioj, unu el meza Oligoceno en rokoj de Kazaĥio kaj alia el fina Mioceno aŭ komenca Plioceno ĉe minejo Lee Creek, Usono. La unua povus fakte ne aparteni al tiu genro.
Referencoj |
| ||||||||||||||||||||