Episkopujo de Dol













La malnova episkopujo de Dol-de-Bretagne


La episkopujo de Dol (latinlingve : dioecesis Dolensis) estis malnova diocezo de la Romkatolika Eklezio en Francio.


Ĝi estis unu el la naŭ historiaj diocezoj aŭ episkopujoj de Bretonio. La teritorio de la diocezo respondis al la Lando de Dol kaj la episkopejo estis en Dol-de-Bretagne.




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Sub la franca Revolucio




  • 2 Subdividoj


  • 3 Notoj kaj referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


Ĝia ekzisto estas atestita ekde la 6-a jarcento, kaj la tradicio atribuas ĝian fondiĝon al sankta Samsono. Ĝi tenas sian riĉecon de la volo de la reĝoj Nevenoeo kaj Salomono, kiuj volis certigi religian aŭtonomecon al Bretonio, ĝis tiam ligita al la eklezia provinco de Tours, kaj favoras la altigon de Dol al ĉefepiskopujo en ĉirkaŭ 848.


La nova eklezia provinco enhavis la malnovajn diocezojn de Vannes, Quimper, Léon kaj Alet, same kiel la novajn diocezojn de Dol, Saint-Brieuc kaj Tréguier.



Sub la franca Revolucio |


Okaze de la kreo de la departementoj, la paroĥoj de la dekanujo de Dol estas enigitaj en la departementon Ille-et-Vilaine; tiuj de la dekanujo de Lannion, dividitaj inter la departementoj Côtes-du-Nord kaj Finistère; tiuj de la escepto de Saint-Samson, enigitaj en la departementon Eure.
La 13-an de februaro 1880, la ĉefepiskopoj de Rennes estis permesitaj aldoni al sia titolo tiun de episkopo de Dol.


Ĝi estis la episkopujo de Francio, kiu havis la plej grandan nombron da enklavoj en aliaj episkopujoj, 49 de la 96 paroĥoj konsistigis 33 enklavojn kaj en Bretonio kaj en Normandio (kiel la escepto de Saint-Samson)[1].



Subdividoj |


La episkopujo de Dol estis sia propra ĉefdiakonujo, entenis antaŭ la Revolucio 90 paroĥojn kaj 7 subparoĥoj en Bretonio kaj 4 paroĥoj de Normandio disigitaj sur 7 dekanujoj :




  • Dol, ariganta la paroĥojn ĉirkaŭ la abatejo-episkopejo kaj la enklavoj de la episkopujo de Rennes


  • Bobital, ariganta la enklavojn de la episkopujo de Saint-Malo


  • Coëtmieux, ariganta la enklavojn de la episkopujo de Saint-Brieuc


  • Lanvollon, por la restantaj enklavoj de la episkopujo de Saint-Brieuc


  • Lannion, ariganta la enklavojn de la episkopujo de Tréguier


  • Lanmeur, por la restantaj enklavoj de la episkopujo de Tréguier, tiu de la episkopujo de Léon kaj tiu de la episkopujo de Kernevo

  • la escepto de Saint-Samson, ariganta la enklavojn en Normandio



































































































































































































































































































































































































































































































Paroĥo Dekanlando —
Baguer-Morvan Dol —
Baguer-Pican Dol —
Bonaban Dol —
Bonnemain Dol —

La Boussac kaj Broualan
Dol —
Carfantin Dol —
Cendres Dol —
La Chapelle-aux-Filzméens Dol —
Cherrueix Dol —
Cuguen Dol —
Abatejo de Dol Dol —
Crucifix de Dol Dol —
Notre-Dame de Dol Dol —

Epiniac kaj La Vieuville
Dol —
La Fresnais Dol —
Hirel Dol —
Lanhélin Dol —
Lanvallay Dol —
Lillemer Dol —
Meillac Dol —
Miniac-Morvan Dol —
Mont-Dol Dol —
Pleine-Fougères Dol —

Plerguer (Le Tronchet)
Dol —
Plesder Dol —
Pleudihen Dol —
Pleugueneuc Dol —
Roz-Landrieux Dol —
Roz-sur-Couesnon Dol —
Sains Dol —
Saint-Broladre Dol —
Saint-Georges-de-Gréhaigne Dol —
Saint-Guinoux Dol —
Saint-Hélen Dol —
Saint-Léonard Dol —
Saint-Marcan Dol —
Saint-Pierre-de-Plesguen Dol —
Saint-Solen Dol —
Trémeheuc Dol —
Tressaint Dol —
Tressé Dol —
Vildé-Bidon Dol —
Vildé-la-Marine Dol —
Le Vivier Dol —
Aucaleuc Bobital —
Bobital Bobital —
Illifaut Bobital —
La Landec Bobital —
Langan Bobital —
Languenan Bobital —
La Nouaye Bobital —
Le Hinglé Bobital —
Le Lou-du-Lac Bobital —
Saint-André-des-Eaux Bobital —
Saint-Carné Bobital —
Saint-Coulomb Bobital —
Saint-Ideuc Bobital —
Saint-Jacut Bobital —
Saint-Judoce Bobital —
Saint-Launeuc Bobital —

Saint-Méloir-près-Bourseul
Bobital —

Saint-Méloir-près-Hédé
Bobital —
Saint-M'Hervon Bobital —

Saint-Samson-jouxte-Livet
Bobital —
Saint-Thual Bobital —
Saint-Uniac Bobital —
Sainte-Urielle Bobital —
Trébédan Bobital —
La Fontenelle — —
Rimouxx — —
Saint-Rémy-du-Plain — —
Bréhat Lanvollon —
Coëtmieux Coëtmieux —
Kérity Lanvollon —
Landébia Coëtmieux —
Landéhen Coëtmieux —
Langast Coëtmieux —
Lanloup Lanvollon —
Lanvollon Lanvollon —
Perros-Hamon Lanvollon —
Saint-Glen Coëtmieux —
Saint-Quay Lanvollon —
Locquénolé Lanmeur —
Coadout Lanmeur —
Lanmeur Lanmeur —
Lanmodez Lannion —
Lanvellec Lanmeur —
Loguivy-lès-Lannion Lannion —
Perros-Guirec Lannion —
Trévou-Tréguignec Lannion —
Conteville Saint-Samson —
Marais-Vernier Saint-Samson —
Saint-Samson-de-la-Roque Saint-Samson —
Saint-Samson-sur-Risle Saint-Samson —
— — —


Notoj kaj referencoj |





  1. ↑ La carte des diocèses de France avant la Révolution, Jacques Dubois, Annales. Économies, Sociétés, Civilisations, 1965, volumo 20, numero 4, pp. 680-691, legi el la reto




Eksteraj ligiloj |




  • angle diocezo Dol sur www.catholic-hierarchy.org


  • angle diocezo Dol sur www.gcatholic.org


  • angle Georges Goyau, « ĉefdiocezo Rennes », Katolika Enciklopedio, vol. 12, Nov-Jorko, kompanio Robert Appleton, 1911





Popular posts from this blog

Shield only combat

How to get order event after placing order using observer in admin side?

When to use Mage::getSingleton() in my custom module/Ext