Prezidanto de Litovio
Dalia Grybauskaitė | |
---|---|
Prezidantino de Litovio | |
Komenco de oficeco | 17-a de majo 2009 |
Ĉefministro | Andrius Kubilius |
Antaŭulo | Valdas Adamkus |
Biografiaj datoj | |
Naskiĝo | la 1-an de marto 1956(nun 1956-03-01) en Vilnius |
Nacieco | litova |
Vidu ankaŭ biografian portalon | |
La prezidento de la Respubliko Litovio estas la litova ŝtatestro.
En la respubliko Litovio, ŝtato de parlamenta demokratio, la taskoj de la ŝtatestro parte limiĝas je ceremoniaj funkcioj kaj la politikaj funkcioj havas malvastajn limojn.
La prezidento nomumas kaj demisiigas la ĉefon de la litova ekzekutivo (la registaro), la ĉefministron, kies registaro dependas de subteno de plimulto el la membroj de la nacia parlamento Seimas.
Enhavo
1 Balotoj
2 Respubliko Litovio (1918 - 1940)
3 Respubliko Litovio (ekde 1990)
4 Vidu ankaŭ
Balotoj |
La prezidento de Litovio elektiĝas per rektaj balotoj de la posedantoj de litova ŝtataneco por periodo de kvin jaroj.
Respubliko Litovio (1918 - 1940) |
Antanas Smetona (1918 - 1920)
Aleksandras Stulginskis (1920 - 1926)
Kazys Grinius (1926)
Jonas Staugaitis (1926)
Aleksandras Stulginskis (1926) - nur malmultajn horojn
Antanas Smetona (1926 - 1940)
Antanas Merkys (1940)
Justas Paleckis (1940)
Respubliko Litovio (ekde 1990) |
Vytautas Landsbergis (1990 - 1992) - komisie kiel prezidanto de la konstituciiga asembleo
Algirdas Brazauskas (1992 - 1998)
Valdas Adamkus (1998 - 2003)
Rolandas Paksas (26-a de februaro 2003 - 6-a de aprilo 2004)
Artūras Paulauskas (komisie de la 6-a de aprilo 2004 ĝis la 12-a de julio 2004)
Valdas Adamkus (denove ekde la 12-a de julio 2004 ĝis la 17-a de majo 2009)
Dalia Grybauskaitė (ekde la 17-a de majo 2009)
Vidu ankaŭ |
- la historian liston de regantoj de Litovio de 1236 ĝis nun.