Claire Bretécher
Claire Bretécher | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1940 (1940-04-07) (78-jara) en Nanto |
Loĝloko | Nanto |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Nantes School of Art |
Profesio | bildliteraturisto |
Oficiala retejo | http://www.clairebretecher.com/ |
Lingvoj | franca lingvo |
Familianoj | |
Edz(in)o | Guy Carcassonne |
Claire BRETÉCHER (Franclingva prononco: [bʁəteʃe];[1] 7an de Aprilo, 1940)[2] estas franca bildliteraturisto, konata partikulare pro siaj portretoj de virinoj kaj seksaj aferoj. Ŝiaj kreaĵoj estas ekzemple Frustrés, kaj la neprezentebla junulino Agrippine.
Enhavo
1 Biografio
2 Verkoj
3 Notoj
4 Referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Biografio |
Bretécher naskiĝis en Nantes[3] kaj ekkarieris ĉe Le Facteur Rhésus de René Goscinny por L'Os à Moelle en 1963. Ŝi plu laboris por kelkaj popularaj gazetoj kaj en 1969 inventis la rolulon "Cellulite". En 1972 ŝi aliĝis al Gotlib kaj Mandryka por fondi la gazeton de Franc-Belga bildliteraturo nome L'Écho des savanes.[4]
Laŭlonge de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, ŝi publikigis sukcesajn kolektojn, kiel La destino de Monique (1982). En 2001, la serio de Bretécher nome Agrippine estis adaptita en 26-epizoda TV-serio fare de Canal+.
Verkoj |
- Les états d'âme de Cellulite (1972, Dargaud, ISBN 2-205-00597-9)
- Salades de saison (1973, Dargaud, ISBN 2-205-00702-5)
- Les frustrés (5 albumoj, 1975–80, Bretecher)
- Le cordon infernal (1976, Bretecher, ISBN 2-901076-02-5)
- Les angoisses de Cellulite (1977, Dargaud, ISBN 2-205-00754-8)
- Baratine et Molgaga (1977, Glénat, ISBN 2-7234-0062-X)
- La vie passionnée de Thérèse Avila (1980, Bretecher, ISBN 2-901076-06-8)
- Le destin de Monique (1983, Bretecher, ISBN 2-901076-09-2)
- Les Mères (1982, Bretecher, ISBN 2-901076-08-4)
- Docteur ventouse, bobologue (2 albumoj 1985-86, Bretecher/Hyphen)
- Agrippine (8 albumoj 1988–2004, Bretecher/Hyphen)
Notoj |
↑ Bande dessinée, Collection Idéologies et sociétés, Larousse, 1976, p. 76.
↑ Claire Bretécher, biografio en Lambiek Comiclopedia [1] Alirita la 28an de Januaro 2018
↑ DE WEYER, Geert. (2008) 100 stripklassiekers die niet in je boekenkast mogen ontbreken (nederlanda). Amsterdamo / Antverpeno: Atlas. ISBN 978-90-450-0996-4.
↑ . L'Écho des savanes en 1972 (france).
Referencoj |
Verkoj de Bretécher en Pilote, L'Écho des Savanes kaj Spirou BDoubliées france
Eksteraj ligiloj |
Claire Bretécher, oficiala retejo france
Claire Bretécher, oficiala artgalerio france
Claire Bretécher, biografio en Lambiek Comiclopedia
Claire Bretécher biography iam ĉe Dargaud france