Bülach (distrikto)
Distrikto Bülach | |
---|---|
Kantono | Zuriko |
Ĉefloko | Bülach |
Koordinatoj | 47°31′N 8°32′O / 47.517°N, 8.533°O / 47.517; 8.533 (Bülach (distrikto))Koordinatoj: 47°31′N 8°32′O / 47.517°N, 8.533°O / 47.517; 8.533 (Bülach (distrikto)) |
Nombro de enloĝantoj | 122722(2007-12-31) |
Areo | 185,19 km² |
Loĝantardenseco | 662,68 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0103 |
La distrikto Bülach estas distrikto en Kantono Zuriko en Svislando. Ĝia ĉefloko estas la samnoma urbo Bülach.
Enhavo
1 Geografio
2 Limoj
3 Trafiko
4 Listo de la politikaj komunumoj en la distrikto Bülach
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Geografio |
La distrikto Bülach situas nordokcidente de la urbo kaj la Distrikto Zuriko. Ja la 31-a de decembro 2006 la distrikto Bülach nombris entute 122722 loĝantojn. La distrikto havas areon de 185.19 km².
Ĉar la Flughaveno Zuriko troviĝas sur la teritorio de la Distrikto Bülach, la Distrikta Tribunalo Bülach estis instanca kaj pri la proceso pri la bankroteco de la iama svisa aviadilkompanio Swissair kaj ankaŭ pri la proceso kontraŭ la firmao Skyguide, kiu respondecas por la kontrolo de la svisa kaj nordgermana aerspaco kaj kunkulpis pri la aviadilkatastrofo en Überlingen kaj sekve ankaŭ pri la proceso pri la mortigo de la pilotgvidisto Peter Nielsen, kiu laboris dum la katastrofnokto por Skyguide, far Witali Kalojew, kiu perdis dum la kastatrofo sian familion.
Limoj |
La distrikto Bülach havas limon kun la distriktoj Andelfingen, Vinterturo, Pfäffikon, Uster, Zuriko, Dielsdorf kaj en la nordo kun Germanio.
Trafiko |
Ĉar en la distrikto Bülach situas la interkontinenta Flughaveno Zuriko, ĝi estas trafike bonege situanta. La trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Sankt-Galo, de Zuriko al Konstanco kaj de Zuriko al Romanshorno pasas ĉiuj tra la flughaveno. Tra la distriktĉefurbo pasas la internacia trajnlinio de Zuriko tra Ŝafhaŭzo al Stuttgart. Krome regiona trajnlinio de THURBO AG konektas Vinterturon tra Embrach kaj Bülach kun Bad Zurzach kaj Waldshut en Germanio. Per la aŭtoŝoseo A51 de Zuriko tra la Flughaveno Zuriko al Bülach la distrikto disponas ankaŭ konekton al la svisa nacia vojreto.
Listo de la politikaj komunumoj en la distrikto Bülach |
La distrikto Bülach konsistas (stato 2011) el 22 komunumoj, kies plej granda estas la urbo Kloten. Jen la listo:
Blazono | Poŝtkodo | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) | Areo en km² | Komunuma kodo |
---|---|---|---|---|---|
8184 | Bachenbülach | 3793 | 4,25 | 0051 | |
8303 | Bassersdorf | 10870 | 9,02 | 0052 | |
8180 | Bülach | 17034 | 16,09 | 0053 | |
8305 | Dietlikon | 7049 | 4,26 | 0054 | |
8193 | Eglisau | 3918 | 9,07 | 0055 | |
8424 | Embrach | 8757 | 12,72 | 0056 | |
8427 | Freienstein-Teufen | 2280 | 8,32 | 0057 | |
8192 | Glattfelden | 4183 | 12,35 | 0058 | |
8182 | Hochfelden | 1914 | 6,16 | 0059 | |
8181 | Höri | 2409 | 4,85 | 0060 | |
8194 | Hüntwangen | 970 | 4,97 | 0061 | |
8302 | Kloten | 17809 | 19,28 | 0062 | |
8426 | Lufingen | 1699 | 5,22 | 0063 | |
8309 | Nürensdorf | 5152 | 10,09 | 0064 | |
8425 | Oberembrach | 978 | 10,20 | 0065 | |
8152 | Opfikon | 15075 | 5,61 | 0066 | |
8197 | Rafz | 3983 | 10,74 | 0067 | |
8427 | Rorbas | 2252 | 4,44 | 0068 | |
8304 | Wallisellen | 13333 | 6,50 | 0069 | |
8195 | Wasterkingen | 548 | 3,95 | 0070 | |
8196 | Wil ZH | 1294 | 8,94 | 0071 | |
8185 | Winkel | 3877 | 8,16 | 0072 | |
Totale | 21 | 129177 | 185,19 | 0103 |
Vidu ankaŭ |
- Distriktoj de la Kantono Zuriko
- Kantono Zuriko
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la distrikto Bülach
|
|