Eleanor Francis Helin
Eleanor Francis Helin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nomo | Eleanor Francis Helin | |
Dato de naskiĝo | 19-a de novembro 1932 | |
Dato de morto | 25-a de januaro 2009 | |
Okupo | astronomo | |
Aĝo je morto | 76 | |
Portalo pri Homoj | ||
|
Eleanor Francis Helin (naskiĝis la 19-an de novembro 1932, mortis la 25-an de januaro 2009) estis usona astronomo, ĉefa estrino de la programo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT) (Terrenkonta Asteroida Enketo) de la Jet Propulsion Laboratory (JPL).
Ŝi malkovris aŭ kunmalkovris 872 asteroidojn, inter kiuj:
- la du unuaj atonaj asteroidoj: 2062 Atono kaj 2100 Ra-Shalom ;
- la apolonaj asteroidoj 4660 Nereus, 4769 Kastaljo, 6489 Golevka kaj aliaj ;
- pluraj amoraj asteroidoj ;
- tri trojaj asteroidoj el kiu 3240 Laokoonto.
Ŝi malkovris aŭ kunmalkovris pluraj kometojn, el kiu la periodaj kometoj
111P/Helin-Roman-Crockett, 117P/Helin-Roman-Alu kaj 132P/Helin-Roman-Alu.
Ŝi remalkovris la objekton nun konata kiej ambaŭe la asteroido 4015 Wilson-Harrington,
kaj la kometo 107P/Wilson-Harrington. Kvankam Albert George Wilson kaj
Robert G. Harrington estis malkovrinte ĝin pluraj jardekoj antaŭ, iliaj observoj ne
permesis kalkuli ĝian orbiton, ĝis kiam Eleanor Francis Helin ĝin remalkovris.
La asteroido 3267 Glo estis nomita en ŝia honoro: "Glo" estis ŝia kromnomo.
Ŝi aktivis en planedoscienco kaj astronomio en la Jet Propulsion Laboratory kaj en
la Kalifornia Instituto de Teknologio dum tri jardekoj. Komence de la 1970-aj jaroj,
ŝi lanĉis la programon Planet-Crossing Asteroid Survey (PCAS)
(Planedrenkonta Asteroida Enketo) en la observatorio de la Monto Palomar. Tiu
programo kuntrenis la malkovron de miloj da ĉiutipaj asteroidoj, (uij kun tre
klinitaj orbitoj kaj nekomunaj orbitaj ecoj), de 20 kometoj kaj ĉirkaŭ
30 elcentoj de la terrenkontaj asteroidoj malkovritaj en la mondo.
Ŝi organizis kaj kunordigis la International Near-Earth Asteroid Survey (INAS)
(Internacia Terrenkonta Asteroida Enketo) en la 1980-aj jaroj, instiginte la
tutmondan intereson kontraŭ la asteroidojn. En rekompenso, ŝi ricevis la Medalon pro
Escepta Servo de NASA.
Post esti gvidinte la fotografan programon de PCAS dum 25 jaroj, Eleanor F. Helin ellaboris
novan programon : Near Earth Asteroid Tracking (NEAT), kiu uzas lumkaptilojn
muntitajn sur grandkampa teleskopo. Ŝi estis la ĉefa responsulino de tiu programo,
por kiu ŝi ricevis en 1997 la ekscelencan premion de JPL kaj la Premion pri
Grupa Elfaro de NASA, je la nomo de la tuta teamo de NEAT.
Komencinta en 1995, tiu programo, sen personaro, malkovrigis pli ol 26000 objektojn
el kiu 31 terrenkontrajn objektojn kaj du longperiodajn kometojn, kaj la neordinaran
asteroidon 1996 PW, kiu havas plej discentran orbiton
nun konata (e=0,99012494, periodo 4110,5 jaroj, granda duonakso
256,601 AU).
Kelkaj el la 872 malkovritaj asteroidoj | ||
---|---|---|
1982 Cline | 4-a de novembro 1975 | |
2048 Dwornik | 27-a de aŭgusto 1973 | |
2050 Francis | 28-a de majo 1974 | |
2062 Aten | 7-a de januaro 1976 | |
2074 Shoemaker | 17-a de oktobro 1976 | |
2083 Smither | 29-a de novembro 1973 | |
2099 Öpik | 8-a de novembro 1977 | |
2100 Ra-Shalom | 10-a de septembro 1978 | |
2128 Wetherill | 26-a de septembro 1973 | |
2135 Aristaeus | 17-a de aprilo 1977 | kun S. J. Bus |
2143 Jimarnold | 26-a de septembro 1973 | |
2220 Hicks | 4-a de novembro 1975 | |
2324 Janice | 7-a de novembro 1978 | kun S. J. Bus |
2335 James | 17-a de oktobro 1974 | |
3360 Syrinx | 4-a de novembro 1981 | kun R. S. Dunbar |
3752 Camillo | 15-a de aŭgusto 1985 | kun M. A. Barucci |
3757 Anagolay | 14-a de decembro 1982 | |
3988 Huma | 4-a de junio 1986 | |
4015 Wilson-Harrington | 15-a de novembro 1979 | ankaŭ kometo |
4034 Vishnu | 2-a de aŭgusto 1986 | |
4055 Magellan | 24-a de februaro 1985 | |
4178 Mimeev | 13-a de marto 1988 | |
4197 Morpheus | 11-a de oktobro 1982 | kun E. M. Shoemaker |
4660 Nereus | 28-a de februaro 1982 | |
4769 Castalia | 9-a de aŭgusto 1989 | |
4957 Brucemurray | 15-a de decembro 1990 | |
5653 Camarillo | 21-a de novembro 1992 | kun K. J. Lawrence |
6456 Golombek | 27-a de julio 1992 | kun K. J. Lawrence |
6489 Golevka | 10-a de majo 1991 | |
7336 Saunders | 6-a de septembro 1989 | |
8013 Gordonmoore | 18-a de majo 1990 | |
9969 Braille | 27-a de majo 1992 | kun K. J. Lawrence |
26858 Misterrogers | 21-a de marto 1993 |
Eksteraj ligiloj |
angle anonco de forpaso
angle Women in Science & Technology Month, 12-a de Junio 1998
angle Eleanor Helin (1932 - 2009) ; el Comet Discoverers