Eduardo la 8-a (Britio)














































































































Eduardo la 8-a

Reĝo de Britio
Imperiestro de Hindio


HRH The Prince of Wales No 4 (HS85-10-36416).jpg

Regado

1936

Antaŭulo

Georgo la 5-a

Sekvanto

Georgo la 6-a

Persona informo

Naskiĝo

23-an de junio 1894 (1894-06-23)
en White Lodge

Morto

28-an de majo 1972 (1972-05-28) (77-jara)
en Neuilly-sur-Seine

Mortokialo
laryngeal cancer [#]

Tombo
Royal Burial Ground [#]

Ŝtataneco

Unuiĝinta Reĝlando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]

Alma mater
Kolegio Magdaleno • Britannia Royal Naval College [#]

Lingvoj

angla lingvo [#]


Subskribo Eduardo la 8-a (Britio)
Familio

Dinastio
Dinastio Windsor [#]

Patro

Georgo la 5-a [#]

Patrino
Mary of Teck [#]

Gefratoj
Mary, Princess Royal and Countess of Harewood • Prince Henry, Duke of Gloucester • Prince George, Duke of Kent • Georgo la 6-a • Prince John of the United Kingdom [#]

Edzino
Wallis Simpson [#]
Profesio

Okupo

militisto [#]

Reĝo de Britio Flago-de-Britio.svg

Regado

1936

Antaŭulo

Georgo la 5-a

Sekvanto

Georgo la 6-a

Imperiestro de Hindio Star-of-India-gold-centre.svg

Regado

1936

Antaŭulo

Georgo la 5-a

Sekvanto

Georgo la 6-a

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg





Eduardo la 8-a (Britio)




Eduardo la 8-a (Britio)


Edward Albert Christian George Andrew Patrick David WINDSOR estis naskita kun la familia nomo Wettin je la 23-a de junio 1894 en White Lodge; li mortis la 28-an de majo 1972 en Parizo (Francio). En la jaro 1936 li estis dum dek monatoj Eduardo la 8-a, reĝo de Britio.


Eduardo estis filo de reĝo Georgo la 5-a kaj de ties edzino Maria von Teck. Kiam lia patro reĝiĝis en 1910, Eduardo per tio iĝis Princo de Kimrujo kaj heredonto de la trono.


Eduardo iĝis reĝo post la morto de sia patro (20-a de januaro 1936). Lia intenco edzinigi Wallis Warfield (konata kiel Wallis SIMPSON) kaŭzis skandalon en Britio; s-ino Warfield estis usonano, nenobelo kaj eksedzino; tial estis neakcepteble, ke ŝi estu edzino de britia reĝo, kiu estis ankaŭ estro de la Eklezio de Anglio. La brita registaro sub ĉefministro Stanley Baldwin minacis demisii pro la geedziĝo.


Pro la preskaŭ unuanima publika rezisto (nur la irlanda ĉefministro Eamon de Valera subtenis la reĝon) Eduardo abdikis je la 11-a de decembro 1936. Je la 3-a de junio 1937 okazis la geedziĝo, en Francio; neniu alia ano de la reĝa familio ĉeestis. Lia posteulo kiel reĝo estis lia frato Georgo, kiu eĉ povis transpreni la jam preparitan, sed ankoraŭ ne okazintan kronadan ceremonion.


Eduardo ricevis post sia abdiko la titolon Duko de Windsor, sed estis fakte ekzilita kaj pasigis la reston de sia vivo en Francio kaj Usono.


Kiel kompenson de sia perdita posedaĵo li ricevis almenaŭ la valoron de kasteloj Balmoral kaj Sandringham, en Britio tradicie konsiderataj kiel privata posedaĵo de la reĝ(in)o. La amplekso de la kompensoj estas nekonata. Estas sciate, ke la juveloj de lia edzino estis post ŝia morto venditaj je 160.000.000 dolaroj.


Malgraŭ la ekzilo oni koncedis al li kaj lia edzino (kiu mortis en 1986) entombigon en la reĝa tombejo de Frogmore ĉe Windsor.
















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51