Luyanó





































Luyanó

Strato en Luyanó


Strato en Luyanó
Provinco
Havano
Komunumo
Diez de Octubre

Koordinatoj 

23°05′17″N 82°21′24″O  /  23.08806°N, 82.35667°O / 23.08806; 82.35667 (Luyanó)Koordinatoj: 23°05′17″N 82°21′24″O  /  23.08806°N, 82.35667°O / 23.08806; 82.35667 (Luyanó)
Nombro de enloĝantoj
100000 (en 2011)
Areo
2 km²
Alteco
50 m super marnivelo
Fondita
1849







v  d  r


Information icon.svg



Luyano (prononcu lujano) estas kvartalo de la municipo Diez de Octubre en la Provinco de Havano en Kubo.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Evoluo de la loĝantaro


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Bildoj





Geografio |


Luyanó situas en la centro de la municipo Diez de Octubre sude de la urbo Havano. La origine kampara vilaĝeto estis dum la 19-a jarcento komplete absorbita de la kreskanta ĉefurbo.



Historio |


La vilaĝo Luyanó estis fondita en la jaro 1849 kiel kampara vilaĝeto apud ponto trans la rivereto, laŭ kiu la loko estis nomita. Origine Luyanó estis setlejo de la municipo San Miguel del Padrón. Post kvereloj inter Havano kaj Guanabacoa Luyanó finfine estis atribuita al la urbo Havano. En la jaro 1976 ĝi estis integrita al la tiam kreita municipo Diez de Octubre.



Evoluo de la loĝantaro |


En la jaro 1853 Lyuano havis 49 loĝantojn. Laŭ la kuba popolnombrado ĝi nombris en 1919 14439 loĝantojn, en 1931 jam 35720 kaj en 1949 41038. Nuntempe pli ol 100000 personoj vivas en la intertempe komplete urba Luyanó.



Eksteraj ligiloj |


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Luyanó – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

  • Retpaĝo pri Luyanó


Bildoj |






Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51