Esperantologio
Ĉi tiu artikolo temas pri fako de lingvistiko. Por informoj pri la samnoma Esperanto-gazeto, vidu la paĝon Esperantologio (gazeto).
Esperantologio estas la speciala esperanta lingvoscienco, okupiĝanta pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko kaj transskribo de internaciaj fakvortoj kaj de propraj nomoj. Esperantologiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principoj de neceso kaj sufiĉo kiuj postulas ekvilibradon inter koncizeco kaj klareco de la vorto.
Enhavo
1 Elektitaj principoj
2 Kelkaj famaj esperantologoj
2.1 Pioniroj
2.2 20-a jarcento
2.3 Nuntempaj
3 Literaturo
4 Vidu ankaŭ
Elektitaj principoj |
Esperantologio starigas la jenajn principojn rilate al vortradikoj:
- La principo de internacieco
- La principo de analogeco kun aliaj lingvaj elementoj
- La principo de vortara ekonomio
- La principo de la bonsoneco.
Kiel oni vidas, ĉi tiuj principoj ne ĉiam estas akordigeblaj inter si; ekzemple la internacieco postulas la vorton "internacionala" dum la analogeco kaj vortara ekonomio postulas la vorton "internacia". En la lingvo ŝajnas pli grava la 2-a kaj 3-a principoj ol la 1-a.
Krome la nepran validiĝon de esperantologiaj principoj baras ankaŭ la lingvouzo, kiu povas sankcii formojn ne tute ĝustajn kaj povas igi klaraj formojn per si mem neklarajn.
Kaj precipe oni devas akcenti, ke laŭ la supraj principoj oni povas kritiki nur la vortojn novajn, sed ne la praajn aŭ enradikiĝintajn vortojn de la lingvo. Estas evidente, ke tiaj klopodoj kunportus nur skismojn, ĉar ĝenerala konsento neniam estus ebla pro la manko de la absoluta akordigebleco de la principoj. Do tiaj klopodoj, kiajn faris ekzemple Sentis por fari analogecon inter la vortoj naskitaj de sama latina radiko (supozi, propozi, ripozi, kompozi, opozi; produkti tradukti, kondukti, ktp) estas funde eraraj, ĉar ili ne konsideras la tradicion kaj la postulon de la lingva unueco, kiu estas pli grava ol ĉiuj aliaj principoj.
Kelkaj famaj esperantologoj |
Pioniroj |
- (1855–1935) Louis de Beaufront
- (1863–1933) Émile Grosjean-Maupin
- (1884–1961) Petro Stojan
- (1898–1977) Eugen Wüster
- (1901–1991) Gaston Waringhien
- (1904–1971) Jevgenij Bokarjov
20-a jarcento |
- (1924–1987) István Szerdahelyi
- (1928–2011) Magomet Isajev
- (1933–2016) Duc Goninaz
- (1941–2016) Detlev Blanke
- (1945–2016) Reinhard Haupenthal
Nuntempaj |
- Věra Barandovská-Frank
- Cyril Robert Brosch
- Aleksandr Dulichenko
- Claus J. Günkel
- Pierre Janton
- Boris Kolker
- Ilona Koutny
- Erich-Dieter Krause
- Sergej Kuznecov
- Jouko Lindstedt
- François Lo Jacomo
- Liu Haitao
- Marc van Oostendorp
- Bernhard Pabst
- Sergio Pokrovskij
- Humphrey Tonkin
- John C. Wells
- Bertilo Wennergren
Literaturo |
- Wüster: Esperantologiaj principoj (E-Germana Vortaro). Neergard: Fremdvortoj en E. Tie oni trovas ankaŭ bibliografian liston. KALOCSAY.
- Welger: Germanlingva studo pri la starigo, prioritatigo kaj interagado de planlingvaj kvalitokriterioj en la verkaro de Zamenhof
Vidu ankaŭ |
- Esperantologio, norma aŭ preskriba
- Esperantologia Konferenco
- Esperantologio / Esperanto Studies
- Akademio de Esperanto
- Terminologio
- Terminologia forumo
- Interlingvistiko
|