Katarina de Aleksandrio
Sankta Katarina de Aleksandrio, ankaŭ konata kiel Sankta Katarina de la Rado aŭ Granda Martiro Sankta Katarina (greke ἡ Ἁγία Αἰκατερίνη ἡ Μεγαλομάρτυς) estas, laŭ la tradicio, kristana sanktulino kaj virgulino, kiu estis martirigita frue en la 4-a jarcento ĉe la manoj de la pagana imperiestro Maksencio. Laŭ ŝia hagiografio, ŝi estis princino kaj elstara akademiulo, kiu kristaniĝis estinte 14jaraĝa, kaj ŝi mem kristanigis aliajn centojn da personoj, eĉ la imperiestrino, kiu estis mortigita samekiel la aliaj konvertitoj. Pro tio, ke ŝi rifuzis edziniĝi al la imperiestro, ĉi-lasta kondemnis ŝin al mortigo per radumo, sed la rado rompiĝis ekde śi tuŝis ĝin; finfine ŝi estis senkapigita. Tradicio de la 8-a jarcento asertas, ke anĝeloj transportis ŝian korpon al en Monto Sinajo. Mil cent jarojn post ŝia martiriĝo, Johana de Arko identigis Katarinan kiel unu el la sanktuloj, kiuj aperis kaj konsilis al ŝi.
La Ortodoksa Eklezio kultas ŝin kiel grandan martiron, kaj ŝia memortago estas la 25-a de novembro. En la Romkatolika Eklezio ŝi estis tradicie kultata kiel unu el la 14 helpantoj en mizero. En 1969 la Romkatolika eklezio forigis ŝian festotagon de la Ĝenerala Roma Kalendaro sed ŝi daŭre estis memorita en la Roma Martirologio je la 25-a de novembro. En 2002, ŝia festotago estis rstaŭrita en la katolika kalendaro sed kiel opcia festotago.
Vidu ankaŭ |
Monaĥejo Sankta Katarina (Monto Sinajo)