Partikla radiado
Partikla radiado estas radiado (fluo) de subatomaj partikloj, havantaj energion kaj mason.
Principe tia radiado povas konsisti el ajnaj subatomaj partikloj. Historie iuj specoj estas aparte gravaj kaj ricevis apartajn nomojn:
Alfa-radiado (α) konsistas el atomkernoj de heliumo, konsistantaj el po du protonoj kaj neŭtronoj. Ĝi ofte ekestas ĉe radioaktiva malkomponiĝo de pezaj atomkernoj.
Beta-radiado (β-) konsistas el elektronoj.- Pozitiva beta-radiado (β+) konsistas el pozitronoj.
Neŭtrona radiado (n) konsistas el neŭtronoj.
Alfa- kaj beta-radioj estas devojigeblaj per elektraj aŭ magnetaj kampoj, neŭtronoj ne.
Tiuj ĉi radiadoj povas provoki jonigadon kiam ili trairas materion, kaj tial ili estas nomitaj joniga radiado. Tiaj estas ankaŭ aliaj elektromagnetaj radiadoj, kiel la gama- (γ) kaj la ikso-radiado.
Ankaŭ la kosma radiado estas partikla radiado; ĝi konsistas el multaj specoj de partikloj.
Vidu ankaŭ |
- Kernfiziko
- Fiziko