Nordokcidentaj havajaj insuloj





































Nordokcidentaj havajaj insuloj

La Nordokcidentaj havajaj insuloj
La Nordokcidentaj havajaj insuloj

Akvejo

Pacifiko

Arkipelago

Hawaii

Geografia situo

26° 0′ N, 170° 30′ U26-170.5Koordinatoj: 26° 0′ N, 170° 30′ U

Mapo de Nordokcidentaj havajaj insuloj


Nombro de insuloj
10 Insuloj/Atoloj

Ĉefa insulo

Midwayinseln
Tuta areo 14,3 km²

Loĝantoj
40 (Sciencisto)







v  d  r


Information icon.svg





Situo de la nordokcidentaj havajaj insuloj en la Pacifiko


La nordokcidentaj havajaj insuloj'deventaj insuloj de Havajo (angle: Northwestern Hawaiian IslandsLeeward Islands, mallongigite al NWHI) estas insulĉeno de malgrandaj insuloj, atoloj kaj koralrifoj en la Pacifiko.


Ili situas nordokcidente de la ĉefaj insuloj (angle: Southeastern Hawaiian IslandsWindward Islands) Kauai kaj Niihau kaj apartenas, krom la Midvejinsuloj, kiuj estas tiel nomata neenkorpigita teritorio de Usono, al la usona ŝtato Havajo.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Geologio


  • 3 Loĝantaro


  • 4 Naturprotekto


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Bibliografio


  • 7 Referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La nordokcidentaj havajaj insuloj sterniĝas je ĉirkaŭ 25° norda latitudo sur longo de ĉirkaŭ 2.000 km, de ĉ. la longitudo 161° okcidenta ĝis la internacia datlinio ĉe longitudo 180°.


La tuta areo de ĉiuj insuloj estas nur ĉ. 14,3 km² granda, el kiuj preskaŭ la duono (6,2 km² [1]) apartenas al la Midvejinsuloj.


Apartenas al la insuloj geografie de sudoriento al nordokcidento:






























































































Nihoa map lrg.gif

Nihoa aerial.jpg

Nihoa

Moku Manu
0,7 km²
1 insulo
neloĝata

Necker map lrg.gif

Necker island.jpg

Neckerinsulo

Mokumanamana
0,183 km²
1 insulo
neloĝata

Ffs map lrg.png

French Frigate Shoals.jpg

Francfregataj Sablejoj

Kanemilohai
0,25 km²
12 insuloj
neloĝataj

Gardner map lrg.gif

Gardnerpin NOAA.jpg

Puhahonu

Pūhāhonu
0,024 km²
2 insuloj
neloĝataj

Maro map lrg.gif

Maro Reef.jpg

Marorifo

Nalukakala
0,004 km²
-
neloĝata

Laysan map lrg.gif

Laysan Aerial.jpg

Lajsano

Kauo
4,114 km²
1 insulo
neloĝata

Lisianski map lrg.gif

Lisianski Island - Hawaiian Chain.jpg

Lisianski

Papaapoho
1,556 km²
1 insulo
neloĝata

Pearl map lrg.gif

Pearl and Hermes.jpg

Pearl-kaj-Hermes-atolo

Holoikauaua
0,36 km²
6 insuloj
neloĝataj

Midway Atoll map.svg

Midway Atoll.png

Midvejinsuloj

Pihemanu
6,2 km²
2 ĉefinsuloj
40 loĝantoj
(sciencistoj)

Kure map lrg.gif

KureAtoll.jpg

Kure-atolo

Mokupapapa
0,86 km²
2 insuloj
neloĝataj


Geologio |





Submara havaja imperiestra ĉeno (meze)


La insularo estas vulkandevena kaj parto de la submara havaja imperiestra ĉeno, kiu iras de Alasko ĝis Havajo.


Dum Big Island ankoraŭ kreskas, ĉiuj insuloj en la nordokcidento jam malkreskas. Tial la alto de la nordokcidentaj havajaj insuloj malpligrandas de sudoriento al nordokcidento, nordokcidente de la Kure-atolo ekzistas nur tiel nomataj marmontoj.



Loĝantaro |


Nihoa kaj Necker montras indicojn de frua havaja setlado, sed estis, kiam alvenis la unuaj eŭropanoj, neloĝataj. La insuloj ne havas permanentan loĝantaron, krom sur la Midvejinsuloj, kie loĝas ĉirkaŭ 40 homoj[1], ĉefe sciencistoj kaj helpantoj.



Naturprotekto |


Pro la malkreskego de birdokvantoj jam la 3-an de februaro 1909 ĉiuj nordokcidentaj havajaj insuloj, krom la Midvejinsuloj, estis deklaritaj birdprotektejo (Hawaiian Islands Bird Reservation) de la usona prezidanto Theodore Roosevelt. La 31-an de oktobro 1996, post la forlaso de la militistoj, la Midvejinsuloj iĝis parto de la Pacific Island Wildlife Refuge Complexes.


Post kiam la insularo kaj la ĉirkaŭaj maroj (inkluzive de la Midvejinsuloj) estis nomumitaj National Marine Sanctuary en 2002, George W. Bush proklamis ilin la 15-an de junio 2006 Papahānaumokuākea Marine National Monument.
La nacia monumento entenas pli ol 362.000 km² kaj estas nuntempe la plej granda marprotektejo de la mondo.[2] Oni rajtas alteriĝi sur la insuloj nuntempe nur kun aparta permeso de la U.S. Fish & Wildlife Services por sciencaj kialoj.



Vidu ankaŭ |



  • Alventaj Insuloj

  • Varma makulo



Bibliografio |


  • David Liittschwager kaj Susan Middleton, Das andere Hawaii, National Geographic Deutschland, G+J Verlag, Okt. 2005, S.136-56.


Referencoj |




  1. 1,01,1CIA World Factbook - Midway Atoll (angle)


  2. Establishment of the Northwestern Hawaiian Islands Marine National Monument (angle)




Eksteraj ligiloj |




  • Nordokcidentaj havajaj insuloj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Nordokcidentaj havajaj insuloj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Nordokcidentaj havajaj insuloj - sciindaĵoj, bildoj kaj filmetoj (angle)

  • NWHI Network - Multaj aktualaj informoj (angle)

  • NWHI - kronologieto pri la eventoj (angle)

  • Privata TTT-ejo kun bildoj de la NWHI (angle)

  • Oficiala TTT-ejo de la ŝtato Havajo (angle)




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51