Melongeno


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Melongeno


Aubergine.jpg


Biologia klasado






























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonuloj Dicotyledones

Ordo:

Solanaloj Solanales

Familio:

Solanacoj Solanaceae

Genro:

Solano Solanum

Specio:
Melongeno



Dunomo


Solanum melongena
L.

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Melongeno









v  d  r


Information icon.svg





Floro de melongeno


Melongeno[1] (Solanum melongena) estas specio de solanacoj el la genro solano, kiu portas grandajn fruktojn kies formo kaj koloro dependas de la variaĵo. Ĝenerale ili estas violkoloraj aŭ ankaŭ blankaj.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Disvastiĝo


  • 3 Uzado de la frukto


  • 4 Referencoj


  • 5 Literaturo


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Priskribo |


Melongeno estas unujara planto, kiu atingas altecon de maksimume 1 m.


La fruktoj estas beroj, kiuj atingas longecon de 10 ĝis 30 cm kaj pezon de maksimume 1 kg.



Disvastiĝo |


La planto estas hejma en Barato, sed nuntempe estas plantata en subtropikaj kaj tropikaj regionoj.



Uzado de la frukto |


Tiu frukto estas uzata en la kuirarto kiel legomo, ĉar ĝi ne estas dolĉa; malkuirita ĝi havas la konsiston de spongo, kaj malbone gustas, sed kuirita ĝi iĝas mola kaj havas riĉan kaj kompleksan bonguston, iel similan al tiu de kelkaj fungoj (tiel, ke oni ofte falsas sekigitajn boletojn miksante ilin kun tranĉoj de melongenoj).


Melongenoj estas abunde uzataj en la mediteraneaj kaj okcidentaziaj kuirartoj. Ekzemple famaj pladoj entenante melongenoj estas: musako (Helena kuirarto), mutabalo (Libana kuirarto), eskalivado (Kataluna kuirarto), ratatujo (Provenca kuirarto) mirza ghasemi (Irana kuirarto) kaj İmam bayıldı (Turka kuirarto).


Kiel ekzemplo jen la recepto de mirza ghasemi:

Tiu frandinda plado devenas de iu regiono de norda Irano ĉe la Kaspia Maro.

Ingediencoj (por 6 personoj):



8 malgrandaj melongenoj

4 bulberoj de ajlo fajne hakitaj

4 ovoj

2 mezgrandaj tomatoj

oleo

salo

pipro


Preparado:

Finbaku la melongenojn, t. e. ĝis ili ŝvelos kaj la ŝelo ekkrevos. Lasu ilin iomete moliĝi. Senŝeligu ilin kaj fortranĉu la malmolajn ekstremaĵojn. distranĉu en malgrandajn pecojn.

Boligu akvon en malgranda poto, kaj kuiru en ĝi la tomatojn dum 2-3 minutoj. Senakvigu, lasu iom malvarmiĝi, senŝeligu ilin kaj distranĉu en malgrandajn pecojn.

Fritu la ajlon en oleo ĝis ĝi blondiĝos. Aldonu la melongenojn, kaj plufritu dum 3-4 minutoj. Aldonu la tomatojn, salon kaj pipron kaj plu fritu, gis la akvo estos for.

Kirligu la ovojn, kaj fritu ilin en aparta pato, ĝis ili estos duone kuiritaj. Tiam ilin aldonu al la miksaĵo, kaj plu fritu dum 1-2 minutoj.
Surtabligu kun rizo aŭ pano.



Referencoj |





  1. Laŭ Nova PIV, paĝo 725, ĉi tiu termino validas unuavice por la specio, sed duavice ankaŭ por ties frukto




Literaturo |


  • Meyers Taschenlexikon Biologie, In 3 Bänden, 1-a volumo, ISBN 3-411-12013-4, paĝo 66 germane


Vidu ankaŭ |






Portala ikono Portalo pri Biologio



  • (france) recepto de kareaj melongenoj

  • Melongenoj kun Fromaĝo en Tomatosaŭco

  • Ratatuljo




  • Melongeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Melongeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Melongeno en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)








  • Melongeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Melongeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Melongeno en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)




Eksteraj ligiloj |



  • http://www.pfaf.org/database/plants.php?Solanum+melongena

  • http://www.nutritiondata.com/foods-eggplant011000000000000000000.html




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto