Kurbo




Matematiko > Geometrio > Kurbo / Linio




Kurbo - matematika termino, unu el fundamentaj terminoj de matematikaj disciplinoj kiel geometrio, diferenciala geometrio, topologio. La termino estas uzata en ĉiutaga lingvo.


Linio (de lat. Linea - lina fadeno) estas unu el primaraj nocioj en geometrio. Difini ĝin estas nefacile kaj diversaj branĉoj traktas malsame, ekzemple:




Enhavo






  • 1 Intuiciaj postuloj


  • 2 Difino


  • 3 Pli fruaj nocioj de kurbo


  • 4 Generoj de kurboj


  • 5 Iuj kurboj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Intuiciaj postuloj |


Malgraŭ intuicia facilo, la termino estas tre malfacila precize difini. Ĝusta difino povas esti "laŭvola linio" sur ebeno aŭ en 3D spaco, ankaŭ rekto, kiu povas diverĝi kaj rompiĝi.



(1) Linio sin prezentas unudimensian kontinuan aron da punktoj;

(2) Linio estas trajektorio de moviĝanta punkto;

(3) Linio estas bordo de la parto de surfaco.



Difino |


Kompakta kurbo estas dukto (kontinuumo) de dimensio 1, alivorte kontinuumo en kiu por ĉiu ĝia punkto, kaj laŭvola ĉirkaŭaĵo de ĉi tiu punkto ekzistas ia ĉirkaŭaĵo de punkto, kiu entenas en lastan, kiu rando ne havas kontinuumon, kiu konsistas el ne pli ol unu punkto (ĉiaj punktoj havas laŭvolan ĉirkaŭaĵon kun 0-dimensia rando).



Pli fruaj nocioj de kurbo |


Pavel Urysohn kaj Karl Menger difinis la koncepton per la topologio ĉirkaŭ 1920, tamen provoj difini la terminon "kurbo" okazis jam el antikveco:


  • Komentantoj de Eŭklido difinis ĝin kiel "longo sen larĝo" aŭ "redukta ebeno".

Sed ĉi tiuj difinoj ne estas difinoj en matematika senco.




  • Kartezjusz difinis kurbon kiel aron da punktoj, kiuj verigas ekvacion. Tia difino ne entenas ĉiujn eblecojn.


  • Camille Jordan en XIX-a jarcento difinis kurbon kiel aron da punktoj (t),ψ(t)){displaystyle left(varphi (t),psi (t)right)}, kiam φ{displaystyle varphi } kaj ψ{displaystyle psi } estas kontinuaj funkcioj, kaj t{displaystyle t} estas parametro el intervalo de reelaj nombroj.


Alinome kurbo de Jordan estas bildo de intervalo (ekvivalente: segmento) en kontinua bildigo.
Bedaŭrinde, ĉi tiu difino estas tro entenanta. En 1890 jaro Giuseppe Peano pruvis, ke laŭ ĉi tiu difino kvadrato kun enhavo estas ankaŭ kurbo (kurbo de Peano).



  • Sekva difino difinas kurbon kiel kunaĵon de fina kvanto de arkoj, kiam nenia el du arkoj havas kunajn punktojn krom iliaj finoj. Sed ĉi tiu difino ne entenas kelkajn eblecojn. ekz:

    {(x,y):y=sin⁡ 2πx,0<x≤1}{displaystyle left{(x,y):y=sin ~{tfrac {2pi }{x}},0<xleq 1right}} kun segmento {(x,y):x=0,−1≤y≤1}{displaystyle left{(x,y):x=0,-1leq yleq 1right}}.



  • Georg Cantor en fino de XIX-a jarcento anoncis difino: ebena kurbo (en 2D spaco) estas tia kontinuumo en ebeno, ke ne entenas ia ajn cirklojn kun pozitiva radiuso.

  • En 20-a jarcento, rusa matematikisto Pavel Urysohn difinis kurbon tiel, kiel komenco de artikolo. En 2D spaco estas ekvivalenta al Cantora difino.



Generoj de kurboj |


Oni povas difini kelkajn diferencajn generoj de kurboj kiam oni aldonas al difino de Jordan aldonatajn kondiĉojn al funkcioj φ{displaystyle varphi } kaj ψ{displaystyle psi }. ekzemple:




  • Regula arko por deriveblaj funkcioj


  • Rompita rekto por intervale linearaj funkcioj



Iuj kurboj |


En elementa geometrio oni esploras rektan linion aŭ rekton, detranĉojn de rekto, rompitan linion, kurban linion aŭ kurbon. Ĉiu speco de linio estas determinita per speciala maniero, ekz. "Cirklo estas aro de tiuj punktoj, kiuj egale distancas de la donita punkto O". Oni nomas la punkton O - centro de la cirklo, kaj la distancon R - radiuso de la cirklo.


Linio povas esti prezentita per parametroj. Ekz. se enkonduki ortajn koordinatojn (x, y) sur ebeno, oni povas doni radiuson de la cirklo R kun centro en O, per sekvajn ekvacioj: x=R · cos t, y=R · sin t, kiam parametro t forkuras intervalon 0≤t≤2p, tiam la punkto (x, y) elskribas la cirklon.


Kaj ĝenerale oni prezentas linion sur la ebeno per parametra ekvacio x=Φ(t) kaj y=Ψ(t), kie Φ(t), Ψ(t) estas arbitraj funkcioj, kontinuaj sur iu finia aŭ nefinia intervalo D de la nombra akso t. Por ĉiu valoro de la parametro el intervalo D, la ekvaciaro kompareblas al la punkto M, kies koordinatojn oni povas difini per la nomitaj ekvacioj. Analogie ĝeneraligas ĉi tiun regulon por 3-dimensiaj kaj plurdimensiaj spacoj.


En analiza geometrio oni prezentas linion per algebraj funkcioj, t.e. per plurtermoj kun n≥1 gradoj. Depende de la gradoj oni distingas jenajn liniojn:



  • Linio de 1-a grado: rekto

  • Linio de 2-a grado: cirklo, elipso, hiperbolo, parabolo

  • Linio de 3-a grado: kartezia folio, dioklesa cisoido, kuba parabolo

  • Linio de 4-a grado: Bernuli lemniskato, kartezia ovalo, kardioido, paskala heliko



Vidu ankaŭ |



  • Vojo

  • Koniko

  • Kurbo de Bézier

  • Formuloj de Frenet


Por pli redakti bonvolu rigardi Vikipedio:Projekto matematiko/Kurbo


  • Kurbeco

Por pli redakti bonvolu rigardi Vikipedio:Projekto matematiko/Kurbeco




  • Surfaco (2-dukto)

  • 3-dukto

  • 4-dukto

  • 5-dukto



Eksteraj ligiloj |



  • Kurbo je MathWorld



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto