Biharo
w1
Biharo | |
---|---|
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Patnao |
Oficialaj lingvoj | Hindia lingvo, Bihara lingvo |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 103 804 637 |
Areo | 94 163 km² (9 416 300 ha) |
Biharo sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 25° 22′ 12″ N, 85° 7′ 48″ O25.3785.13Koordinatoj: 25° 22′ 12″ N, 85° 7′ 48″ O [+] |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Poŝtkodoj | 800XXX - 855XXX [+] |
ISO 3166-2 | IN-BR |
bihar.gov.in [+] | |
La kategorio en la Komunejo | Biharo [+] |
Biharo (hindie बिहार [bihar]) estas Barato-subŝtato en la orienta valo de Gango. La ĉefurbo estas Patnao. La lando Nepalo estas norde, kaj je la aliaj flankoj de Biharo estas la barataj subŝtatoj Utar-Pradeŝo (okcidente), Ĝharkhando (sude), kaj Okcidenta Bengalo (oriente). La hindia kaj la urdua estas la oficialaj lingvoj en Biharo. El la biharaj lingvoj, la plej grandaj lingvoj uzataj estas la angika, bhojpura, magadha kaj maithila. Ĉi-lasta estas unu el la 22 oficialaj lingvoj de la lando. Biharo konsistas el 38 distriktoj. Ĝi estas antikv-historie riĉa, sed ankaŭ nuntempe unu regiono kie multas mizeruloj kaj ankaŭ akras kaj ofte perfortas socipolitikajn kontraŭadojn.
Enhavo
1 Historio
2 Geografio
2.1 Urboj
2.2 Vidindaĵoj
3 Klimato
4 Famuloj
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Historio |
La regiono de Biharo pratempe nomiĝis Magadha, kaj en ĝi floris, inter alie du grandaj imperioj de Barato: la Maŭrja imperio (321-184 a.K.), kaj la imperio Gupta (280-550 p.K.). La fama reĝo Aŝoka estis la nepo de la fondinto de la imperio Maurya. Biharo ankaŭ estis la lulilo de la religioj budhismo kaj ĝajnismo. Gautama Budho atingis sian vekiĝon en la bihara urbo Bodh Gaya [gaja], kaj Mahavira naskiĝis en la urbo Vaishali.
Geografio |
La tuta areo de Biharo (21°-58'-10" N ~ 27°-31'-15" N latitudoj kaj inter 82°-19'-50" E ~ 88°-17'-40" E longitudo) estas ĉirkaŭ 94.163 km². Biharo estas dividita en du malsamajn duonojn per la rivero Gango, kiu fluas de okcidento al oriento. La aliaj riveroj en la gubernio estas Son, Budhi Gandak, Chandan, Orhani kaj Falgu. La arbara areo estas ĉirkaŭ 6.764,14 km², kiu estas 7,1% de geografia areo. La centraj partoj de la Biharo havas multajn montetojn, ekz. la montetojn Rajgir [raĝgir].
Urboj |
- Haĝipuro
- Vaiŝali
Vidindaĵoj |
- Pilgrimejo Bodgajo
Klimato |
Decembro kaj januaro estas la vintraj monatoj (ĉ. 5-10 C). Aprilo-junio estas la somero (ĉ. 35-40 C). Junio-septembro estas la pluvsezono.
Famuloj |
- Mahaviro
Vidu ankaŭ |
- Agra reformo
- Imperio Gupto
- Budho
- Universitato Nalando
- Sarnato
- Kasto
- Naksalitoj
Eksteraj ligiloj |
- detala mapo en oficiala registara TTT-ejo
- [1]
|