Aŭkŝtajtio
Aŭkŝtajtio (litove Aukštaitija, "altaj landoj", estas unu el la kvin etnografiaj regionoj de Litovio. La namo rezultas el la fakto, ke kompare al aliaj partoj de la ŝtato la regiono situas relative alte super marnivelo kaj estas monteta, aparte en la pleja oriento.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Lingvo
4 Simboloj
5 Vidu ankaŭ la artikolon pri
Geografio |
Aukštaitija estas en la nordorienta parto de Litovio kaj historie ankaŭ inkluzivas etajn partojn de Latvio kaj Belarusio.
Laŭ nombro da enloĝantoj la ses plej grandaj urboj de la regiono estas
Panevėžys - 119,749 enloĝantoj (konsideriĝas regiona ĉefurbo)
Jonava - 34,954
Utena - 33,860
Kėdainiai - 32,048
Visaginas - 29,554 (tiu urbo ekestis dum la epoko de Sovetunio kaj havas multajn nelitovajn enloĝantojn, tial ĝi konsidereblas parto de la regiono nur geografie, ne vere kulture)
Ukmergė - 28,759 kaj
Radviliškis - 20,339 enloĝantoj.
Pli malgranda setlejo estas Ĵagarė aŭ Žagarė.
La regiono estas plena je lagoj, kiuj aparte multas en la oriento.
Historio |
La Princlando Litovio (litove Lietuvos Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Kunigiste Letuvos, rutene князство Литовское, latine Ducatus Lituaniae, belaruse Княства Літоўскае, "Knjastva Litoŭskaje", ukraine Князівство Литовське, "Knjazivstvo Litovske", pole Księstwo Litewskie, ruse Княжество Литовское, "Knjaĵestvo Litovskoje") estis teritorio proksimume ekvivalenta al la kultura regiono Aŭkŝtajtio, en kiu regis la litova reĝo Mindaugas. La teritorio konsidereblas la "kerna parto" de la pli granda Grandprinclando Litovio, kiu poste ĝis la 18-a jarcento iĝis parte tre ampleksa ŝtato en orienta kaj centra Eŭropoj.
Lingvo |
La enloĝantoj plejparte parolas la aŭkŝtajtian dialekton de la litova lingvo. Laŭ nova klasigado de litovaj dialektoj ekzistas nur du ĉefaj dialektoj, la aŭkŝtajtia kaj la ĵemajtia dialekto: La dialektoj de la regionoj Suvalkio kaj Dzukio nun konsideriĝas subdialektoj de la aŭkstajtia, kaj tiu de la regiono Aŭkŝtajtio havas la etikedon "orienta aŭkstajtia". Kvankam historie la dialekto estas multe parolata kaj havas fortan pozicion en la enloĝantaro, kiel en multaj regionoj de la mondo ĝia uzo nun tendence malkreskas.
La regiono havas malgrandajn ruslingvan kaj belaruslingvan minoritatojn en la oriento.
Simboloj |
Blazono kaj flago de Aŭkŝtajtio estas subtenataj fare de iuj enloĝantoj, sed ne estas en oficiala uzo.
Vidu ankaŭ la artikolon pri |
- Aŭkŝtajtia Nacia Parko