Okcidenta mevo 'Larus occidentalis' John James Audubon 1839
Aliaj Vikimediaj projektoj
Sistematiko en Vikispecioj
Komunejo pri Okcidenta mevo
v•d•r
La Okcidenta mevo, Larus occidentalis, estas granda blankokapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Enhavo
1Disvastiĝo kaj specio
2Aspekto
3Kutimaro
4Okcidenta mevo kaj homoj
5Referencoj
6Eksteraj ligiloj
Disvastiĝo kaj specio |
Tiu nearktisa specio reproduktiĝas en la okcidenta marbordo de Norda Ameriko. Ĝi estis antaŭe konsiderata samspecia kun la Flavpieda mevo (Larus livens) de la Kalifornia Golfo. La Okcidenta mevo havas sian teritorion el ŝtatoj usona Vaŝingtono kaj kanada Brita Kolumbio ĝis meksika Kalifornia Duoninsulo -vintre iome disiĝas norden kaj suden, sed ne malproksimen-, kaj pro ties ofteco en la marbirdaj kolonioj de la marbordo de Kalifornio ĝi estas tre bone pristudita specio. Spite tiun oftecon en la okcidenta marbordo de Usono, ĝi meritas atenton por konservadaj bezonoj pro sia malampleksa teritorio (konsidere ke temas pri mevo).
Aspekto |
La Okcidenta mevo estas tipa kaj granda mevo, 60 ĝis 70 cm longa kun enverguro de 120 ĝis 144 cm kaj pezo de 800 ĝis 1250 g kaj blankaj kapo kaj korpo kaj grizaj flugiloj kun nigraj flugilpintoj. Ĝi havas flavan bekon kun ruĝa antaŭfina makuleto (kion la idoj bekofrapas por stimuli manĝigadon). La kruroj estas rozkoloraj kaj la okuloj malhelflavaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo iomete pli granda; la junuloj atingas plenkreskan plumaron post kvar jaroj. Ili estas brunaj, kun beko, vosto kaj okuloj malhelaj.
Ĝi parence similŝajnas kun la Ardezdorsa mevo (Larus schistisagus). En la nordo de sia teritorio ekzistas hibridiĝa zono kun sia proksima parenco la Blugriza mevo (Larus glaucescens).
Kutimaro |
Idoj
La Okcidenta mevo estas nurmara mevo kiu tre rare troviĝas interne. Ĝi reproduktiĝas en marbordaj insuloj kaj rokoj kaj en insuloj de estuaroj; krome ekzistas grava kolonio en la insulo Alcatraz de la golfeto San Francisco. En kolonioj, longdaŭraj paroj agreseme defendas territorion kies bordoj povas iomete ŝanĝiĝi el jaro al jaro, sed kiu pluekzistos dum la vivo de la masklo. Tiu specio tipe vivas 15 jarojn, sed ĝi povas vivi ĝis 25 jarojn.
Tiu specio estas monogama kaj fidela kaj al partnero kaj al teritorio. La nesto estas konstruita el planteroj kaj ajna materialo en la teritorio foje protektita de rokoj. La ino demetas tri ovojn. Tiuj ovoj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum unu monato. La idoj post eloviĝo restas en la teritorio ĝis kiam ili ekflugas. Se unu el ili eniras eventuale en la teritorion de alia mevo, tre verŝajne estos mortigata de ties teritorio. La mortebleco de idoj estas alta kaj mezaveraĝe unu ido survivas ĉiun demetadon. Male, foje abandonitaj idoj povas esti adoptitaj de aliaj mevoj. Ankaŭ foje oni observis parojn formitajn ne de masklo kaj ino sed de du inoj, tiam unu el ili kondutis kvazaŭ masklece.
La Okcidenta mevo manĝas en pelaga (mara) kaj intertajda medio. En maro ili manĝas fiŝojn kaj senvertebrulojn kiel krilo, kalmaroj kaj meduzoj. Ili ne scipovas plonĝi kaj manĝas nur surface. Surtere ili manĝas kadavraĵojn de fokoj kaj korkonkojn, lapojn kaj helikojn en la intertajda zono; moluskojn forĵetas kontraŭ rokojn por rompi ilin. Ili ankaŭ profitas manĝaĵojn lasitajn de homoj. Foje ili povas predanti idojn kaj eĉ plenkreskulojn de aliaj specioj. La specio estas tiom oportunema kaj maltimida, ke oni diras, ke melkas lakton el la dormantaj fokopatrinoj.
Okcidenta mevo kaj homoj |
Okcidenta mevo de proksime.
Okcidenta mevo en San Francisco.
Insulo Alcatraz estas hejmo de multnombra kolonio de Okcidenta mevo
La Okcidenta mevo ne estas nune konsiderata minacata. Tamen ili havas kiel mevo malampleksan teritorion. La loĝantaro malpliiĝis en la 19a jarcento pro ovokolektado por la kreskanta urbo San Francisco. Kolonioj de Okcidenta mevo suferis ankaŭ pro ĝenado kiam ili estis uzataj kiel lumturoj aŭ, ĉe kazo de Alcatraz, kiel prizono.
La Okcidenta mevo estas tre agresema defendante sian teritorion kaj pro tio ili povas esti forpleitaj kiel minaco. Ili povas suferi ankaŭ klimatajn malfacilaĵojn kiel El Niño aŭ pro petrola poluado.
La Okcidenta mevo estis “ĉefrolulo” en fama filmo de Alfred Hitchcock The Birds (La Birdoj), kiu estis filmita en Bodega, Kalifornio. La plej granda kolonio de Okcidenta mevo en insuloj Farallon situas je 35 mejlojn sudokcidente de Bodega.
Referencoj |
BirdLife International (2004). Larus occidentalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
Pierotti, R. J., and C. A. Annett. 1995. Western Gull (Larus occidentalis). In The Birds of North America, No. 174 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.
Eksteraj ligiloj |
Okcidenta mevo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Okcidenta mevo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Okcidenta mevo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)
Mallongbeka tringo aŭ Mallongbeka galinaga tringo (Limnodromus griseus) ~ Longbeka tringo aŭ Longbeka galinaga tringo (Limnodromus scolopaceus) ~ Azia tringo aŭ Azia galinaga tringo (Limnodromus semipalmatus)
Galinagoj
Coenocorypha
Galinago de Chatham (Coenocorypha pusilla) ~ Novzelanda galinago aŭ Subantarkta galinago (Coenocorypha aucklandica) ~ Galinago de insulo Campbell (Coenocorypha sp.)
Nigra ŝtonturnulo (Arenaria melanocephala) ~ Koluma ŝtonturnulo (Arenaria interpres)
Skolopoj
Eŭrazia skolopo (S. rusticola) ~ Amamia skolopo (S. mira) ~ Bukidna skolopo aŭ Filipina skolopo (S. bukidnonensis) ~ Malhela skolopo (S. saturata) ~ Celebesa skolopo (S. celebensis) ~ Moluka skolopo (S. rochussenii) ~ Amerika skolopo (S. minor)
Falaropedoj
Ruĝa falaropo aŭ Dikbeka falaropo (P. fulicaria) ~ Ruĝkola falaropo aŭ Maldikbeka falaropo (P. lobatus) ~ Vilsona falaropo aŭ Trikolora falaropo (P. tricolor)
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa