Vinvilaĝo




Vinvilaĝo estas titolo de iu ajn komunumo en Hungario, kie la lokaj vinkulturistoj fondas ligon por defendi la lokan bonkvalitan vinkulturadon. La origina hungara esprimo estas montovilaĝo, sed spite la nomon rajtas aparteni urbo, fine ankaŭ ebenaĵa vilaĝo.


Tiu aranĝaĵo naskiĝis en 1894 laŭ parlamenta leĝo. En la komunumo la fondintoj povas esti la lokaj vinkulturistoj, kiuj elektas vinvilaĝestron. Vinkultura regiono konsistas el vinvilaĝoj. Tutlanda Vinkultura Konsilio konsistas el vinkulturaj regionoj.


En Hungario troviĝas 313 da vinvilaĝoj (el ili 3 departamentejoj), kiuj formas 23 da vinkulturaj regionoj.


Vinkulturaj regionoj en Hungario:



  • Apudbalatono


  • Ászár-Neszmély

  • Badacsony

  • Balatonboglár


  • Balatonfüred-Csopak

  • Bükk

  • Csongrád

  • Eger


  • Etyek-Buda


  • Hajós-Baja

  • Kumanujo

  • Mátra

  • Mór

  • Norda Balatono

  • Pannonhalma

  • Pécs

  • Somló-monto

  • Sopron

  • Szekszárd

  • Tokaj

  • Tolna


  • Villány-Siklós

  • Zala



Vidu ankaŭ |


  • Listo de vinvilaĝoj



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51