Sagao






Fragmento de la sagao de Njáll (AM 132 folio 13r), ĉirkaŭ 1350.


La sagaoj (el la islandlingvavorto saga, plurale sögur) estas literaturaj tekstoj verkitaj en malnova Skandinavio pri diversaj temoj, ekzemple fruaj vikingaj esploroj, elmigradoj al Islando kaj bataloj inter islandaj familioj. Ili estis verkitaj en la malnova norena lingvo, ĉefe en Islando.


La sagaoj estas difineblaj kiel prozaj epopeoj, kiuj temas pri la heroaj agoj de homoj jam de longe forpasintaj. Tiuj "valoraj homoj" estis plejofte vikingoj, aŭ paganoj aŭ kristanaj. Plejmultaj sagaoj estas realistaj, escepte de la plej legendaj sagaoj, de la sagaoj pri sanktuloj kaj de tiuj pri episkopoj. La realeco ja estas kelkfoje plibeligita por doni pli fabelan aspekton al la teksto, sed la tekstoj estas ĉiuj pri homoj, kiuj estas facile kompreneblaj.



Listo de sagaoj |



  • Sagao de Hrafnkell

  • Sagao de Fljótsdæla

  • Sagao de Njáll

  • Sagao de Hervör

  • La rakonto de Þórhallur Knappur




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto