Aurora (Ilinojo)




Aurora estas grandurbo en Usono, en subŝtato Ilinojo, en kantonoj Kane, DuPage, Kendall, Will.




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Klimato


  • 5 Trafiko


  • 6 Vidindaĵoj


  • 7 Fontoj





Bazaj informoj |




Laŭrivera panoramo de Aurora




  • Koordinatoj: 41°46′N 88°18′U  /  41.767°N, 88.3°U / 41.767; -88.3 (Aurora (Ilinojo))Koordinatoj: 41°46′N 88°18′U  /  41.767°N, 88.3°U / 41.767; -88.3 (Aurora (Ilinojo))


  • Areo: 119 km²


  • Loĝantaro: 199.672 (en 2011)


  • Supermara alteco: 220 m


  • Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)


  • Poŝtkodoj: 60502-60506, 60599


  • Telefonkodoj: 630, 331



Geografio |


Aurora situas sur montetaro laŭ rivero Fox en meza parto de Usono, en nordorienta parto de Ilinojo. Naperville troviĝas 12 km.




Biblioteko de Aurora



Historio |


En tiu loko ekzistis indiana vilaĝo antaŭ ol eŭropanoj alvenis. Aurora fondiĝis en 1834, tiam gefratoj malfermis muelejon. Poŝtejo estis establita en 1837. En 1857 la apuda vilaĝo kontraŭ la rivero estis integrita. La du flankoj ne povis konsenti pri kiu flanko de la rivero devus konstrui la publikajn konstruaĵojn, tial tio okazis, ke la plej multaj publikaj konstruaĵoj estis konstruitaj sur aŭ ĉirkaŭ insulo Stolp Island. En 1856 alvenis la unua trajno el Ĉikago, kiu ebligis fondon de peza industrio. Aurora iĝis ĉefa ekonomia centro de la regiono. En 1908 Aurora oficiale adoptis la moknomon "Grandurbo de Lumo", ĉar ĝi estis unu el la unuaj urboj en Usono jam en 1881, kie elektraj strataj lampoj ekfunkciis. En 1996 granda inundo okazis.



Klimato |


En Aurora la temperaturo averaĝe varias inter 2-15 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 29, rekorde 44 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -12, rekorde -32 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 975 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, kiu kulminas julie kaj ĝi malkulminas en februaro.



Trafiko |




Malnova poŝtejo de Aurora


El Aurora kuras aŭtoŝoseoj kaj trajnoj al Ĉikago kaj Iovao. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Aurora havas municipan flughavenon.



Vidindaĵoj |



  • bestoĝardeno

  • historia, scienca kaj fajrobrigada muzeoj



Fontoj |



  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2

  • Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de Wiki-Trans el anglalingva Vikipedio




Mapo pri Ilinojo, kie estas trovebla Aurora en la nordorienta parto








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51