Romio
Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo, kiu estris la Sudan Eŭropon kaj la Nordan Afrikon dum 1000 jaroj. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:
Romia reĝlando, jaroj 753 ĝis 510 antaŭ Kristo
Romia Respubliko, jaroj 509 ĝis 27 antaŭ Kristo
Romia Imperio, jaroj 27 antaŭ Kristo ĝis 476 post Kristo (okcidenta); ĝis 1453 post Kristo (orienta)
- Romia Imperio de Okcidento
- Romia Imperio de Oriento
La ĉefa, oficiala lingvo de la ŝtato estis la latina.
La kleraj Romianoj povis paroli ankaŭ en la greka lingvo.
Laŭ la Romia legendo, la urbon Romo fondis sur la Monteto Palatino en Latio du ĝemelaj fratoj Romulo kaj Remo - laŭ la legendo temis pri la 21-a de aprilo -753. Aparte famaj romianoj estis i.a. Julio Cezaro, Aŭgusto Cezaro, Aleksandro Severo, Karakalo, Filipo la araba kaj Trajano.
Enhavo
1 Heredo de la Romia Imperio
2 Romia socio
3 Prestiĝo de la romia pasinteco
4 Romia religio
5 Vidu ankaŭ
6 Bildaro
7 Eksteraj ligiloj
Heredo de la Romia Imperio |
Dum la unuaj kvar jarcentoj post Kristo, Romio regis grandan imperion ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Mezopotamio ĝis Hispanio, de Egipto ĝis Britio. Kvankam la imperio fine disfalis, Romio metis la fundamenton de la Okcidento, kies bazo estis tute romia: ties
skribo,
ciferoj,
interlingvo,
valuto,
leĝo,
religio,
kalendaro,
mezuro,
vort-provizo,
literaturo,
arkitekturo, ktp. estis esence romiaj. Eĉ dum la 13-a jarcento, okcidentaj eŭropanoj nomis sin "latinoj" kaj la grekoj "romianoj".
Romia socio |
Inter plej gravaj festoj elstaris Luperkaloj, Kalendoj kaj aliaj.
Prestiĝo de la romia pasinteco |
La prestiĝo de Romio kaŭzis, ke la Rusa Imperio regita de "caro" (= cezaro) nomis sin "Tria Romo" kaj ankaŭ la Germana Regno regita de "Kaiser" (= cezaro) pledis heredon de la mezepoka germana Sankta Romia Imperio (la "Dua Romo").
Ankaŭ revolucianoj usonaj kaj francaj ligis sin al la idealoj de la Romia Respubliko.
Romia religio |
En la antikvroma religio, sakrosankteco (latine: sacrosanctitas) estis netuŝebleco kun religia puno por kontraŭantoj. Sankta (sanctus/sancta/sanctum) estis tio, kies kontraŭadon oni punis; la puno estis plej ofte (nome en la kazo de sakrosankteco) sakrigo (sacratio): tio signifas ke oni donis la punendulon al la dioj, ofte al la inferaj dioj. Fakte, tio signifas, ke tiu ulo ne plu estis ano de la respubliko (sed havaĵo de la dioj), kaj oni vidis tiun kiel timendan.
Vidu ankaŭ |
- Acta Diurna
- Grek-romia antikvo
- Grek-romia mondo
- Klasikaj studoj
- Lukano
- Suetonio
- Eŭsebio de Cezareo
- Aŭgusteno
- Ovidio
- Vergilio
- Historio de Romo
- Historio de la Romia Imperio
- Listo de romiaj akvo-baraĵoj kaj rezervejoj
- Listo de romiaj imperiestroj
- Edward Gibbon
- Senato
- Konsulo (Romia historio)
- Tribunuso
- Pleba tribunuso
- plebo
- patricio
- Kavaliroj (Romia socio)
- Liberigituloj (Romia socio)
- Sklavoj
- Jaro de la kvar imperiestroj
- Romia akvedukto
- Romia arkitekturo
- Romia metalurgio
- Romia mitologio
- Romia ponto
Bildaro |
etendiĝo de la imperio en -133 (ruĝe), -454 (oranĝe), 14 (flave) kaj 117 (verde).
mapo pri la provincoj de la Roma Imperio en 116, sub la imperiestro Trajano.
jen la ĝia plej vasta etendo de la imperio, en 117.
Eksteraj ligiloj |
historia datumbazo pri la Romia Imperio laŭ jaroj (angle)- interaktiva mapo pri la Romia Imperio
informo pri la Tabula Peutingeriana
- retejo roman-empire.net